Al la enhavo

Kiel estas mia gramatiko?

de Jorn644, 2011-julio-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-24 19:17:01

Mi eklernis esperanton ĉar mi opinias ke ĝi estas belega lingvo por verki rakontojn. Ĉar mi aspiras iam eldoni originalan esperantan verkon mi ĉiam provas plibonigi mian gramatikan scion de la lingvo.

Mi estas malbona verkisto, tamen mi ja ŝatas verki. Jen etan parton de iu rakonto mia.

Ĉu vi povas montri al mi iajn gramatikajn erarojn aŭ strangaĵojn?

Koran dankon rideto.gif
La unua aĵo kiu alvenis en sian menson estis skribi leteron por sendi hejmen. Tamen la dua aĵo kiu alvenis en sian menson tuj poste estis ke li ne volis informigi sian edzinon pri la fakto ke li ne jam trovis laboron. Ekserĉus li laboron morgaŭ, kaj li decidis skribi ŝin post li estus trovinta laboron.

Ĉi vespere li skoltis tra la stratoj mallumaj. Ĉiu dudek metrojn pendis lampoj, sed la lumon ili disradiis estis nur malmultan. Ĝis nun nenian dormejon troviĝis. Li sentis sin lace, sed promenadis straton post strato. Nur kelkajn aliajn vidiĝis ekstere. La frosto endomigis preskaŭ la tutan urbantaron. Ĉe la alia flanko de la strato pasumis viron samaĝan. Prijuĝante liajn vestojn li aspektis malriĉa. Ĉu ankaŭ li venis tien ĉi por trovi laboron? Sören okupiĝis en tiun pensadon. Antaŭ liajn okulojn alnaĝis la vizaĝoj zorgplenaj de sia edzino kaj filino. Jam li ne vidis ilin tri semajnojn. Kreskadis ĉiutage la ĉagreno lia kaŭzita de la sento de ilia foresto. Reviviĝis la babiladoj kun sia edzino pri la manko de mono en ilia familio. Forigis ĉian esperon la situacio ekonomia en sia hejmurbo.

Du monatoj antaŭ ol li ekforlasis sian familion perdis li sian laboron kamplaboristan. Felice pro ili estis ŝparanta monon ĉiumonaton ke ne tuj venis la monajn problemojn, tamen se li ne relaboradus denove, ilia ŝparita mono malpliiĝus ĝis nulo. Tiutempon vidadis li samurbanojn ekveturantajn aliurben. Komence sia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lian relaboron por ilia vivtenado.

Rimarkis li ke manko de bona ekonomio siaurba farigis homojn senkore. Domposedantoj surstratigis tutajn familiojn okaze de ili ne plu povus pagadi luon, kaj anstataŭigis ilin kun aliaj familioj kiuj ja luon povis pagi.

Dominique (Montri la profilon) 2011-julio-24 19:33:46

Jorn644:Mi eklernis esperanton ĉar mi opinias ke ĝi estas belega lingvo por verki rakontojn. Ĉar mi aspiras iam eldoni originalan esperantan verkon mi ĉiam provas plibonigi mian gramatikan scion de la lingvo.

Mi estas malbona verkisto, tamen mi ja ŝatas verki. Jen eta parto de iu rakonto mia.

Ĉu vi povas montri al mi iajn gramatikajn erarojn aŭ strangaĵojn?

Koran dankon rideto.gif
La unua aĵo kiu alvenis en sian menson estis skribi leteron por sendi hejmen. Tamen la dua aĵo kiu alvenis en sian menson tuj poste estis ke li ne volis informigi sian edzinon pri la fakto ke li ne jam trovis laboron. Ekserĉus li laboron morgaŭ, kaj li decidis skribi ŝin post li estus trovinta laboron.

Ĉi vespere li skoltis tra la stratoj mallumaj. Ĉiu dudek metrojn pendis lampoj, sed la lumon ili disradiis estis nur malmultan. Ĝis nun nenian dormejon troviĝis. Li sentis sin lace, sed promenadis straton post strato. Nur kelkajn aliajn vidiĝis ekstere. La frosto endomigis preskaŭ la tutan urbantaron. Ĉe la alia flanko de la strato pasumis viron samaĝan. Prijuĝante liajn vestojn li aspektis malriĉa. Ĉu ankaŭ li venis tien ĉi por trovi laboron? Sören okupiĝis en tiun pensadon. Antaŭ liajn okulojn alnaĝis la vizaĝoj zorgplenaj de sia edzino kaj filino. Jam li ne vidis ilin tri semajnojn. Kreskadis ĉiutage la ĉagreno lia kaŭzita de la sento de ilia foresto. Reviviwis la babiladoj kun sia edzino pri la manko de mono en ilia familio. Foriris xian esperon la situacio ekonomia en sia hejmurbo.

Du monatoj antaŭ ol li ekforlasis sian familion perdis li sian laboron kamplaboristan. Felice pro ili estis ŝparanta monon ĉiumonaton ke ne tuj venis la monajn problemojn, tamen se li ne relaboradus denove, ilia ŝparita mono malpliiĝus ĝis nulo. Tiutempon vidadis li samurbanojn ekveturantajn aliurben. Komence sia edzino malpermisis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lian relaboron por ilia vivtenado.

Rimarkis li ke manko de bona ekonomio siaurba farigis homojn senkore. Domposedantoj surstratigis tutajn familiojn okaze de ili ne plu povus pagadi luon, kaj anstataŭigis ilin kun aliaj familioj kiuj ja luon povis pagi.
Ĉar vi demandas pri eraroj, jen tiuj, kiujn mi vidas:

informigi sian edzinon → informi sian edzinon

li ne jam trovis laboron → li ankoraŭ ne trovis laboron
(vidu: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vort...)

Ĉi vespere → Ĉi-vespere
(vidu: http://eo.lernu.net/lernado/gramatiko/demandoj/oe....)

Nur kelkajn aliajn vidiĝis ekstere → Nur kelkaj aliaj vidiĝis ekstere

Antaŭ liajn okulojn → Antaŭ liaj okuloj

pasumis viron samaĝan → pasumis viro samaĝa
(viro estas subjekto)

Felice → Feliĉe

de sia edzino kaj filino → de liaj edzino kaj filino

Reviviwis → ???

kun sia edzino → kun lia edzino

Foriris xian esperon → ???? (mi ne komprenis tiun frazon)

malpermisis → malpermesis

ne tuj venis la monajn problemojn → ne tuj venis la monaj problemoj

Komence sia edzino → Komence lia edzino

necesis lian relaboron → necesis lia relaboro

siaurba → ???

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-24 19:50:13

Dominique:Reviviwis → ???

Foriris xian esperon → ???? (mi ne komprenis tiun frazon)

siaurba → ???
Dominique, dankon por la respondojn. Mi korektis ilin.
Reviviwis devis esti reviviĝis

"Foriris xian esperon" devis esti "Forigis ĉian esperono"

siaurba -- ekonomio siaurba (la ekonomio en sia -aŭ lia- urbo)

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-24 20:48:26

Jen miaj korektoj pri via teksto. Mi provis konservi vian stilon kaj vortordon. Sed mi dirus, ke vi eble iom tro ofte uzas '-ad-', kaj vi ial ofte skribas verbon antaŭ subjekto.

----------

La unua afero kiu alvenis en lian menson estis skribi leteron por sendi hejmen. Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron. Li planis serĉi laboron morgaŭ, kaj li decidis skribi al ŝi post kiam li trovos laboron.

Ĉi-vespere li ??? tra la stratoj mallumaj. Ĉiujn dudek metrojn pendis lampoj, sed la lumo radianta el ili estis nur malmulta. Ĝis nun nenia dormejo troviĝis. Li sentis sin laca, sed promenadis straton post strato. Nur kelkaj aliaj vidiĝis ekstere. La frosto endomigis preskaŭ la tutan urbanaron. Ĉe la alia flanko de la strato preterpasis viro samaĝa . Prijuĝante liajn vestojn li aspektis malriĉa. Ĉu ankaŭ li venis tien ĉi por trovi laboron? Sören okupiĝis pri tiuj pensoj. Antaŭ liaj okuloj alŝvebis la vizaĝoj zorgplenaj de liaj edzino kaj filino. Jam tri semajnojn li ne vidis ilin. Kreskadis ĉiutage lia ĉagreno kaŭzita de la sento de ilia foresto. Reviviĝis la babiladoj kun lia edzino pri la manko de mono en ilia familio. Ĉian esperon forigis la situacio ekonomia en lia hejmurbo.

Du monatoj antaŭ ol li ekforlasis sian familion perdis li sian laboron kamplaboristan. Feliĉe por ili estis ŝparita mono ĉiumonata, tial ne tuj venis la monaj problemoj, tamen se li ne relaboradus denove, ilia ŝparita mono malpliiĝus ĝis nulo. Tiutempe vidadis li samurbanojn ekveturantajn aliurben. Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.

Rimarkis li ke manko de bona ekonomio en lia urbo faris homojn senkoraj. Domposedantoj surstratigis tutajn familiojn ĉar ili ne plu povis pagadi luon, kaj anstataŭigis ilin per aliaj familioj kiuj ja luon povis pagi.

Kateno (Montri la profilon) 2011-julio-24 21:04:59

La titolo de la fadeno devus esti "Kia estas mia gramatiko?", ne "Kiel estas mia gramatiko?"

mateno (Montri la profilon) 2011-julio-24 21:41:34

La unua afero kiu alvenis en sian lian menson estis skribi leteron por sendi hejmen. Tamen la dua afero kiu alvenis en sian lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.
La pronomo si estas kelkfoje uzita malĝuste, kiel mi indikis en la citaĵo.

Si ĉiam referencas al la subjekto de la "plej proksima" verbo.

Se vi dirus "La unua afero kiu alvenis en sian menson", tio signifus "La unua afero kiu alvenis en la menson de tiu afero" -- tio evidente ne havas sencon.

Se vi volas fari artan impreson pri tio, kvazaŭ ni estus interne en la menso, kaj ne referenci al la homo per triapersona pronomo li, vi povas, ekzemple, diri "en la menson".

En la frazo "li ne volis informi sian edzinon...", la pronomo si estas uzita ĝuste ridulo.gif

mateno (Montri la profilon) 2011-julio-24 22:00:15

Rimarkis li ke manko de bona ekonomio en sia lia urbo faris homojn senkoraj.
En la ĉefa frazo, la subjekto estas li (la heroo de la rakonto), sed post ke ni jam estas en la subfrazo, kie la subjekto estas "manko de bona ekonomio". Tial devas esti "lia urbo".

Se vi revortumus la frazon tiel, ke la mencio pri "urbo" estus en la ĉeffrazo, tiam uzeblus si:
Li rimarkis en sia urbo, ke manko de bona ekonomio faris homojn senkoraj.
Antaŭ liajn okulojn alŝvebis la vizaĝoj zorgplenaj de siaj liaj edzino kaj filino.
Same, "vizaĝoj" estas subjekto.

Vi povus revortumi jene:
Li ekvidis antaŭ siaj okuloj vizaĝojn zorgoplenajn de siaj edzino kaj filino.
Mi cetere malkonsentas kun la antaŭa korekto, kiu forigas vian "akuzativon de direkto". Laŭ mi, tio estas ĝusta.
alŝvebis antaŭ liajn okulojn
sed se ni parolas pri loko, tiam sen akuzativo:
ŝvebis antaŭ liaj okuloj
aperis antaŭ liaj okuloj

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-24 22:19:40

mateno:La pronomo si estas kelkfoje uzita malĝuste...
Jes, vi pravas. Mi ne rimarkis kelkajn el tiuj eraroj. Mi ŝanĝis mian version laŭ viaj konsiloj.

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-24 22:27:30

mateno:
Li ekvidis antaŭ siaj okuloj vizaĝojn zorgoplenajn de siaj edzino kaj filino.
Mi cetere malkonsentas kun la antaŭa korekto, kiu forigas vian "akuzativon de direkto". Laŭ mi, tio estas ĝusta.
alŝvebis antaŭ liajn okulojn
Nu, jes ambaŭ variantoj eblas. PMEG skribas pri tio ĉi tie

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-24 22:29:57

---

Reen al la supro