Wpisy: 14
Język: Esperanto
BrunoBram (Pokaż profil) 7 lipca 2011, 03:20:02
Sed en la ceteraj lingvoj oni ne uzas demandosignon en la komenco de frazo kaj tio kaŭzas, ke kiam mi legas demandojn, precipe longajn demandojn, mi (kaj multaj homoj) ne scias, ke tio estas demando ĝis mi preskaŭ tralegis la frazon. Tio multe ĝenas al mi kaj ne scias ĉu la denaskaj parolantoj de tiaj lingvoj spertas aŭ ne la samon. Kiel estas al vi?
Laŭ mia opinio, estus pli korekte, ke la tutaj lingvoj uzus demandosignon en la komenco de frazoj.
darkweasel (Pokaż profil) 7 lipca 2011, 05:09:25
En la hispana, tiaj signoj estas pli bezonataj, ĉar "ĉu"-ecaj demandoj ne estas gramatike markitaj - ili fakte gramatike samformas al asertoj.
Tamen en plej multaj aliaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto), la gramatiko mem montras demandon. Tial ne necesas aparte en la komenco klarigi, ke temas pri demando.
BrunoBram (Pokaż profil) 7 lipca 2011, 06:48:02
Mi krom la hispanan parolas la katalunan, kiu ankaŭ ne havas demandosignon en la komenco kaj kiu ankaŭ ne indikas la demandon per la gramatiko... kaj en la demandoj longaj ofte mi ne rimarkas, ke ili estas demandoj ĝis mi ne alvenis al la mezo de la frazo. Kaj tio multe ĝenas al mi! Almenaŭ la kataluna permesas uzi demandosignon en la komenco kiam la frazoj estas longaj (pli ol unu linio).
marcuscf (Pokaż profil) 30 lipca 2011, 17:27:05
Se oni ekuzus «¿» en aliaj lingvoj, mi ja opinius tion bona. Tamen, mi ne emas proponi tiun ŝanĝon al aliaj.
Heliogabalus (Pokaż profil) 2 sierpnia 2011, 22:02:57
Male, mi ankaŭ memoras ke, dum la mezlernejo, mi vidis frazon skribita en la angla de kolego, kun komenca demandosigno.
Mi ŝatas la signon, estas parto de la identeco de la hispana lingvo (kiel la ĉapelitaj literoj en Esperanto, aŭ la ß en la germana).
Lakiro (Pokaż profil) 16 maja 2015, 09:11:51
Zamenhof solvis ĉi tiun problemon kaj en skribo, kaj en la parolado. Tamen mi ne konsentas, ke ni devas en la viva parolado uzi partikulon "ĉu". Por esprimo de la demando sufiĉas nia intonacio. Kaj en Esperanta skribado, mi opinias, sufiĉus skribi "¿". Hispana varianto de la demando sur papero estas pli racia.
Tempodivalse (Pokaż profil) 16 maja 2015, 13:49:46
Lakiro:Tamen mi ne konsentas, ke ni devas en la viva parolado uzi partikulon "ĉu". Por esprimo de la demando sufiĉas nia intonacio.La problemo estas, ke ne ĉiuj lingvoj uzas la samajn intonaciojn por indiki demandon. Kiam mi studis la grekan, en la komenco mi ofte ne povis distingi inter demando kaj konstato, ĉar ambaŭ intonacioj al miaj oreloj sonis same. La diferenco iĝas eĉ pli granda kiam temas pri orientaj lingvoj, kies tonoj uziĝas por ŝanĝi la signifojn de individuaj vortoj.
Havi vorteton kiu unusence markas demandon do minimumigas riskon de miskompreno.
Paulinho (Pokaż profil) 16 maja 2015, 14:19:08
Tempodivalse (Pokaż profil) 16 maja 2015, 14:32:54
Paulinho:Estas tre interese la demanda marko komence de la propozicio, kiel en la hispana. Sed tio donas al mi problemon: kiam mi skribas en la hispana, en mia komputilo mi ne scias meti tiun signalon en la komenco. Ĉu ekzistas rimedo por tio?Kiun operaciumon vi uzas? En Linux estas tre facile ŝalti la "Internacian Latinan" alfabeton, ĉe kiu vi povas per duklava premo atingi multajn cirkumfleksojn kaj markitajn literojn, inkluzive de la renversita demandosigno (RightAlt+demandosigno).
Rujo (Pokaż profil) 16 maja 2015, 15:41:25
darkweasel:Ne, tio tute ne ĝenas min, fakte.En la portugala lingvo, dum la kvardekaj jaroj, oni skribis tiamaniere ankaŭ. Eĉ pli ekstreme logike akurata ol en la hispana. Ekzistante konjunkcio en la komenco de la frazo, ĝi ne apartenis al la demando, do la demando-signo estis almetita tuj post ĝi. Ekzemple: "E ¿se as levássemos uma destas noites ao cinema sonoro?..." (kaj se oni ilin prenus kune al sonoriga kinejo ĉi-nokte?).
En la hispana, tiaj signoj estas pli bezonataj, ĉar "ĉu"-ecaj demandoj ne estas gramatike markitaj - ili fakte gramatike samformas al asertoj.
Tamen en plej multaj aliaj lingvoj (ankaŭ en Esperanto), la gramatiko mem montras demandon. Tial ne necesas aparte en la komenco klarigi, ke temas pri demando.