Mergi la conținut

Mi tradukis belan poezion poezion de Rosalia de Castro

de BrunoBram, 17 iulie 2011

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 19:23:42

Jen traduko kiun ĵus mi faris de parto de bela poezio, plena de amo kaj sento rilate al ŝia lando, de la galega Rosalia de Castro. Kion vi opinias? Mi ŝatas la rezulton.

Adiaŭ riveroj, adiaŭ fontoj;
adiaŭ etaj riveretoj;
adiaŭ vidaĵ' de miaj okuloj:
mi ne scias kiam estos la revid'.
Mia lando, mia land',
lando kiu vartis min,
legomĝardenet' de mia am',
figujetoj plantitaj de mi,
paŝtejoj, fluvoj, arbar',
pinaroj movitaj de l' vent',
pepaj birdetoj,
dometo de mia kontent',
muelil' de l' kaŝtanujoj,
helaj noktoj de lumlun',
belsonaj sonoriloj
de l' preĝejo de l' urbet',
moruso de l' rubusujoj
kiun donis al mia am',
vojetoj inter l' maizar',
adiaŭ, por ĉiam adiaŭ!

Jen la originalaj strofoj en la galega-portugala (adaptitaj laŭ mia maniero al la ortografio de la reintegrata galego):

Adiós, rios; adiós, fontes;
adiós, regatos pequenos;
adiós, vista dos meus olhos:
não sei quando nos veremos.
Minha terra, minha terra,
terra onde me eu criei,
hortinha que quero tanto,
figueirinhas que prantei,
prados, rios, arboredas,
pinares que move o vento,
paxarinhos piadores,
casinha do meu contento,
muínho dos castanhares,
noites craras de luar,
campaninhas trimbadoras,
da igrejinha do lugar,
amorinhas das silveiras
que eu lhe daba ao meu amor,
caminhinhos antre o milho,
adiós, para sempre adiós!

manu_fr (Arată profil) 17 iulie 2011, 20:13:48

BrunoBram:
vojetoj inter la maizar',
kio estas maizar' ? lango.gif

Ryuuichi (Arată profil) 17 iulie 2011, 20:45:52

manu_fr:
BrunoBram:
vojetoj inter la maizar',
kio estas maizar' ? lango.gif
Ĝi tranĉiĝas "maiz-ar-o" kaj ĝia baza vorto estas "maizo".

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 20:46:12

manu_fr:
BrunoBram:
vojetoj inter la maizar',
kio estas maizar' ? lango.gif
Kampo de maizo.

Mi dubas ĉu tiu vorto ekzistas. Mi serĉis ĝin en Google kaj en Vikipedio oni tradukas la portugalan vorton "milheiral" (kampo de maizo) kiel "maizaro", sed mi ne trovas ĝin aliloke.

Ryuuichi (Arată profil) 17 iulie 2011, 20:47:26

Estu trankvila, oni povas bone kompreni ĉi tiu vorton rideto.gif

manu_fr (Arată profil) 17 iulie 2011, 22:20:10

Ryuuichi:
manu_fr:
BrunoBram:
vojetoj inter la maizar',
kio estas maizar' ? lango.gif
Ĝi tranĉiĝas "maiz-ar-o" kaj ĝia baza vorto estas "maizo".
dankon okulumo.gif

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 22:45:24

Pardonu, ke mi laŭdu al mi mem, sed mi legas kaj relegas la tradukon de la poezio kaj ĝi ŝajnas al mi tre bona, tre belsona kaj preciza, ĝi rimas kaj escepte de du-tri versoj, la ceteraj estas literale tradukitaj. Mi fieras. Gratulon al mi mem.

Ryuuichi (Arată profil) 17 iulie 2011, 22:57:51

BrunoBram: Mi fieras. Gratulon al mi mem.
Mi ankaŭ gratulas al vin por via tradukado.

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 22:59:01

Dankon.

BrunoBram (Arată profil) 17 iulie 2011, 23:10:35

Mi ŝanĝis "figujetoj kiun plantis mi" por "figujetoj plantitaj de mi", kaj "de la maizar'" por "de l' maizar'". Nun rimas pli.

Înapoi mai sus