ورود به محتوا

Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkarton ?

از Mielo, 30 ژوئن 2007

پست‌ها: 108

زبان: Esperanto

Mielo (نمایش مشخصات) 14 نوامبر 2007،‏ 22:23:31

Terurĉjo:Ĉu la filmo jam finiĝis? ridego.gif
Kia filmo ???? Kion vi malicetas denove mia kara blanka kaj mola besteto ? rido.gif
Terurĉjo, ĉu vi rigardis jam la filmon Taga gardistaro ?

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 14 نوامبر 2007،‏ 22:50:13

Kiam mi skribis la demandon, vi planis kune kun via filino spekti iun filmon per via komputilo. ridego.gif Mi ne scias, kiun.
Oni tradukis la nomon de la libro kaj certe de la filmo kiel "La taga patrolo".
Jes, mi jam vidis la filmon, sed ĝi ne tre plaĉis al mi. Mi opinias, ke la libro estas pli interesa kaj pli vigle estas skribita. Sed en la filmo multas diversaj modernaj komputilaj efektoj, pro tio la filmo estis sufiĉe ŝatata de rusia junularo.
Bedaŭrinde, mi ne komprenis la ĉefan ideon, koncepton de la filmo, ja ne nur pro la efektoj la filmo estis kreita.

Mielo (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2007،‏ 8:24:32

Mi ricevis belan Kristnaskan poŝtkarton el Anglio. Dankon kara Charlie ! sal.gif

Mi pensis, mi havas tempon ankoraŭ, sed eble, ke ni devas skribi la Kristnaskajn poŝtkartojn jam. Mi skribis tiajn kartojn antaŭ longe, sed nun mi sendas al miaj karaj esperantistoj geamikoj.

Charlie (نمایش مشخصات) 1 دسامبر 2007،‏ 22:18:56

Mielo - nedankinde. Mi sendis Kristnaskajn kartojn iom frue ĉar eble estos poŝta striko en Anglio baldaŭ. sal.gif

Mielo (نمایش مشخصات) 2 دسامبر 2007،‏ 16:27:54

Charlie:Mielo - nedankinde. Mi sendis Kristnaskajn kartojn iom frue ĉar eble estos poŝta striko en Anglio baldaŭ. sal.gif
Sed mi dankas. sal.gif Kaj dankon pro libreto, ĝi havas belegajn fotojn. Mi envias vin, ke vi povas vojaĝi tie.

Mielo (نمایش مشخصات) 21 دسامبر 2007،‏ 14:59:05

Gekaruloj !

Mi dankas al ĉiuj, de kiuj mi ricevis Kristanskan poŝtkarton pro la karaj, belaj kartoj. ridulo.gif
Mi esperas, ankaŭ miaj kartoj alvenos baldaŭ. sal.gif

Charlie (نمایش مشخصات) 24 دسامبر 2007،‏ 20:26:08

Kara Mielo,
Mi ricevis vian poŝtkarton hodiaŭ. Multan dankon.

Ĝojan Kristnaskon al ĉiuj.

Suzanjo Alexander (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2008،‏ 20:41:44

Feliĉu Novan Jaron!

Kaj feliĉu amatan tagon. Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas? sal.gif

stefanspaul (نمایش مشخصات) 11 فوریهٔ 2008،‏ 21:06:06

Suzanjo Alexander:Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas? sal.gif
Saluton Suzanjo! Jes, ankaŭ ni havas Valentine's Day en Germanujo la 14-an de Februaro. Nomiĝas 'Valentinstag' ĉi-tie.

StephaSport (نمایش مشخصات) 12 فوریهٔ 2008،‏ 17:16:10

Suzanjo Alexander:Feliĉu Novan Jaron!

Kaj feliĉu amatan tagon. Ĉu vi havas "valentine's" tagon kie vi loĝas? sal.gif
Jes! Sed ne por ĉiuj!! ploro.gif

بازگشت به بالا