Kiel mi ekspliku ke mi estas Esperantisto?
从 greenmanwitch, 2011年7月11日
讯息: 24
语言: Esperanto
mihxil (显示个人资料) 2011年7月11日下午7:16:42
greenmanwitch: Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?Plej bone estas tuj kabei.
Oni ankaŭ povus preni pli principan starpunkton ke eĉ lindego ne kompensus tian maltoleremon.
darkweasel (显示个人资料) 2011年7月11日下午7:21:44
miĥil:lindegokjo 'stas?
mihxil (显示个人资料) 2011年7月11日下午7:44:41
darkweasel:Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...miĥil:lindegokjo 'stas?
darkweasel (显示个人资料) 2011年7月11日下午7:49:02
miĥil:Ah - dankon. En la origina afiŝo mi ŝajne superrigardis tiun vorton aŭ ne konsideris ĝin sufiĉe grava por la resto de la enhavo por serĉi ĝin vortare.darkweasel:Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...miĥil:lindegokjo 'stas?
maratonisto (显示个人资料) 2011年7月11日下午9:36:09
greenmanwitch:Do, kion mi faru estontece kiam mi devas konfesi ke mi Esperantisto estas?greenmanwitch, tio rilatas ne nur al esperanto, sed al iu ajn alia pasio, entuziasmo. Se Vi dirus al Via belulino ekzemple, ke Vi ŝatas katojn aŭ akvariajn fiŝojn, la rezulto povus esti sama. Se la persono malŝatas hobion de partnero, tio ĉiam ruinigas en iu senco la personan rilaton. Eĉ pli, malestimo, malrespekto ruinigas la rilaton pli forte ol malamo.
Vi trovos alian belulinon, kiu respektos Viajn hobiojn. Via historio ne estas Via malfortuno. Via lindulino ne meritas Vin.
Altebrilas (显示个人资料) 2011年7月12日上午2:39:46
Tamen, la multaj geesperantistoj, kies gekunulo ne volas aŭdi pri esperanto, povas certigi ke tio tute ne estas la kazo.
Evildela (显示个人资料) 2011年7月12日上午7:26:14
Ŝi eĉ ĝis tiu ĉi tago ne ŝatas Esperanton, tamen ŝi nun povas paroli iomete da ĝi. Ankaŭ la tre stranga afero estas ke ŝi estas denaska ĉinino en Aŭstralio, kiu ne parolas la anglan kiel ŝia gepatra lingvo. Ŝi ofte diris al mi, kial vi lernis tiun lingvon se la angla estas pli grava ol ĝi.
antoniomoya (显示个人资料) 2011年7月12日上午8:43:27
darkweasel:Stranga vorto. Kiam mi unuafoje legis ĝin, mi tuj sciis ke temas pri belulineto, sed tio estis nur ĉar tiu vorto similas al la hispana "linda", kiu signifas ekzakte tion.miĥil:Ah - dankon. En la origina afiŝo mi ŝajne superrigardis tiun vorton aŭ ne konsideris ĝin sufiĉe grava por la resto de la enhavo por serĉi ĝin vortare.darkweasel:Mi, okulumante al la originale afiŝinto, uzis kiel li la saman fineologismon lind/ Ĝi simple signifas 'aspekte bela'. Kaj 'lindego' do simple signifas belon...miĥil:lindegokjo 'stas?
Post viaj supraj komentoj, mi serĉis ĝin en tri malsamajn vortarojn, kaj ĝi tute simple ne ekzistas.
(¡¿?!)
Amike.
antoniomoya (显示个人资料) 2011年7月12日上午8:58:51
Altebrilas:Eble ŝi neniam aŭdis pri esperanto, kaj ŝi kredis, ke temas pri ia sekse transdonebla malsano.Hieraŭ, Mevido metis sian humoran komenton. Hodiaŭ, Altebrilas donacas al ni sian spritan ŝercon.
Tamen, la multaj geesperantistoj, kies gekunulo ne volas aŭdi pri esperanto, povas certigi ke tio tute ne estas la kazo.
Tiuj francanoj ne estas vere "seriozaj".
(Multe pli bone estas preni la vivon humore, ol serioze).
Mi gratulas vin ambaŭ. Vi ridetigis min.
Amike el Hispanalando.
sudanglo (显示个人资料) 2011年7月12日上午11:26:15
Eble via lindulino jam havis malbonajn spertojn kun Esperantistoj, aŭ iel eklernis ke multaj estas stranguloj kaj do supozis ke vi ankaŭ estas strangulo.
Eble ŝi simple miskomprenis kio estas Esperantisto, eble ŝi simple profitis de la virina rajto ŝanĝi sian decidon kaprice, eble ŝi fakte subite komencis senti sin malsana.
Kiel scii?
Ĉu vi havas ankoraŭ ŝian telefon-numeron? Demandu ĉu ŝi preferus Volapukiston.