Więcej

L'akuzativo kaj nedirektaj objektoj

od dbiswinner, 20 lipca 2011

Wpisy: 42

Język: Esperanto

horsto (Pokaż profil) 23 lipca 2011, 23:52:03

Ferdinand Cesarano: ĉar lernanto rajtas supozi ke, ĉe ajna adjektivo el ajnaspeca radiko, "esti XXXX-a" estas esprimebla per "XXXX-i".)
Tio evidente estas malĝusta. Tiu regulo (radiko + i = estas radiko + a) validas nur por adjektivaj radikoj, tute ne por ajna radiko. Aŭ ĉu vi pensas ke "mi korektas" signifas "mi estas korekta"?
"korekt-" estas verba radiko, do tiu regulo ne estas valida.

Ferdinand Cesarano (Pokaż profil) 24 lipca 2011, 20:43:30

horsto:
Ferdinand Cesarano: ĉar lernanto rajtas supozi ke, ĉe ajna adjektivo el ajnaspeca radiko, "esti XXXX-a" estas esprimebla per "XXXX-i".)
Tio evidente estas malĝusta. Tiu regulo (radiko + i = estas radiko + a) validas nur por adjektivaj radikoj, tute ne por ajna radiko. Aŭ ĉu vi pensas ke "mi korektas" signifas "mi estas korekta"?
"korekt-" estas verba radiko, do tiu regulo ne estas valida.
Hmm. Bona konstato, tio. Mi devas cedi ke mi ne supozas ke "mi korektas" egalas al "mi estas korekta". Eĉ se ĉe nepersona subjekto jes: "la noto korektas" ja estas "la noto estas korekta" (alivorte, "ĝi estas korekta noto"). Sed vi prave montras ke tio evidente ne sencohavas ĉe persona subjekto.

Same ĉe "veki/veka". Iugrade ja validas la asertita egaliĝo ĉe nepersona subjekto: "la horloĝo vekas" = "la horloĝo estas veka" (alivorte, "ĝi estas veka horloĝo); sed ne ĉe persona subjekto ("mi vekas", kun aga signifo).

Mi do agnoskas ke estas troe aserti ke devas esti ĉiam defendata "XXXX-i = esti XXXX-a". Tiu egaliĝo validas nur foje, ne ĉiam. Farante la tiurilatan aserton tro grandan, mi certe eraris. Dankon pro la atentigo.

Plue, mi post plua pripensado komprenas ke eble troas taksi erara la ecan signifon de tiaj adjektivoj. La afero temas ne pri la (ne)ĝusteco sed pri la nura prefero; satigas min nomi tian uzon nur malpreferinda, sen entute nei ties eblecon.

Komprenu ke mi strebas atingi ne la perfektecon (vanus la tiucela strebado ĉar povas esti perfekta neniu elfaraĵo), sed nur la koherecon. (Mi tamen certe vidas la ironion ĉe miaj samtempaj agoj petegi pri la kohereco-defendo, kaj cedi pri la analizo-malsameco inter "mi korektas" kaj "la noto korektas".)

Dum mi cedas ke la interna logiko de nia lingvo povas toleri tiun aŭ tiun ĉi truon, mi ankoraŭ opinias ke tiun logikon ni ne tro libere forĵetu nek ignoru. Mi volas ke ni spertuloj instigu la lernantojn uzi la lingvon laŭ maniero plejeble (ne "perfekte"!) logika. Per tio nia lingvo estos plejeble forta, kaj daŭros plejeble longe.

Wróć do góry