Al la enhavo

Demandosigno en komenco de frazo

de BrunoBram, 2011-julio-07

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-07 03:20:02

Mia denaska lingvo estas la hispana, kaj en tiu lingvo oni uzas demandosignon en la komenco kaj en la fino de frazo. Ekzemple: "¿Por qué?". Tio ebligas ĉiam scii, ekde la unua vorto post demandosignon, ĉu tio temas pri demando.

Sed en la ceteraj lingvoj oni ne uzas demandosignon en la komenco de frazo kaj tio kaŭzas, ke kiam mi legas demandojn, precipe longajn demandojn, mi (kaj multaj homoj) ne scias, ke tio estas demando ĝis mi preskaŭ tralegis la frazon. Tio multe ĝenas al mi kaj ne scias ĉu la denaskaj parolantoj de tiaj lingvoj spertas aŭ ne la samon. Kiel estas al vi?

Laŭ mia opinio, estus pli korekte, ke la tutaj lingvoj uzus demandosignon en la komenco de frazoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-07 05:09:25

Ne, tio tute ne ĝenas min, fakte.

En la hispana, tiaj signoj estas pli bezonataj, ĉar "ĉu"-ecaj demandoj ne estas gramatike markitaj - ili fakte gramatike samformas al asertoj.

Tamen en plej multaj aliaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto), la gramatiko mem montras demandon. Tial ne necesas aparte en la komenco klarigi, ke temas pri demando.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-07 06:48:02

En la portugala aŭ la itala la gramatiko ne ĉiam montras demandojn, ĝian sistemon estas simila al tiu de la hispana, kaj ankaŭ ne uzas demandosignon en la komenco.

Mi krom la hispanan parolas la katalunan, kiu ankaŭ ne havas demandosignon en la komenco kaj kiu ankaŭ ne indikas la demandon per la gramatiko... kaj en la demandoj longaj ofte mi ne rimarkas, ke ili estas demandoj ĝis mi ne alvenis al la mezo de la frazo. Kaj tio multe ĝenas al mi! Almenaŭ la kataluna permesas uzi demandosignon en la komenco kiam la frazoj estas longaj (pli ol unu linio).

marcuscf (Montri la profilon) 2011-julio-30 17:27:05

Jes, en la portugala ekzistas tiu problemo. Ne eblas diveni ĉu la frazo estas demando antaŭ ol alveni al la fino de la legado. Oni certe povas antaŭrigardi la finon de la frazo, sed konfuzoj ankoraŭ okazas kelkfoje.

Se oni ekuzus «¿» en aliaj lingvoj, mi ja opinius tion bona. Tamen, mi ne emas proponi tiun ŝanĝon al aliaj.

Heliogabalus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-02 22:02:57

En mondo kie la skribsistemoj havas senzorgajn versiojn (kiel la SMS-slango), multaj parolantoj de la hispana preterlasas la komencan demandosignon.
Male, mi ankaŭ memoras ke, dum la mezlernejo, mi vidis frazon skribita en la angla de kolego, kun komenca demandosigno.

Mi ŝatas la signon, estas parto de la identeco de la hispana lingvo (kiel la ĉapelitaj literoj en Esperanto, aŭ la ß en la germana).

Lakiro (Montri la profilon) 2015-majo-16 09:11:51

Mi bedaŭras pri foresto en la rusa de similaj demandosignoj. Rusa lingvo havas liberan vortordon, kiu ne difinas demandon, kaj en skribaĵoj en tro longaj propozicioj (frazoj) neniu povas diveni demandon.
Zamenhof solvis ĉi tiun problemon kaj en skribo, kaj en la parolado. Tamen mi ne konsentas, ke ni devas en la viva parolado uzi partikulon "ĉu". Por esprimo de la demando sufiĉas nia intonacio. Kaj en Esperanta skribado, mi opinias, sufiĉus skribi "¿". Hispana varianto de la demando sur papero estas pli racia.

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-16 13:49:46

Lakiro:Tamen mi ne konsentas, ke ni devas en la viva parolado uzi partikulon "ĉu". Por esprimo de la demando sufiĉas nia intonacio.
La problemo estas, ke ne ĉiuj lingvoj uzas la samajn intonaciojn por indiki demandon. Kiam mi studis la grekan, en la komenco mi ofte ne povis distingi inter demando kaj konstato, ĉar ambaŭ intonacioj al miaj oreloj sonis same. La diferenco iĝas eĉ pli granda kiam temas pri orientaj lingvoj, kies tonoj uziĝas por ŝanĝi la signifojn de individuaj vortoj.

Havi vorteton kiu unusence markas demandon do minimumigas riskon de miskompreno.

Paulinho (Montri la profilon) 2015-majo-16 14:19:08

Estas tre interese la demanda marko komence de la propozicio, kiel en la hispana. Sed tio donas al mi problemon: kiam mi skribas en la hispana, en mia komputilo mi ne scias meti tiun signalon en la komenco. Ĉu ekzistas rimedo por tio?

Tempodivalse (Montri la profilon) 2015-majo-16 14:32:54

Paulinho:Estas tre interese la demanda marko komence de la propozicio, kiel en la hispana. Sed tio donas al mi problemon: kiam mi skribas en la hispana, en mia komputilo mi ne scias meti tiun signalon en la komenco. Ĉu ekzistas rimedo por tio?
Kiun operaciumon vi uzas? En Linux estas tre facile ŝalti la "Internacian Latinan" alfabeton, ĉe kiu vi povas per duklava premo atingi multajn cirkumfleksojn kaj markitajn literojn, inkluzive de la renversita demandosigno (RightAlt+demandosigno).

Rujo (Montri la profilon) 2015-majo-16 15:41:25

darkweasel:Ne, tio tute ne ĝenas min, fakte.

En la hispana, tiaj signoj estas pli bezonataj, ĉar "ĉu"-ecaj demandoj ne estas gramatike markitaj - ili fakte gramatike samformas al asertoj.

Tamen en plej multaj aliaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto), la gramatiko mem montras demandon. Tial ne necesas aparte en la komenco klarigi, ke temas pri demando.
En la portugala lingvo, dum la kvardekaj jaroj, oni skribis tiamaniere ankaŭ. Eĉ pli ekstreme logike akurata ol en la hispana. Ekzistante konjunkcio en la komenco de la frazo, ĝi ne apartenis al la demando, do la demando-signo estis almetita tuj post ĝi. Ekzemple: "E ¿se as levássemos uma destas noites ao cinema sonoro?..." (kaj se oni ilin prenus kune al sonoriga kinejo ĉi-nokte?).

Reen al la supro