הודעות: 15
שפה: Esperanto
BrunoBram (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 03:08:21
Parenteze, kiu kriterio estas (se estas) por uzi apostrofojn en tekstoj ne poeziaj, prozaj aŭ de iu ajn tipo? Ĉu oni povas uzi ilin en iu ajn kazo?
BrunoBram (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 04:00:00
henma (הצגת פרופיל) 7 ביולי 2011, 21:39:13
BrunoBram:Jes, mi ofte eĉ ne komprenas la vortojn apostrofitajn.Tio ne estas tre malfacila...
La apostrofo povas esti uzata nur por ellasi fina -o aŭ por la (l').
Do, vi nur devas aldoni o al la vorto kiu havas apostrofon (escepte por l' kiu estas la)
Simpla, ĉu ne?
Ne uzu apostrofon ... nur en poezioj aŭ kantoj...
Amike,
Daniel.
nikko (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 05:23:07
Estis esperanta poeto - Brendon Clark, kiu ankaŭ malŝategis apostrofon, li eĉ verkis libron "Kien la poezio" en kiu li prezentas sian teroion kaj rakontas pri versfaradaj bazaĵoj.
zan (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 10:11:43
Mi ne ŝatas apostrofon en EsperantoMi tute konsentas al vi.
"Espero" estas bela sono, sed ne "Esper'".
Laŭ mi per la uzo de apostrofoj Esperanto iom perdis la belecon.
josephdavid86 (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 11:36:34
Sed se oni volas ke sia skribad' 'stas leginda, ti' ne 'stu uzata tro ofte.
Mevido (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 13:28:00
Do, ĉu apostrofo vere simpligas komunikon? Ŝajnas, ke ne.
darkweasel (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 14:28:37
Mevido:La principo de esperanta lingvo estas simpligi komunikon inter homoj! Ĉu ne?dependas de l' vidpunkt'. Por la parolant' aŭ skribant' jes, por la komprenont' ne.
Do, ĉu apostrofo vere simpligas komunikon? Ŝajnas, ke ne.
nikko (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 14:31:34
henma (הצגת פרופיל) 8 ביולי 2011, 16:51:48
nikko:Apostrofad' tre helpas en poezio por savo de l'versmetrik'! Hodiaŭ mi relegis na "Eŭgeno onegin" tradukitan kun apostrofado, kaj miregis pri precizeco de traduko kaj metriko, tute savita kaj transdonita en esperanton.Kaj ankaŭ por rimado.
Estas tre malfacile trovi vortojn kiuj rimas kun tri (nur la pronomoj, kaj ĉi, se vi skribas ĝin post la tabelvorto)... Aŭ kun 'du', 'kvar', 'kvin', 'nur', ktp...
Sed... filozofi', enu', registar', fin', kaj plezur' rimas perfekte kun ili (inter aliaj).
Tio bezonatas nur en poezio aŭ kantoj. Ankaŭ en kelkaj ŝercoj (aŭ en ŝercaj kantoj, kie rimado estas necesa).
Ekzemplo:
...
kvar klubanoj kunvenadis en la klubo Verda Stel'
kaj elekti prezidanto ne estis tie ĉefa cel'
kvar kverelis kiu estos, de la klubo, prezidant'
iu laŭtblasfemis: 'fi!'
kaj restis nur klubanoj tri
tri klubanoj kunvenadis en la klubo Verda Stel'
kaj elekti prezidanto ne estis tie ĉefa cel'
iafoje, dum ses horoj, ĉarme daŭris la preleg'
iu mortis... pro enu'
kaj restis nur klubanoj du
...
Tiu kanto estas tre amuza... se vi povas aŭdi ĝin, ĝi aperis en la 53a elsendo de Varsovia Vento.
Amike,
Daniel.