前往目錄

Al kiu lingvo pli similas Esperanto?

貼文者: BrunoBram, 2011年7月11日

訊息: 22

語言: Esperanto

Fuzzy (顯示個人資料) 2011年7月12日上午5:32:06

La libera vortordo similas al la rusa

henma (顯示個人資料) 2011年7月12日下午2:39:38

Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la hispana

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月12日下午2:44:53

henma:
Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la hispana
oni povas libere meti subjektojn kaj objektojn ien ajn en la hispana?!?! demando.gif

henma (顯示個人資料) 2011年7月12日下午3:10:38

darkweasel:
henma:
Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la hispana
oni povas libere meti subjektojn kaj objektojn ien ajn en la hispana?!?! demando.gif
En kelkaj frazoj, jes... ne en ĉiuj... Ofte en la hispana objekto estas markita per prepozicio (a = al). Ofte nek tiu prepozicio estas bezonata. En frazoj kun akuzativaj pronomoj, vortordo estas iom pli rigora malgajo.gif

Ekz. (normale la ordo estas SVO, en tiu frazoj mi ŝanĝis al OVS kaj OSV, respektive)

A todos los gatos odia este perro

(ĉiujn katojn malamas tiu hundo)

Una casa nueva, un auto más grande y mucha ropa ella compraría, si ganara el concurso

(novan domon, pli grandan aŭton kaj multe da vestaĵoj ŝi aĉetus, se ŝi gajnus konkurson)

Sed ne nur subjekto/objekto ordo gravas, ankaŭ la vortordo por substantivo/adjektivo, kaj por adverboj.

Amike,

Daniel.

glig (顯示個人資料) 2011年7月12日下午3:21:30

Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la kroata, serba kaj slovena.

sal.gif

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月12日下午4:11:01

En la germana la vortordo estas malpli libera ol en Esperanto, sed pli libera ol ekzemple en la angla aŭ en la latinidaj lingvoj.

Pli precize: En la germana, la verbo devas stari dua en normalaj asertaj frazoj (ich schreibe einen Beitrag bei lernu! = mi skribas mesaĝon ĉe lernu!), unua en demandaj frazoj (schreibe ich einen Beitrag bei lernu!? = ĉu mi skribas mesaĝon ĉe lernu!?), kaj lasta en subfrazoj kun certaj ligvortoj (ich weiß, dass ich einen Beitrag bei lernu! schreibe = mi scias, ke mi skribas mesaĝon ĉe lernu!). La aliajn frazpartojn eblas miksi laŭplaĉe kaj laŭemfaze, krom kiam tio kaŭzus miskomprenon. Adjektivoj tamen devas stari antaŭ siaj substantivoj.

henma (顯示個人資料) 2011年7月12日下午4:41:39

darkweasel:En la germana la vortordo estas malpli libera ol en Esperanto, sed pli libera ol ekzemple en la angla aŭ en la latinidaj lingvoj.
Multaj latinidaj lingvoj ne estas tiom rigora en la vortordo... Memoru ke la latina havis tre fleksebla vortordo (dank' al havi ses kazojn)

Pluraj latinidaj lingvoj konservas iomete tion flekseblecon, eĉ se ne estas tiom uzata. Hispane, en poezio mi jam vidas frazojn en preskaŭ ĉiuj eblaj ordoj. La verbo, hispane, povas esti la unua vorto, aŭ la lasta vorto... Ĉiuj frazoj diritaj de 'Joda' en la tiuj filmoj estas korektaj en la hispana traduko, eĉ se ne kutimaj.

Vortfarado ne similas al la hispana... La vokaloj estas la samaj, sed multaj konsonantoj ne ekzistas en la hispana (ĵ, ĝ, ŝ, z, c)

Amike,

Daniel

henma (顯示個人資料) 2011年7月12日下午4:43:50

glig:
Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la kroata, serba kaj slovena.

sal.gif
Certe... ĉiuj la vokaloj kaj konsonantoj el Esperanto ekzistas en la serbokroata lingvo (escepte de la diferenco inter h kaj ĥ).

Amike,

Daniel.

josephdavid86 (顯示個人資料) 2011年7月13日上午1:31:22

henma:
glig:
Fuzzy:La libera vortordo similas al la rusa
Ankaŭ al la kroata, serba kaj slovena.

sal.gif
Certe... ĉiuj la vokaloj kaj konsonantoj el Esperanto ekzistas en la serbokroata lingvo (escepte de la diferenco inter h kaj ĥ).

Amike,

Daniel.
Ankaŭ la uzo de 'c' por signifi senvoĉan alveolaran afrikaton estas kiel en la Pollanda, la Hungara, la Slovena, ktp ridulo.gif

3rdblade (顯示個人資料) 2011年7月14日上午4:01:33

Ido estas la plej simila, mi pensas. sal.gif

El la nacialingvoj, mi legis ke, la sono de Esperanto similas la italia.

回到上端