Повідомлення: 11
Мова: Esperanto
BrunoBram (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 19:23:42
Adiaŭ riveroj, adiaŭ fontoj;
adiaŭ etaj riveretoj;
adiaŭ vidaĵ' de miaj okuloj:
mi ne scias kiam estos la revid'.
Mia lando, mia land',
lando kiu vartis min,
legomĝardenet' de mia am',
figujetoj plantitaj de mi,
paŝtejoj, fluvoj, arbar',
pinaroj movitaj de l' vent',
pepaj birdetoj,
dometo de mia kontent',
muelil' de l' kaŝtanujoj,
helaj noktoj de lumlun',
belsonaj sonoriloj
de l' preĝejo de l' urbet',
moruso de l' rubusujoj
kiun donis al mia am',
vojetoj inter l' maizar',
adiaŭ, por ĉiam adiaŭ!
Jen la originalaj strofoj en la galega-portugala (adaptitaj laŭ mia maniero al la ortografio de la reintegrata galego):
Adiós, rios; adiós, fontes;
adiós, regatos pequenos;
adiós, vista dos meus olhos:
não sei quando nos veremos.
Minha terra, minha terra,
terra onde me eu criei,
hortinha que quero tanto,
figueirinhas que prantei,
prados, rios, arboredas,
pinares que move o vento,
paxarinhos piadores,
casinha do meu contento,
muínho dos castanhares,
noites craras de luar,
campaninhas trimbadoras,
da igrejinha do lugar,
amorinhas das silveiras
que eu lhe daba ao meu amor,
caminhinhos antre o milho,
adiós, para sempre adiós!
manu_fr (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 20:13:48
BrunoBram:kio estas maizar' ?
vojetoj inter la maizar',
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Ryuuichi (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 20:45:52
manu_fr:Ĝi tranĉiĝas "maiz-ar-o" kaj ĝia baza vorto estas "maizo".BrunoBram:kio estas maizar' ?
vojetoj inter la maizar',
BrunoBram (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 20:46:12
manu_fr:Kampo de maizo.BrunoBram:kio estas maizar' ?
vojetoj inter la maizar',
Mi dubas ĉu tiu vorto ekzistas. Mi serĉis ĝin en Google kaj en Vikipedio oni tradukas la portugalan vorton "milheiral" (kampo de maizo) kiel "maizaro", sed mi ne trovas ĝin aliloke.
Ryuuichi (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 20:47:26
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
manu_fr (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 22:20:10
Ryuuichi:dankonmanu_fr:Ĝi tranĉiĝas "maiz-ar-o" kaj ĝia baza vorto estas "maizo".BrunoBram:kio estas maizar' ?
vojetoj inter la maizar',
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
BrunoBram (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 22:45:24
Ryuuichi (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 22:57:51
BrunoBram: Mi fieras. Gratulon al mi mem.Mi ankaŭ gratulas al vin por via tradukado.
BrunoBram (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 22:59:01
BrunoBram (Переглянути профіль) 17 липня 2011 р. 23:10:35