Zum Inhalt

Esperanto ne helpas al paco

von BrunoBram, 18. Juli 2011

Beiträge: 50

Sprache: Esperanto

bildo (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 05:12:06

Altebrilas:Mi estas kontraŭ cenzuro.
Neeble samtempe esti pro "respekto de la sentemo de aliaj personoj" kaj kontraŭ cenzuro, car "respekto de la sentemo de aliaj personoj" signifas cenzuron. Bonvolu elekti.

bildo (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 05:31:12

bildo:
Sekve, mi bezonas decidi, sentemoj de kiuj homoj estas respektindaj, kaj sentemoj de kiuj homoj estas nerespektindaj. Kiel?
Altebrilas skribis:

- respekto de la sentemo de aliaj personoj (ĉefe kiam temas pri aferoj kiuj suferigis ilin)


Jena estas la helpo! Ni devas respekti sentemojn nur de tiuj homoj, kiuj suferas pro ideoj de aliaj homoj.

Evidente, ke toleremaj homoj ne suferas pro ideoj de aliaj homoj. Suferas netoleremaj homoj. Mi pensas, ke ankaŭ raciaj homoj ne suferas pro ideoj de aliaj homoj, ĉar ili povas racie klarigi siajn ideojn kaj racie kritiki tiujn ideojn, kiuj ne plaĉas al ili. Male, malraciaj homoj, kiuj ne povas defendi siajn ideojn racie, tre sufiĉas pro tio. Precipe suferas homoj, kiuj havas totalismajn ideojn, ĉar ili kredas, ke ĉiuj homoj devas kredi same ol ili. Sed ili ne povas devigi aliajn homojn kredi same, kaj tiel pro tio tre multe suferas.
Do, ni devas respekti sentemoj de maltoleremaj, malraciaj homoj, kiuj havas totalismajn ideojn. Tiuj homoj nomiĝas fanatikulojn. Do, ni respektas sentemojn kaj ideojn de fanatikuloj.
Mi skribas "respektas", kaj ne "respektus", ĉar ĉi tiu fipostulo "respekto de la sentemo de aliaj personoj" ekzistas kaj laboras nun.
Ĉu raciaj, toleremaj homoj tute ne suferas? Suferas. Tamen ne pro tio, ke aliaj homoj havas aliajn ideojn, sed pro tio, ke ili povas, kaj ne rajtas diri kion ili volas kontraŭ ideoj de fanatikuloj. Ili suferas pro ĉi tio fipostulo.

Sed suferoj de raciaj homoj ne estas gravaj por tiuj, kiuj ŝatas ĉi tion fipostulon. Kiuj zorgas la sentemojn nur de fanatikuloj. Kial?

Altebrilas (Profil anzeigen) 14. Januar 2012 20:46:53

Kion do vi volas ke oni faru pri fanatikuloj? demando.gif

Ĉu cenzuri ilin?

bildo (Profil anzeigen) 15. Januar 2012 05:08:10

Altebrilas:Kion do vi volas ke oni faru pri fanatikuloj? demando.gif

Ĉu cenzuri ilin?
Cenzuri neniun.

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:

19.Libere diri kion vi volas

Ni ĉiuj havas la rajton formi niajn proprajn pensojn, pensi kion ni volas, diri kion ni pensas kaj dividi niajn pensojn kun aliaj.

bildo (Profil anzeigen) 15. Januar 2012 05:28:13

bildo:
Sed suferoj de raciaj homoj ne estas gravaj por tiuj, kiuj ŝatas ĉi tion fipostulon. Kiuj zorgas la sentemojn nur de fanatikuloj. Kial?
Altebrilas: Tiaj homoj volas perforte trudi siajn proprajn leĝojn, anstataŭ ol obei al tiuj de la lando en kiu ili vivas

bildo: Ĉu oni devas respekti iliajn sentojn laŭ vi?

Altebrilas: Ne, sed atenti pri ili, ĉar estas danĝero.

bildo: Kia danĝero?

Altebrilas: Ĉu ci tirus la voston de la leono, vizitante la zoon?


Jena estas la kialo: timo. Multe da fanatikuloj havas armilojn kaj ili pretas mortigi aliapensantojn (Ekz.Teo van Ĥoĥ).
Fanatikuloj kun armiloj estas teroristoj. Respektistoj de sentemoj de fanatikuloj timas teroristojn. Ili esperas, ke tiel ili vivos en paco. Mi dubas tion.
Des plu oni timas teroristojn, ju plu arogantaj iĝas teroristoj. Des plu oni respektas sentemojn de fanatikuloj, ju multenombraj iĝas fanatikuloj. Male, rajtoj kaj liberecoj de homoj iĝas malmultenombraj. Tiel la mondo iĝos la mondon de fanatikuloj kaj teroristoj.
Sed fanatikuloj ne solvas sian problemojn per paco. Ili solvas sian problemojn per milito.
Alia varianto: la tolero de toleremaj homoj rompiĝos. Ili decidos defendi sian liberecon, kaj kontraŭstaros teroristojn kun armiloj en siaj manoj. Ankaŭ ĉi tio estos la milito.
Do, la respektado de sentemoj de fanatikuloj ne kondukas al paco. Ĝi kondukas al milito.
Homoj, se vi volas vivi en paco, ne timu teroristojn. Ne respektu fisentemojn de fanatikuloj.

Respektu la rajton de ĉiuj homoj pensi kion ili volas, diri kion ili pensas kaj dividi iliajn pensojn kun aliaj.

Altebrilas (Profil anzeigen) 15. Januar 2012 16:10:21

La respondo ne estas tiel simpla.

unue, oni devas klare difini kio estas teroristo. Por iuj iu homo estas teroristo. Por aliaj, li estas rezistanto. En Francio, dum la nazia okupado (sed ni ja perdis la militon kaj la laŭleĝa (sed ĉu legitima?) estraro subskribis la armisticon), tiujn, kiuj rezistis al nazioj / al germana okupada armeo, ili nomis "teroristoj". Por aliaj francoj, tio estis normala rezisto, kaj finfine De Gaulle estis inter la venkantoj: Britio, Usono kaj Sovetio.

Mi pensas, ke palestinanoj devas rezoni sammaniere, kaj ankaŭ la judoj, kiuj estis persekutitaj dum tio milito. Iuj el la fondintoj de israela lando estis unue teroristoj, laŭ vidpukto de la britoj, kiuj estris tiame Palestinon.

Mi ankaŭ scias, ke plejparto el ekstremistoj celas ia aristokrateco de perforto, kaj atakas sin unue al pacemuloj: Pinochet havis pli longan vivon ol Martin Luther King.

Kaj antaŭ ol ataki aŭ cenzuri ekstremistoj, oni devas unue sindemandi kiuj kriterioj taŭgas por decidi, ke iu estas tia.

Homaj rajtoj ekzistas, nur se iu pretas respektigi ilin, kaj plejofte venkantoj preferas profiti sian venkon ol organizi pacan mondon.

Historio estas senfina (ĝis nun!) serio de militoj, venkoj, trouzoj kaj venĝoj.

Kiu finfine rompos tiun infernan rondon?

bildo (Profil anzeigen) 16. Januar 2012 06:02:58

Altebrilas:
unue, oni devas klare difini kio estas teroristo. Por iuj iu homo estas teroristo. Por aliaj, li estas rezistanto.
Por demando de cenzuro ĉi tio estas malgrava. Ne cenzuru ĉiujn: nek teroristojn, nek rezistantojn.

Altebrilas:Mi pensas, ke palestinanoj devas rezoni sammaniere, kaj ankaŭ la judoj, kiuj estis persekutitaj dum tio milito.
Mi ne komprenas, kial eŭropanoj diras tiel multe pri palestinanoj? Mi pensas, ke popolo de palestinanoj ne ekzistas, same ol popolo de judoj. En Palestino loĝas popoloj de arabanoj kaj de hebreoj.

Altebrilas:Homaj rajtoj ekzistas, nur se iu pretas respektigi ilin, kaj plejofte venkantoj preferas profiti sian venkon ol organizi pacan mondon.
Historio estas senfina (ĝis nun!) serio de militoj, venkoj, trouzoj kaj venĝoj.
Kiu finfine rompos tiun infernan rondon?
Eble racio, sed ne fariseeco. Mi pensas, ke oni devas konsenti, ke ne nur homoj estas egalvaloraj, sed ankaŭ popoloj. Oni devas konsenti, ke ĉiuj popoloj (etnoj) bezonas kaj volas havi sian propran landon.

Altebrilas (Profil anzeigen) 17. Januar 2012 08:50:19

bildo:

Mi ne komprenas, kial eŭropanoj diras tiel multe pri palestinanoj? Mi pensas, ke popolo de palestinanoj ne ekzistas, same ol popolo de judoj. En Palestino loĝas popoloj de arabanoj kaj de hebreoj.
La nocio pri popolo estas konfuza, kaj fonto de konfloktoj. Posedo de naturaj riĉaĵoj kreas senton pri popoleco. Malposedo de ilin instigas asenti sin pli proksima de la najbaro almenaŭ se oni estas sufiĉe potenca por superregi lin.

Tio nocio taŭgas por esprimo de idealoj, ne por aferoj jure validaj
Eble racio, sed ne fariseeco. Mi pensas, ke oni devas konsenti, ke ne nur homoj estas egalvaloraj, sed ankaŭ popoloj. Oni devas konsenti, ke ĉiuj popoloj (etnoj) bezonas kaj volas havi sian propran landon.
Tio eblas nur se la riĉaĵoj de la tero estus internaciigitaj, se la atingo al akvo, al manĝoj, al rifuĝejo kaze de katastrofo estus garantiata al ĉiuj homoj.

Nur tiele oni povas lasi ilin grupiĝi laŭ siaj deziroj, kaj vivi kie ili volas.

Eĉ esperantistoj devus havi la rajton nomi sin "popolo" kaj esti taksataj tia.

Altebrilas (Profil anzeigen) 17. Januar 2012 23:24:43

Bedaŭrinde, la malgaja vero estas ke la Majstro mortis dum la plej terura periodo interbuĉada de la (tn "Granda") milito.

Verŝajne, it's a long way to Fina Venko, sed atendante ni plej raŭmisme interkomuniku per nia sankta lingvo, kaj ni cerbumu pri rimedoj por maleternigi tiun transiran periodon.

unpensador (Profil anzeigen) 19. Januar 2012 19:31:27

BrunoBram:Esperanto estas mirinda lingvo, bonega ilo por komuniki sin kun homoj de la tuta mondo, laŭdinda bazo por internacia kulturo, kaj ĉio, kion ni ŝias. Sed mi kredas, ke li ne helpas al paco inter la homoj ĝenerale, ĉar inter esperantistoj ĉiam estos malsamaj vidpunktoj kaj malsamaj opinioj. Se la tuta homaro parolus Esperanton (kio okazos en la jaro 2025), problemoj daŭre estus la samaj, ĉar ĉiu el ni daŭre havis siajn proprajn ideojn, kaj daŭre estus komunistoj, kapitalistoj, kredantoj, ateistoj, ktp. La samo, sed en Esperanto.

En Lernu! ni povas vidi tion.
Min helpas iom esperanto por la paco kun per la rilatolj kun fremduloj, kiel ĉinaj, jankiaj, rusiaj homoj, ktp, sed ne kun la hispanuloj, ankaŭ ne kun tiuj de mia urbo, ĉar tie estis multaj civilaj militoj kaj tamen ĉiuj gehispanuloj aŭ hispan-amerikanuloj povas kompreni perfekte en la hispana, sed ne estas paco inter Venezuelo, Kolombio... aŭ en Ĉilio, kaj ĉiuj komprenas nin perfekte en la sama hispana lingvo.
http://motrildigital.blogspot.com/

http://eo.wikipedia.org/wiki/Karlismaj_Militoj

Ĉi tie oni konfusas la katalanain "nazionalistajn" gekriminuloin kun la veraj bonaj gehispanulojn" = GENACIONALULOJ, ne nazi-istajn katalanaj gekriminuloj.
http://www.youtube.com/watch?v=HWo4a-yDQb4

http://www.youtube.com/watch?v=uwVT5Kr-OPI ktp.

Sed la germanuloj kaj la hisnanuloj parlas totu malsamajn ligvojn kaj ĉiam ni estis geamikoj.
http://www.youtube.com/watch?v=Kl5uSsV_M1s

http://www.youtube.com/watch?v=iVrI-PQgjbA&fea...

Edu senkulpa.gif

Zurück nach oben