Al la enhavo

Indiki posedon

de Arvorie, 2011-julio-18

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Arvorie (Montri la profilon) 2011-julio-18 03:18:51

Indikoj de posedo Esperante estas, iukaze, tede skribita kaj legita serio de la vortoj "de".

ekz. "la nomo de la kato de la knabino estas..."

Do kial ne uzi indikilo kia montriloj de posedo angle "'s" aŭ ĉine "的", ktp? Tio donus simpla legeblo kaj bona fluo al la vortoj, laŭ mia opinio.

Uzante la vortfinojn "-es" de la Esperantaj rilataj vortoj por ekzempligi,

ekz. "la nomo de la knabines kato estas..."

Persone mi ne vidas iojn malbonajn pri ĉi tiu uzado, sed se estas problemo je ĉi tiu ideo, certe respondu kun via debato.

Filju_des_Nates (Montri la profilon) 2011-julio-18 03:36:48

Via propono estas de enigi la kazon genitivon en Esperanto! Mi pensas ke uzi la genitivon anstataŭ de la prepozicio "de" estas bonega ideo. Mi ne pensas, sed, ke traduki "la nomo de la kato de la knabino" tiel, kiel vi ĝin tradukis estas ĝuste. Mi pensas ke oni povas traduki ĉi tiun frazon kun: "La knabinos katos nomo" aŭ "La nomo de la knabinos kato" (sed la prepozicio "de", en ĉi tiu okazo, ne malaperus), ĉar "knabines" ŝajnas kiel adverbo, ne kiel substantivo. Fine, mi pensas ke, bedaŭrinde, la esperantistoj ne volus elimini la prepozicion "de" por alian kazon.

(Bonvolu korekti miajn erarojn, mi estas nur komencanto!)

etala (Montri la profilon) 2011-julio-18 05:42:55

Oni ja povas uzi "es" por indiki posedon, sed kutime nur pri la vortoj korelativaj kiel "kies", "ties", "ies", "nenies", kaj "ĉies". Mi rimarkas ke mi foje uzas la vorton "alies", kvazaŭ "ali-" estas en la korelativa tabelo. Tio verŝajne estas neoficiala. Teorie eblas uzi "-es" kun aliaj substantivoj sed mi ne ofte legas nek aŭdas tian uzon.

Filju_des_Nates:Via propono estas de enigi la kazon genitivon en Esperanto! Mi pensas ke uzi la genitivon anstataŭ de la prepozicio "de" estas bonega ideo. Mi ne pensas, sed, ke traduki "la nomo de la kato de la knabino" tiel, kiel vi ĝin tradukis estas ĝuste. Mi pensas ke oni povas traduki ĉi tiun frazon kun: "La knabinos katos nomo" aŭ "La nomo de la knabinos kato" (sed la prepozicio "de", en ĉi tiu okazo, ne malaperus), ĉar "knabines" ŝajnas kiel adverbo, ne kiel substantivo. Fine, mi pensas ke, bedaŭrinde, la esperantistoj ne volus elimini la prepozicion "de" por alian kazon.

(Bonvolu korekti miajn erarojn, mi estas nur komencanto!)
La vokalaj finaĵoj ne estas kiel la vokalaj finaĵoj de aliaj vortoj. La "u" de "kiu" ne signifas ordonon aŭ sugeston kiel la "u" en "diru". Do, "es" ne estas adverba pro ĝia "e". (Tamen, eble senintence, eble intence, "kia" kaj "kio" estas adjektivo kaj substantivo, tiuorde.)

La problemo pri diri "knabinos" por signifi "de la knabino" estas "-os" jam estas verbfinaĵo, do mi komprenus "knabinos" signifi "estos knabino" kiel la teoria frazo:"Ŝi estas bebo nun, sed ŝi knabinos."

Mi pensas ke aliaj lingvoj fartas bone sen genetiva kazo: laŭ mi scio, la hispana nur uzas "de" kiel Esperanto sed mi ne certas pri tio; spertulo povas korekti min.

zan (Montri la profilon) 2011-julio-18 09:09:03

Arvorie:ekz. "la nomo de la kato de la knabino estas..."
ekz. "la nomo de la knabines kato estas..."
La unua estas pli klara. "la nomo de la kato" simple montras la posedanton de nomo. Kaj poste "la kato de la knabino" montras la posedanton de la kato.

La dua, "la nomo de la knabin..." miskomprenigos nepacienculojn.

En la japana "shoujo no neko no namae" tute inverse vicigas vortojn "knabino","kato","nomo".

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-julio-18 10:10:39

kial ne diri 'nomo de la knabinA kato'?

Filju_des_Nates (Montri la profilon) 2011-julio-18 12:15:11

etala:La vokalaj finaĵoj ne estas kiel la vokalaj finaĵoj de aliaj vortoj. La "u" de "kiu" ne signifas ordonon aŭ sugeston kiel la "u" en "diru". Do, "es" ne estas adverba pro ĝia "e". (Tamen, eble senintence, eble intence, "kia" kaj "kio" estas adjektivo kaj substantivo, tiuorde.)

La problemo pri diri "knabinos" por signifi "de la knabino" estas "-os" jam estas verbfinaĵo, do mi komprenus "knabinos" signifi "estos knabino" kiel la teoria frazo:"Ŝi estas bebo nun, sed ŝi knabinos."

Mi pensas ke aliaj lingvoj fartas bone sen genetiva kazo: laŭ mi scio, la hispana nur uzas "de" kiel Esperanto sed mi ne certas pri tio; spertulo povas korekti min.
Do, por eviti Konfuzaĵoj, oni povus skribi la komencajn Leterojn de la Substantivojn majuskle, kiel en germana kaj luksemburga! Tiel, oni povus aldoni nur -S-n por havi Genitivon. Mi pensas ke la Kazoj igas la Lingvojn pli logikaj, sed Neniu ŝajnas favori...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-18 12:17:43

Filju_des_Nates:

"neniu" eĉ en la germana ne havas majusklon

cetere: neefektivigeblaj reformoj de vivanta lingvo.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-julio-18 16:26:27

genitivo:
-os, ojs

knabinos kato, knabinojs katoj

eblas ankaŭ dativo, sed tio estas mia fantazio:

mik = al mi
vik = al vi
knabinok = al knabino
knabinojk = al knabinoj

Ĉio tio estus bone precipe por versaĵoj.

nikko (Montri la profilon) 2011-julio-18 17:03:44

Kaj ankaŭ dativo kun -en.

Mi donas libron vien. rideto.gif

Filju_des_Nates (Montri la profilon) 2011-julio-29 02:07:10

nikko:Kaj ankaŭ dativo kun -en.

Mi donas libron vien. rideto.gif
Aŭ, kiel en la germana, dativo per "-m".

Vi donas la libron al mi. = Vi mim donas la libron.

Li parolas al ŝi. = Li ŝim parolas.

Ve ke ĉi tio ne eblus!

Reen al la supro