Til indholdet

Bonegaj libroj ĉiaspecja

af BrunoBram, 9. jul. 2011

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

acdibble (Vise profilen) 13. jul. 2011 19.30.21

glig:Estas ankaŭ la esperanta versio:"Sidarto".
Mi konas la tradukiston de tiu libro.

henma (Vise profilen) 13. jul. 2011 19.31.34

Miland:Eble vi suferas mense pro tio, ke vi subtenis pornografion, spiritismon, anarkian revolucion kaj uzadon de aĉaj drogoj.

Jen ebla solvo: iru al bona sacerdoto kaj sincere pentu kaj petu pardonon el Dio!
Mi devas konfesi, ke mi ne tute samopinias, kara Miland.

Li ne necesas diojn por plibonigi... Li bezonas ŝanĝi, tamen. Li volas ŝanĝi tro multe, tre draste.

Mi ŝatas pornografion, sed mi pensas ke oni ne povas forci aliajn al vidado de ĝi, mi pensas ke mariĥuana ne estas tiom aĉa drogo (sed haŝiŝo estas tre malpura, do ĝi vere estas malbona por la sano). Mi pensas ke, se iu volas kredi je spiritismo, tio ne gravas al mi (por mi tiuj homoj estas similaj al tiuj kiuj kredas je dio(j) kaj mi toleras homoj kiuj havas diversajn kredojn).

Sed mi pensas ke anarĥia revolucio ne solvas la problemojn de la socio. Anarĥio ne donas solvon, ĝi nur atakas la nunan sistemon, sed aldonas neniun solvon.

Mi pensas, ke multaj homoj ne ŝatas la sistemon, sed ne volas partopreni de ĝi por ŝanĝi ĝin korekte... ili volas 'magian solvon' kiu nur komencas por detrui tion, kio nun estas tie, kaj poste esperi, ke ĉio funkcios bone ... tiel... magie!

Ataki la sistemon ne solvas la problemojn... vi nur malfeliĉiĝas... ĉar nenio ŝanĝas... magio ne ekzistas.

Oni devas partopreni: se la nunaj politikistoj malbonas, fariĝu bona politikisto kaj helpu ŝanĝi la leĝojn, la instituciojn, ktp.

Partoprenu de la balotadoj, kaj elektu bonajn politikistojn.

Nur plendi solvas nenion.

Amike,

Daniel.

glig (Vise profilen) 13. jul. 2011 19.48.55

Miland:Eble vi suferas mense pro tio, ke vi subtenis pornografion, spiritismon, anarkian revolucion kaj uzadon de aĉaj drogoj. Eble via konscienco estas maltrankvila. Eble do, la solvo estas, ke vi sincere pentu el tiaj agadoj. Eble estos bona ideo por vi paroli kun bona sacerdoto.
Se mi ne eraras, jen la inkviziciisto de novtempo. La homo demandis pri unu bona libro, sed ne kiel sanigi lin. Kion li faras, tio estas entute lia afero. Mi mem ne skribus pri mia mensostato interrete, sed se li jam faris tiel, tiam ni rekomendu al li bonan libron.

Ĉion bonan! okulumo.gif

Miland (Vise profilen) 13. jul. 2011 19.59.19

glig:Se mi ne eraras, jen la inkviziciisto de novtempo..
La inkvizicio perforte igis herezulojn forlasi siajn opiniojn. Neniu perfortas lin.

Evidente li estas malfeliĉa. Se temas pri maltrankvila konscienco, ĉu ne vizito al bona sacerdoto de lia religio estas bona ideo?

glig (Vise profilen) 13. jul. 2011 20.59.09

Mi ne volas ĝeni iun ajn tie ĉi ridulo.gif
pacon!

Miland (Vise profilen) 13. jul. 2011 21.30.29

glig:..pacon!
Kaj al vi - iru en paco!

BrunoBram (Vise profilen) 14. jul. 2011 00.10.44

Mi fartas malbone pro kristanismo, pro tiu ĉi moralisma socio, pro ĝiaj konservativaj ideoj, pro cenzuro. Inkvizicio neniam malaperis, nur transformiĝis. Hodiaŭ ankoraŭ ĉie, kien oni rigardas oni trovas stultajn moralismajn ideojn, cenzuron, homojn persekutatajn pro siaj progresemaj ideoj. Eĉ tiu ĉi mi malfermis fadenojn pri sekso kaj oni fermis ilin.

Mi estas malforta kaj herezulo por tiu ĉi socio, kaj konscii pri tio deprimas min. Eble mi legos la verkon de la Markizo de Sade.

henma (Vise profilen) 14. jul. 2011 02.01.41

glig:Se mi ne eraras, jen la inkviziciisto de novtempo. La homo demandis pri unu bona libro, sed ne kiel sanigi lin. Kion li faras, tio estas entute lia afero. Mi mem ne skribus pri mia mensostato interrete, sed se li jam faris tiel, tiam ni rekomendu al li bonan libron.

Ĉion bonan! okulumo.gif
Mi nur volas ke li ĉesu esti nefeliĉa...

Kaj mi jam rekomendis libron al li.

Sed via propono estas tre bona. Ĝi traktas pri serĉo de la propra vojo en la vivo, kaj pri memkomprenado.

Amike,

Daniel.

antoniomoya (Vise profilen) 14. jul. 2011 10.01.08

BrunoBram:Mi fartas malbone pro kristanismo, pro tiu ĉi moralisma socio, pro ĝiaj konservativaj ideoj, pro cenzuro. Inkvizicio neniam malaperis, nur transformiĝis. Hodiaŭ ankoraŭ ĉie, kien oni rigardas oni trovas stultajn moralismajn ideojn, cenzuron, homojn persekutatajn pro siaj progresemaj ideoj. Eĉ tiu ĉi mi malfermis fadenojn pri sekso kaj oni fermis ilin.

Mi estas malforta kaj herezulo por tiu ĉi socio, kaj konscii pri tio deprimas min. Eble mi legos la verkon de la Markizo de Sade.
Mia amiko, legu anstataŭe "El Libro de Urantia" (vi ankaŭ povas legi ĝin en la franca, la germana, la angla...).
Ĝi klarigos al vi la nunan socian staton, kaj donos al vi vastan rigardon pri multaj scienca, filozofia kaj religia kialoj.
Sed legu ĝin nur se vi havas malfermitan menson.
Amike

Ianna (Vise profilen) 14. jul. 2011 17.23.07

Mi estas malforta kaj herezulo por tiu ĉi socio, kaj konscii pri tio deprimas min. Eble mi legos la verkon de la Markizo de Sade.[/quote]"El Libro de Mirdad" de Mikhail Naimy sal.gif

Tilbage til start