Til innholdet

Akuzativo kaj alfabeta literoj

fra HaleBopp,2011 7 19

Meldinger: 4

Språk: Esperanto

HaleBopp (Å vise profilen) 2011 7 19 11:55:45

Saluton!

Mi min demandas kiel oni devas elparoli alfabetajn literojn kiam ili estas akuzativaj. ?

Ekzemple : La astronomo observis Siriuson A kaj Siriuson B. Ĉu oni devas elparoli "An" kaj "Bon"?

Dankon! rideto.gif

(PS : pardonu, mi faris eraron en la titolo, sed mi ne povas ĝin korekti!)

darkweasel (Å vise profilen) 2011 7 19 13:12:44

aon, boon

super-griek (Å vise profilen) 2011 7 19 13:15:31

Ne estas devigo aldoni pluralan aŭ akuzativan finaĵon al la liternomoj, do vi rajtas skribi: 'Rare' oni skribas per unu A kaj du R. Ĉu oni skribu E kun du streketoj aŭ ĉu kun tri?. Tion vi povas prononci tiel: unu a, du ro, e.

Se vi preferas, vi ja rajtas aldoni la finaĵojn al la liternomojn. Tion oni kutime faras nur, se necesas akuzativa aŭ plurala formo: du R-oj (prononcu: ro-oj), tri A-ojn. Tia aldono de finaĵo estas pli kutima por la konsonantoj ol por la vokaloj.'Rare' oni skribas per unu A kaj du R-oj. Ĉu oni skribu E(-on) kun du streketoj aŭ ĉu kun tri?.

Ekzistas ankaŭ aliaj sistemoj, sed mi konsilus uzi unu el tiuj du, ĉar ili estas kutimaj kaj oportunaj.

HaleBopp (Å vise profilen) 2011 7 19 13:46:34

Konsentite.
Do mi povas diri "La astronomo observis Siriuson A (elparolata a) kaj Siriuson B (bo)."
aŭ "Mia nomo enhavas du P (poojn)."

Dankon. sal.gif

Tibake til toppen