Tin nhắn: 45
Nội dung: Esperanto
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 13:51:12 Ngày 11 tháng 7 năm 2011
Fuzzy:mi ne insistas ke oni tute forigu artikolon el la lingvo.Pri tio mi ĝojas!

Fuzzy:Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superfluaĈu? Interese do, ke vi diras "la aŭtoro diras ke artikolo ĉiam estas superflua". Mi antaŭsupozas ke vi konsentas kun lia opinio (se vi ne, kial vi lin citus?). Do se la artikolo ĉiam estas superflua (laŭ lia aserto), kaj ni evitu superfluaĵojn (laŭ via aserto), ĉu ne logike sekvas el tio ke fakte vi ja volas forigi ĝin el la lingvo?
Aŭ eble ne vi tiel serioze kontraŭas superfluecon, kiel vi ŝajnigas.
Mi diru ke mi ja bone konscias pri la ĝenerala redundeco de la artikolo. Tamen mi ne vidas, kiel tio gravas en ĉi tiu afero. Esperanto estas plena je plibonigeblaĵoj kaj forigindaĵoj. Se ni adoptus vian starpunkton en serioza maniero ni fuŝus la lingvon tute el rekonebleco! Mi ŝatas rusojn, sed mi pensas ke ne indas detrui nian lingvon nur por ili.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 20:07:15 Ngày 11 tháng 7 năm 2011
Sed aŭdinte 'Mi renkontis vin en la strato' mi komprenus tion kiel kompletan penson.
Cetere mi ne kredas ke oni ne povus diri franclingve 'Le café se trouve dans une rue derrière la gare.'
oxymor (Xem thông tin cá nhân) 20:32:23 Ngày 11 tháng 7 năm 2011
sudanglo:Oxymor, se mi aŭdus vin diri 'Mi renkontis ŝin en strato' mi atendus ke la frazo daŭriĝos kun informo pri kiu strato temas.Pri Esperanto, estas nur kiel mi dirus, mi ne scias pri la ĝusta maniero, sed mi ja komprenus la du unuajn frazojn tute reciproke ol vi, kvankam la dua estas same kiel en la franca.
Sed aŭdinte 'Mi renkontis vin en la strato' mi komprenus tion kiel kompletan penson.
Cetere mi ne kredas ke oni ne povus diri franclingve 'Le café se trouve dans une rue derrière la gare.'
En la franca, via frazo estas tute korekta :
Le café se trouve dans une rue derrière la gare : povas ekzisti pluraj stratoj malantaŭ la stacidomo, kaj ĝi estas en unu ajn el ili
Le café se trouve dans la rue derrière la gare : ekzistas nur 1 strato malantaŭ la stacidomo
Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 05:11:47 Ngày 12 tháng 7 năm 2011
tommjames:Mi ne plene konsentas kun la opinio de la aŭtoro de la artikolo. Iam "la" estas ja utila.Fuzzy:Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superfluaĈu? Interese do, ke vi diras "la aŭtoro diras ke artikolo ĉiam estas superflua". Mi antaŭsupozas ke vi konsentas kun lia opinio
Ekzemple, sen artikolo mi devus skribi: "Mi ne plene konsentas kun tiu opinio pri artikolo de aŭtoro de artikolo kiun mi citis", alie oni povus kompreni ke mi celas diri ke ĉiuj aŭtoroj de ĉiuj artikoloj estas kontraŭ vorteto "la".
Do en tiu kazo artikolo simpligis la frazon [frazon kiun mi skribis por ekzemplo

tommjames:(se vi ne, kial vi lin citus?).Por pridiskuti ĝin kun vi
tommjames:Jes, sed mi ege kontraŭas superfluecon se ĝi kuniĝas kun mallogika tradicia uzado.
Aŭ eble ne vi tiel serioze kontraŭas superfluecon, kiel vi ŝajnigas.
tommjames:Kaj ankaŭ por japanoj kaj ĉinoj? Kaj ne detrui sed revenigi ĝin al la zamenhofaj reguloj.
Mi ŝatas rusojn, sed mi pensas ke ne indas detrui nian lingvon nur por ili.
zan (Xem thông tin cá nhân) 09:37:37 Ngày 12 tháng 7 năm 2011
Fuzzy:Nu, mi ne insistas ke oni tute forigu artikolon el la lingvo. Mi nur proponas ke oni evitu tian uzadon de ĝi kiam ĝi gvidas al neklareco de la frazo, aŭ ĝi estas logike superflua, eĉ se tiu uzo ial estas "tradicia". Kiu volas lingvajn enigmojn, tiu studu naturajn lingvojn kun ĉiuj iliaj tradicioj.Mi aprobas al vi. Esperanto devus esti pli "logika" ol nun estas, se ĝi celus fariĝi internacia oficiala lingvo. Sed reale neniam.
Se oni uzas "la" laŭ sia propra maniero, ankaŭ mi rajtas uzi ĝin laŭ mia maniero. Kia kaosa lingvo! Tamen pro tio Esperanto estas alloga.
Verdire, tute sensenca estas tio, ke "xx-o", "xx-oj", "la xx-o" kaj "la xx-oj" ĉiuj povas signifi specon.