Naar de inhoud

Diferenco inter finaĵoj "-ita" kaj "-ata"

door BrunoBram, 16 juli 2011

Berichten: 14

Taal: Esperanto

februaro (Profiel tonen) 16 juli 2011 10:26:36

Se ago jam finis, uzu 'ita'.
Se ago daŭras, uzu 'ata'.

horsto (Profiel tonen) 16 juli 2011 13:02:05

PMEG diras:
La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.

BrunoBram (Profiel tonen) 16 juli 2011 20:55:58

Mi ĉiam uzas "-ita", nur en kelkaj kazoj, laŭ instinkto, uzas "-ata".

sudanglo (Profiel tonen) 17 juli 2011 14:01:29

Malgraŭ la pratempaj debatoj pri 'ata/ita', mi ne konsentus, Darkweasel, ke la afero estas tiel komplika.

Kun certaj verbo kies it-particpoj estas uzataj por indiki staton/rezulton kiel ankaŭ agon (en la pasivo) povas estiĝi dusenco. Do necesas koni la situacion por precize ilin interpreti.

Fermi estas unu el tiuj verboj.

Do, la pordo estis fermita je la sesa povas signifi ke iu fermis la pordon je la sesa.

Sed ankaŭ ĝi povas indiki la staton en kiu vi trovis la pordon je tiu horo (se fakte iu fermis ĝin je la 5-a).

Se necese, vi povas esprimi vin alimaniere - kiam ni alvenis, ni trovis la pordon jam ŝlosita. Tio surprizis nin, ĉar ni ĉiuj ne vidis kialon por ke la junulargastejo estu fermita tiel frue.

Terug naar boven