Đi đến phần nội dung

Ĉu vi volas interŝanĝi poŝtkarton ?

viết bởi Mielo, Ngày 30 tháng 6 năm 2007

Tin nhắn: 78

Nội dung: Esperanto

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 12:10:38 Ngày 21 tháng 8 năm 2009

Bona ideo por komenci kolekton de esperantaj poŝtkartoj el tutmondo, ĉu ne ?

Jen mia adreso

Emmanuel VOYARD
Chemin de Regay
83149 BRAS
FRANCE

Bonvolu skribi min, mi promesas respondi en esperanto al ĉiuj poŝtkartoj, kiujn mi ricevos esperante !!

Atenton : nure mi petas vin sendi imaĝojn de lokoj, kie vi vivas.
(ne katoj, ne ĉevaloj, ne skribaĵoj, ktp... ĉu bone ?)

amike

Emmanuel

Matisfeselef (Xem thông tin cá nhân) 17:59:49 Ngày 21 tháng 8 năm 2009

Saluton.

De nelonge mi ekis interŝanĝi poŝtkartojn pere de postcrossing.com. Mi ankaŭ ŝatus interŝanĝi kun esperantistoj.

Sendu al mi mesaĝon dirante, kian poŝtkarton vi ŝatus ricevi, ke mi provos laŭeble plenumi vian deziron. Bedaŭrinde tamen mi ne havas tre diversajn poŝtkartojn. Ili plej ofte temas pri pejzaĝoj. Bonŝance mi loĝas en bela urbo havanta belajn pejzaĝojn. Vidu sube iun ekzemplon.

Georgo

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 18:59:28 Ngày 19 tháng 9 năm 2009

Hodiaŭ mi havis plezuron ricevi tre interesan poŝtkarton, tute neatendita, de Duluth, Minesoto, Usono !

Dankegon al Suzanjo ridulo.gif

amike

Emmanuel

sinnfrei (Xem thông tin cá nhân) 19:28:24 Ngày 30 tháng 9 năm 2009

Saluton,

Estas bona ideo.
Kiel mi povas partopreni?

bonan vesperon

manu_fr (Xem thông tin cá nhân) 19:37:50 Ngày 09 tháng 10 năm 2009

Kara Sinnfrei,
Vere ne ekzistas regulo, tial neniu ankoraŭ respondis vian demandon.
Kompreneble, de kiam vi komunikos vian propran adreson, oni povos skribi vin (sur la forumo ĉiuj povas legi ĝin)
Alia ebleco, se ne volas komuniki ĝin al ĉiuj esperantistoj en la mondo (!) : vi skribas al iu, kiu jam skribis sian adreson, kaj sur poŝtkarto mem, vi skribas vian adreson por respondi. Se vi ne skribas adreson sur la karto, ĝenerale la ricevanto petas ĝin skribante per mesaĝilo de Lernu! (vidu dekstre "Mia angulo")

Jen...hieraŭ mi ricevis belan poŝtkarton de Svisio dank'al Stefi du Lac, kun bela poŝtmarko de birdo !
Dankon Stefi, via mesaĝo estas tre afabla, sam'kiel la kara atento skribi al mi. Mi tuj skribos privatan mesaĝon por peti vian poŝtadreson por rapideble skribi vin

sinnfrei:Saluton,

Estas bona ideo.
Kiel mi povas partopreni?

bonan vesperon
rideto.gif rideto.gif

via amiko
Manu

Sepio (Xem thông tin cá nhân) 16:26:43 Ngày 30 tháng 10 năm 2009

Saluton geamikoj!
Kiu volas interŝanĝi poŝtkarton kun mi, kvankam mia teksto entenos multe da eraroj?
okulumo.gif

Kejlina (Xem thông tin cá nhân) 21:49:02 Ngày 06 tháng 11 năm 2009

Saluton! Mi ŝatus sendi postkartojn al iu ajn, kaj ricevi postkartojn feliĉigus min ridulo.gif

Se vi volas interŝanĝi postkartojn aŭ leterojn, bonvolu sendi al mi vian adreson. Kaj se vi volas estiĝi korespondamikojn, bonvolu diri al mi ion pri vi.

Pri mi: Mi havas 25 jarojn kaj loĝas en Kanado. Mi estas studento ĉe kolegio kaj studas medikamentan laboratorian sciencon. Mi laboras semajnfine je hejmo por la maljunuloj. Mi ŝatas librojn, muzikon ("sendependa roko"), arton, kuiri vegetarane, jogon, sciencon, ktp. Mi havas katon, kaj akvarion da fiŝoj.

alex_cesario (Xem thông tin cá nhân) 04:49:12 Ngày 13 tháng 12 năm 2009

Saluton!

Ĉu iu kiu interesiĝas interŝanĝi monerojn kaj monbiletojn?

Aŭ iu povas sendi al mi monerojn kaj monbiletojn el viaj landoj (la valoro ne gravas) kaj mi povas resendi poŝtkartojn el Brazilo.

Por interkonsentoj kontaktu min uzante la ĉi suba e-adreso:

alexsandro.cesario@gmail.com

Quay lại