До змісту

Mi ne ŝatas apostrofon en Esperanto

від BrunoBram, 7 липня 2011 р.

Повідомлення: 15

Мова: Esperanto

BrunoBram (Переглянути профіль) 7 липня 2011 р. 03:08:21

Esperanton tute mi ŝatas, sed estas io, kion ne tiom. Kiam mi legas poeziojn kun apostrofoj, ilin mi ne ŝatas, al mi ŝajnas, ke la lingvo estis detranĉita. Eble uzi apostrofon en du-tri strofoj, laŭ la bezono, estus bele, sed poeziojn plenajn je apostrofoj mi ne ŝatas.

Parenteze, kiu kriterio estas (se estas) por uzi apostrofojn en tekstoj ne poeziaj, prozaj aŭ de iu ajn tipo? Ĉu oni povas uzi ilin en iu ajn kazo?

BrunoBram (Переглянути профіль) 7 липня 2011 р. 04:00:00

Jes, mi ofte eĉ ne komprenas la vortojn apostrofitajn.

henma (Переглянути профіль) 7 липня 2011 р. 21:39:13

BrunoBram:Jes, mi ofte eĉ ne komprenas la vortojn apostrofitajn.
Tio ne estas tre malfacila...

La apostrofo povas esti uzata nur por ellasi fina -o aŭ por la (l').

Do, vi nur devas aldoni o al la vorto kiu havas apostrofon (escepte por l' kiu estas la)

Simpla, ĉu ne?

Ne uzu apostrofon ... nur en poezioj aŭ kantoj...

Amike,

Daniel.

nikko (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 05:23:07

Mi mem ŝatas apostrofitajn vortojn kaj ofte uzas ilin en parola prozo por fari frazon pli peza kaj solena. Tielas mia gust'... lango.gif

Estis esperanta poeto - Brendon Clark, kiu ankaŭ malŝategis apostrofon, li eĉ verkis libron "Kien la poezio" en kiu li prezentas sian teroion kaj rakontas pri versfaradaj bazaĵoj.

zan (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 10:11:43

Mi ne ŝatas apostrofon en Esperanto
Mi tute konsentas al vi.
"Espero" estas bela sono, sed ne "Esper'".
Laŭ mi per la uzo de apostrofoj Esperanto iom perdis la belecon. lango.gif

josephdavid86 (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 11:36:34

L' apostrof'? Ti' 'stas tre utila, kiel ĉia interpunkci'.
Sed se oni volas ke sia skribad' 'stas leginda, ti' ne 'stu uzata tro ofte.

Mevido (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 13:28:00

La principo de esperanta lingvo estas simpligi komunikon inter homoj! Ĉu ne?
Do, ĉu apostrofo vere simpligas komunikon? Ŝajnas, ke ne. rido.gif

darkweasel (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 14:28:37

Mevido:La principo de esperanta lingvo estas simpligi komunikon inter homoj! Ĉu ne?
Do, ĉu apostrofo vere simpligas komunikon? Ŝajnas, ke ne. rido.gif
dependas de l' vidpunkt'. Por la parolant' aŭ skribant' jes, por la komprenont' ne.

nikko (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 14:31:34

Apostrofad' tre helpas en poezio por savo de l'versmetrik'! Hodiaŭ mi relegis na "Eŭgeno onegin" tradukitan kun apostrofado, kaj miregis pri precizeco de traduko kaj metriko, tute savita kaj transdonita en esperanton. lango.gif

henma (Переглянути профіль) 8 липня 2011 р. 16:51:48

nikko:Apostrofad' tre helpas en poezio por savo de l'versmetrik'! Hodiaŭ mi relegis na "Eŭgeno onegin" tradukitan kun apostrofado, kaj miregis pri precizeco de traduko kaj metriko, tute savita kaj transdonita en esperanton. lango.gif
Kaj ankaŭ por rimado.

Estas tre malfacile trovi vortojn kiuj rimas kun tri (nur la pronomoj, kaj ĉi, se vi skribas ĝin post la tabelvorto)... Aŭ kun 'du', 'kvar', 'kvin', 'nur', ktp...

Sed... filozofi', enu', registar', fin', kaj plezur' rimas perfekte kun ili (inter aliaj).

Tio bezonatas nur en poezio aŭ kantoj. Ankaŭ en kelkaj ŝercoj (aŭ en ŝercaj kantoj, kie rimado estas necesa).

Ekzemplo:

...
kvar klubanoj kunvenadis en la klubo Verda Stel'
kaj elekti prezidanto ne estis tie ĉefa cel'
kvar kverelis kiu estos, de la klubo, prezidant'
iu laŭtblasfemis: 'fi!'
kaj restis nur klubanoj tri

tri klubanoj kunvenadis en la klubo Verda Stel'
kaj elekti prezidanto ne estis tie ĉefa cel'
iafoje, dum ses horoj, ĉarme daŭris la preleg'
iu mortis... pro enu'
kaj restis nur klubanoj du
...

Tiu kanto estas tre amuza... se vi povas aŭdi ĝin, ĝi aperis en la 53a elsendo de Varsovia Vento.

Amike,

Daniel.

Назад до початку