Mesaĝoj: 108
Lingvo: Esperanto
Mielo (Montri la profilon) 2007-novembro-14 22:23:31
Terurĉjo:Ĉu la filmo jam finiĝis?Kia filmo ???? Kion vi malicetas denove mia kara blanka kaj mola besteto ?
Terurĉjo, ĉu vi rigardis jam la filmon Taga gardistaro ?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-14 22:50:13
Oni tradukis la nomon de la libro kaj certe de la filmo kiel "La taga patrolo".
Jes, mi jam vidis la filmon, sed ĝi ne tre plaĉis al mi. Mi opinias, ke la libro estas pli interesa kaj pli vigle estas skribita. Sed en la filmo multas diversaj modernaj komputilaj efektoj, pro tio la filmo estis sufiĉe ŝatata de rusia junularo.
Bedaŭrinde, mi ne komprenis la ĉefan ideon, koncepton de la filmo, ja ne nur pro la efektoj la filmo estis kreita.
Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-01 08:24:32
Mi pensis, mi havas tempon ankoraŭ, sed eble, ke ni devas skribi la Kristnaskajn poŝtkartojn jam. Mi skribis tiajn kartojn antaŭ longe, sed nun mi sendas al miaj karaj esperantistoj geamikoj.
Charlie (Montri la profilon) 2007-decembro-01 22:18:56
Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-02 16:27:54
Charlie:Mielo - nedankinde. Mi sendis Kristnaskajn kartojn iom frue ĉar eble estos poŝta striko en Anglio baldaŭ.Sed mi dankas. Kaj dankon pro libreto, ĝi havas belegajn fotojn. Mi envias vin, ke vi povas vojaĝi tie.
Mielo (Montri la profilon) 2007-decembro-21 14:59:05
Mi dankas al ĉiuj, de kiuj mi ricevis Kristanskan poŝtkarton pro la karaj, belaj kartoj.
Mi esperas, ankaŭ miaj kartoj alvenos baldaŭ.
Charlie (Montri la profilon) 2007-decembro-24 20:26:08
Mi ricevis vian poŝtkarton hodiaŭ. Multan dankon.
Ĝojan Kristnaskon al ĉiuj.
Suzanjo Alexander (Montri la profilon) 2008-februaro-11 20:41:44
Kaj feliĉu amatan tagon. Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas?
stefanspaul (Montri la profilon) 2008-februaro-11 21:06:06
Suzanjo Alexander:Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas?Saluton Suzanjo! Jes, ankaŭ ni havas Valentine's Day en Germanujo la 14-an de Februaro. Nomiĝas 'Valentinstag' ĉi-tie.
StephaSport (Montri la profilon) 2008-februaro-12 17:16:10
Suzanjo Alexander:Feliĉu Novan Jaron!Jes! Sed ne por ĉiuj!!
Kaj feliĉu amatan tagon. Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas?