Al contingut

Kiu estas la plej bona gramatiklibro pri esperanto ?

de Kurawiri, 5 de juliol de 2011

Missatges: 14

Llengua: Esperanto

Kurawiri (Mostra el perfil) 6 de juliol de 2011 19.26.13

Hodiaŭ mi aĉetis finfine la PMEG-on, vere ĝi ŝajnas esti tre kompleta gramatiko kaj facile komprenebla.

sudanglo (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2011 8.19.58

Kirilo, mi svage memoras ke estas sufiĉe detala priskribo de la tensoj en subordigitaj frazoj en PAG.

Kiu aspeko de la afero ne estis pridiskutata laŭ vi?

Mi konsentas ke PAG ne estas facile legebla - tro da referencado al aliaj artikoloj, kiuj siavice referencas al pluaj artikoloj - sed ĉu ĝi ne estas trezorejo de interesaj detaloj pri la lingvo-uzado.

Miland (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2011 9.51.48

Kurawiri:Hodiaŭ mi aĉetis finfine la PMEG-on.
Gratulon! Miaopinie vi faris bonan decidon. Mi uzas ĝin dum kelkaj jaroj.

Krom tio, mi diru, ke kvankam PAG estas plena de teknikaj gramatikaj terminoj, fojfoje ĝi utilas por la plej malfacilaj demandoj.

Kirilo81 (Mostra el perfil) 7 de juliol de 2011 11.07.14

sudanglo:Kirilo, mi svage memoras ke estas sufiĉe detala priskribo de la tensoj en subordigitaj frazoj en PAG.

Kiu aspeko de la afero ne estis pridiskutata laŭ vi?
Mi iam skribis eseon pri tio, tial mi ne ripetu ĝin ĉi tie, sed simple donu la ligilon: Tempo- kaj modorilatoj en suborditaj kunmetitaj ...

Kompreneble oni povas malkonsenti kun mia analizo, tamen plu validas, ke la priskribo de PAG estas neoptimuma, ĉar ĝi donas multajn detalojn, sed malsukcesas prezenti la bazajn principojn, kiuj gvidas la tenso-uzon.

Tornar a dalt