본문으로

Kiel mi ekspliku ke mi estas Esperantisto?

글쓴이: greenmanwitch, 2011년 7월 11일

글: 24

언어: Esperanto

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 11일 오후 7:16:42

greenmanwitch: Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?
Plej bone estas tuj kabei.

Oni ankaŭ povus preni pli principan starpunkton ke eĉ lindego ne kompensus tian maltoleremon.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 11일 오후 7:21:44

miĥil:lindego
kjo 'stas? demando.gif

mihxil (프로필 보기) 2011년 7월 11일 오후 7:44:41

darkweasel:
miĥil:lindego
kjo 'stas? demando.gif
Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 11일 오후 7:49:02

miĥil:
darkweasel:
miĥil:lindego
kjo 'stas? demando.gif
Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...
Ah - dankon. En la origina afiŝo mi ŝajne superrigardis tiun vorton aŭ ne konsideris ĝin sufiĉe grava por la resto de la enhavo por serĉi ĝin vortare.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 7월 11일 오후 9:36:09

greenmanwitch:Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?
greenmanwitch, tio rilatas ne nur al esperanto, sed al iu ajn alia pasio, entuziasmo. Se Vi dirus al Via belulino ekzemple, ke Vi ŝatas katojn aŭ akvariajn fiŝojn, la rezulto povus esti sama. Se la persono malŝatas hobion de partnero, tio ĉiam ruinigas en iu senco la personan rilaton. Eĉ pli, malestimo, malrespekto ruinigas la rilaton pli forte ol malamo.
Vi trovos alian belulinon, kiu respektos Viajn hobiojn. Via historio ne estas Via malfortuno. Via lindulino ne meritas Vin.

Altebrilas (프로필 보기) 2011년 7월 12일 오전 2:39:46

Eble ŝi neniam aŭdis pri esperanto, kaj ŝi kredis, ke temas pri ia sekse transdonebla malsano.

Tamen, la multaj geesperantistoj, kies gekunulo ne volas aŭdi pri esperanto, povas certigi ke tio tute ne estas la kazo. lango.gif

Evildela (프로필 보기) 2011년 7월 12일 오전 7:26:14

Mi pensas ke, eble via problemo estas ke vi diris al ŝi vian amon por Esperanto dum via unua rendevuo, Mia koramikino ne rimarkas ke mi ŝatas Esperanto aŭ eĉ mi povas paroli ĝin ĝis post du semajnoj post nia unua rendevuo, ŝi nur eltrovis ke kiam mi diris "Ĝis mi iras al Esperanta renkontiĝo"
Ŝi eĉ ĝis tiu ĉi tago ne ŝatas Esperanton, tamen ŝi nun povas paroli iomete da ĝi. Ankaŭ la tre stranga afero estas ke ŝi estas denaska ĉinino en Aŭstralio, kiu ne parolas la anglan kiel ŝia gepatra lingvo. Ŝi ofte diris al mi, kial vi lernis tiun lingvon se la angla estas pli grava ol ĝi.

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 12일 오전 8:43:27

darkweasel:
miĥil:
darkweasel:
miĥil:lindego
kjo 'stas? demando.gif
Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...
Ah - dankon. En la origina afiŝo mi ŝajne superrigardis tiun vorton aŭ ne konsideris ĝin sufiĉe grava por la resto de la enhavo por serĉi ĝin vortare.
Stranga vorto. Kiam mi unuafoje legis ĝin, mi tuj sciis ke temas pri belulineto, sed tio estis nur ĉar tiu vorto similas al la hispana "linda", kiu signifas ekzakte tion.

Post viaj supraj komentoj, mi serĉis ĝin en tri malsamajn vortarojn, kaj ĝi tute simple ne ekzistas.

(¡¿?!)

Amike.

antoniomoya (프로필 보기) 2011년 7월 12일 오전 8:58:51

Altebrilas:Eble ŝi neniam aŭdis pri esperanto, kaj ŝi kredis, ke temas pri ia sekse transdonebla malsano.

Tamen, la multaj geesperantistoj, kies gekunulo ne volas aŭdi pri esperanto, povas certigi ke tio tute ne estas la kazo. lango.gif
Hieraŭ, Mevido metis sian humoran komenton. Hodiaŭ, Altebrilas donacas al ni sian spritan ŝercon.

Tiuj francanoj ne estas vere "seriozaj". rideto.gif

(Multe pli bone estas preni la vivon humore, ol serioze).

Mi gratulas vin ambaŭ. Vi ridetigis min.

Amike el Hispanalando.

sudanglo (프로필 보기) 2011년 7월 12일 오전 11:26:15

Trista rakonto.

Eble via lindulino jam havis malbonajn spertojn kun Esperantistoj, aŭ iel eklernis ke multaj estas stranguloj kaj do supozis ke vi ankaŭ estas strangulo.

Eble ŝi simple miskomprenis kio estas Esperantisto, eble ŝi simple profitis de la virina rajto ŝanĝi sian decidon kaprice, eble ŝi fakte subite komencis senti sin malsana.

Kiel scii?

Ĉu vi havas ankoraŭ ŝian telefon-numeron? Demandu ĉu ŝi preferus Volapukiston.

다시 위로