შინაარსის ნახვა

Uzado de la artikolo

darkweasel-ისა და 7 ივლისი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 45

ენა: Esperanto

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2011 13:51:12

Fuzzy:mi ne insistas ke oni tute forigu artikolon el la lingvo.
Pri tio mi ĝojas! rideto.gif

Fuzzy:Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superflua
Ĉu? Interese do, ke vi diras "la aŭtoro diras ke artikolo ĉiam estas superflua". Mi antaŭsupozas ke vi konsentas kun lia opinio (se vi ne, kial vi lin citus?). Do se la artikolo ĉiam estas superflua (laŭ lia aserto), kaj ni evitu superfluaĵojn (laŭ via aserto), ĉu ne logike sekvas el tio ke fakte vi ja volas forigi ĝin el la lingvo?

Aŭ eble ne vi tiel serioze kontraŭas superfluecon, kiel vi ŝajnigas.

Mi diru ke mi ja bone konscias pri la ĝenerala redundeco de la artikolo. Tamen mi ne vidas, kiel tio gravas en ĉi tiu afero. Esperanto estas plena je plibonigeblaĵoj kaj forigindaĵoj. Se ni adoptus vian starpunkton en serioza maniero ni fuŝus la lingvon tute el rekonebleco! Mi ŝatas rusojn, sed mi pensas ke ne indas detrui nian lingvon nur por ili. sal.gif

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2011 20:07:15

Oxymor, se mi aŭdus vin diri 'Mi renkontis ŝin en strato' mi atendus ke la frazo daŭriĝos kun informo pri kiu strato temas.

Sed aŭdinte 'Mi renkontis vin en la strato' mi komprenus tion kiel kompletan penson.

Cetere mi ne kredas ke oni ne povus diri franclingve 'Le café se trouve dans une rue derrière la gare.'

oxymor (მომხმარებლის პროფილი) 11 ივლისი, 2011 20:32:23

sudanglo:Oxymor, se mi aŭdus vin diri 'Mi renkontis ŝin en strato' mi atendus ke la frazo daŭriĝos kun informo pri kiu strato temas.

Sed aŭdinte 'Mi renkontis vin en la strato' mi komprenus tion kiel kompletan penson.

Cetere mi ne kredas ke oni ne povus diri franclingve 'Le café se trouve dans une rue derrière la gare.'
Pri Esperanto, estas nur kiel mi dirus, mi ne scias pri la ĝusta maniero, sed mi ja komprenus la du unuajn frazojn tute reciproke ol vi, kvankam la dua estas same kiel en la franca.

En la franca, via frazo estas tute korekta :
Le café se trouve dans une rue derrière la gare : povas ekzisti pluraj stratoj malantaŭ la stacidomo, kaj ĝi estas en unu ajn el ili

Le café se trouve dans la rue derrière la gare : ekzistas nur 1 strato malantaŭ la stacidomo

Fuzzy (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივლისი, 2011 05:11:47

tommjames:
Fuzzy:Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superflua
Ĉu? Interese do, ke vi diras "la aŭtoro diras ke artikolo ĉiam estas superflua". Mi antaŭsupozas ke vi konsentas kun lia opinio
Mi ne plene konsentas kun la opinio de la aŭtoro de la artikolo. Iam "la" estas ja utila.

Ekzemple, sen artikolo mi devus skribi: "Mi ne plene konsentas kun tiu opinio pri artikolo de aŭtoro de artikolo kiun mi citis", alie oni povus kompreni ke mi celas diri ke ĉiuj aŭtoroj de ĉiuj artikoloj estas kontraŭ vorteto "la".
Do en tiu kazo artikolo simpligis la frazon [frazon kiun mi skribis por ekzemplo ridulo.gif].
tommjames:(se vi ne, kial vi lin citus?).
Por pridiskuti ĝin kun vi
tommjames:
Aŭ eble ne vi tiel serioze kontraŭas superfluecon, kiel vi ŝajnigas.
Jes, sed mi ege kontraŭas superfluecon se ĝi kuniĝas kun mallogika tradicia uzado.
tommjames:
Mi ŝatas rusojn, sed mi pensas ke ne indas detrui nian lingvon nur por ili. sal.gif
Kaj ankaŭ por japanoj kaj ĉinoj? Kaj ne detrui sed revenigi ĝin al la zamenhofaj reguloj.

zan (მომხმარებლის პროფილი) 12 ივლისი, 2011 09:37:37

Fuzzy:Nu, mi ne insistas ke oni tute forigu artikolon el la lingvo. Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superflua, eĉ se tiu uzo ial estas "tradicia". Kiu volas lingvajn enigmojn, tiu studu naturajn lingvojn kun ĉiuj iliaj tradicioj.
Mi aprobas al vi. Esperanto devus esti pli "logika" ol nun estas, se ĝi celus fariĝi internacia oficiala lingvo. Sed reale neniam.
Se oni uzas "la" laŭ sia propra maniero, ankaŭ mi rajtas uzi ĝin laŭ mia maniero. Kia kaosa lingvo! Tamen pro tio Esperanto estas alloga.

Verdire, tute sensenca estas tio, ke "xx-o", "xx-oj", "la xx-o" kaj "la xx-oj" ĉiuj povas signifi specon.

ზემოთ დაბრუნება