Postitused: 14
Keel: Esperanto
Kurawiri (Näita profiili) 6. juuli 2011 19:26.13
sudanglo (Näita profiili) 7. juuli 2011 8:19.58
Kiu aspeko de la afero ne estis pridiskutata laŭ vi?
Mi konsentas ke PAG ne estas facile legebla - tro da referencado al aliaj artikoloj, kiuj siavice referencas al pluaj artikoloj - sed ĉu ĝi ne estas trezorejo de interesaj detaloj pri la lingvo-uzado.
Miland (Näita profiili) 7. juuli 2011 9:51.48
Kurawiri:Hodiaŭ mi aĉetis finfine la PMEG-on.Gratulon! Miaopinie vi faris bonan decidon. Mi uzas ĝin dum kelkaj jaroj.
Krom tio, mi diru, ke kvankam PAG estas plena de teknikaj gramatikaj terminoj, fojfoje ĝi utilas por la plej malfacilaj demandoj.
Kirilo81 (Näita profiili) 7. juuli 2011 11:07.14
sudanglo:Kirilo, mi svage memoras ke estas sufiĉe detala priskribo de la tensoj en subordigitaj frazoj en PAG.Mi iam skribis eseon pri tio, tial mi ne ripetu ĝin ĉi tie, sed simple donu la ligilon: Tempo- kaj modorilatoj en suborditaj kunmetitaj ...
Kiu aspeko de la afero ne estis pridiskutata laŭ vi?
Kompreneble oni povas malkonsenti kun mia analizo, tamen plu validas, ke la priskribo de PAG estas neoptimuma, ĉar ĝi donas multajn detalojn, sed malsukcesas prezenti la bazajn principojn, kiuj gvidas la tenso-uzon.