Ke daftar isi

Mi estas komencant...

dari HaleBopp, 28 Juni 2011

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

HaleBopp (Tunjukkan profil) 28 Juni 2011 09.34.55

Saluton!

Oni kutime diras : Mi estas komencanto.

Ĉu mi ankaŭ diras ĝuste? :
Mi estas komencanta.
kaj :
Mi estas komencantulo.

??

Dankon! rideto.gif

sudanglo (Tunjukkan profil) 28 Juni 2011 10.22.44

Komencanto estas la kutima esprimo por ne-spertulo (débutant).

Mi estas komencanta - je suis en train de commencer.

Komencantulo - tre mafacile diri kion tio signifas, eble iu kiu okupas sin pri komencantoj.

darkweasel (Tunjukkan profil) 28 Juni 2011 10.38.40

Mi estas komencanta estas ĝusta, sed por la sama signifo pli bone eblas diri mi komencas.

Mi estas *komencantulo plej ofte ne estas ĝusta, vidu: Participoj kiel O-vortoj

Oni ne aldonu la sufikson UL, ĉar O-participoj per si mem montras ulojn. Ne diru: *skribantulo*. Tio estus same erare kiel *virulo* anstataŭ viro. Tamen iafoje vortoj kiel konatulo kaj instruitulo povas esti ĝustaj, sed tiam tiuj vortoj havas tre specialan signifon.

HaleBopp (Tunjukkan profil) 28 Juni 2011 10.55.07

Konsentite, mi nun pli bone komprenas.

En la franca "Je suis débutant", "débutant" estas adjektivo, tamen en Esperanto estas nomo. Tio konfuzis min.

Dankon!

Kembali ke atas