글: 4
언어: Esperanto
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오전 11:55:45
Mi min demandas kiel oni devas elparoli alfabetajn literojn kiam ili estas akuzativaj. ?
Ekzemple : La astronomo observis Siriuson A kaj Siriuson B. Ĉu oni devas elparoli "An" kaj "Bon"?
Dankon!
(PS : pardonu, mi faris eraron en la titolo, sed mi ne povas ĝin korekti!)
darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오후 1:12:44
super-griek (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오후 1:15:31
Se vi preferas, vi ja rajtas aldoni la finaĵojn al la liternomojn. Tion oni kutime faras nur, se necesas akuzativa aŭ plurala formo: du R-oj (prononcu: ro-oj), tri A-ojn. Tia aldono de finaĵo estas pli kutima por la konsonantoj ol por la vokaloj.'Rare' oni skribas per unu A kaj du R-oj. Ĉu oni skribu E(-on) kun du streketoj aŭ ĉu kun tri?.
Ekzistas ankaŭ aliaj sistemoj, sed mi konsilus uzi unu el tiuj du, ĉar ili estas kutimaj kaj oportunaj.
HaleBopp (프로필 보기) 2011년 7월 19일 오후 1:46:34
Do mi povas diri "La astronomo observis Siriuson A (elparolata a) kaj Siriuson B (bo)."
aŭ "Mia nomo enhavas du P (poojn)."
Dankon.