Al la enhavo

Kiel estas mia gramatiko?

de Jorn644, 2011-julio-24

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-25 09:34:01

Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.
Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.
Estas ĝuste diri 'necesis' kaj 'volis' en tiuj frazoj, ĉu ne? Ŝajne ne temas pri nerekta parolo.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-25 09:54:45

Mi provis klarigi al mi la gramatikan konstruon de la suba frazo. Ĉu mi pravas?
"La unua afero kiu alvenis en lian menson."

la = difina artikolo, rilatas al "unua afero"
unua = adjektivo (a-vorto), ne apartenas al la verbo
afero = substantivo (o-vorto), ne apartenas al la verbo
kiu = tabelvorto kaj la subjekto de la verbo "alvenis"
alvenis = senobjekta verbo, la subjekto de tiu ĉi verbo estas "kiu"
en = loka rolvorteto, montras internan lokon, rilatas al "sia menso"
lian = adjektivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
menson = substantivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)

La tuto frazo nur havas unu ĉeffrazon kaj neniun subfrazon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-25 09:57:55

Jorn644:Mi provis klarigi al mi la gramatikan konstruon de la suba frazo. Ĉu mi pravas?
"La unua afero kiu alvenis en lian menson."

la = difina artikolo, rilatas al "unua afero"
unua = adjektivo (a-vorto), ne apartenas al la verbo
afero = substantivo (o-vorto), ne apartenas al la verbo
kiu = tabelvorto kaj la subjekto de la verbo "alvenis"
alvenis = senobjekta verbo, la subjekto de tiu ĉi verbo estas "kiu"
en = loka rolvorteto, montras internan lokon, rilatas al "sia menso"
lian = adjektivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)
menson = substantivo direktomontranta kompletigita kun la akuzativo (-n)

La tuto frazo nur havas unu ĉeffrazon kaj neniun subfrazon.
tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-25 10:04:24

darkweasel:tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo.
Flanke de tio, ĉu estas la klarigo kiun mi skribis ĝusta?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-25 10:15:13

Jorn644:
darkweasel:tio eĉ ne estas tuta frazo, nur frazparto. devas sekvi ia verbo.
Flanke de tio, ĉu estas la klarigo kiun mi skribis ĝusta?
preskaŭ. "kiu alvenis en lian menson" ja estas subfrazo.

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-25 10:29:27

Chainy:
Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.
Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.
Estas ĝuste diri 'necesis' kaj 'volis' en tiuj frazoj, ĉu ne? Ŝajne ne temas pri nerekta parolo.
Tio estas, anstataŭ 'necesas' kaj 'volas' (Kiel Mateno sugestas)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-25 10:32:51

Chainy:
Darkweasel, eble vi donos jes- aŭ ne-respondon? ridulo.gif
bedaŭrinde ne. mi mem ne certas pri tio sen legi pmeg, kaj tio estus nun neoportuna, ĉar mi poŝtelefone retumas

horsto (Montri la profilon) 2011-julio-26 20:42:25

Chainy:
Komence lia edzino malpermesis lin foriri, sed post pliaj konsideroj montriĝis ke necesis lia relaboro por ilia vivtenado.
Tamen la dua afero kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ ne trovis laboron.
Estas ĝuste diri 'necesis' kaj 'volis' en tiuj frazoj, ĉu ne? Ŝajne ne temas pri nerekta parolo.
Mi simpligos la 2 frazojn:
  • montriĝis ke necesis lia relaboro
  • la dua afero estis ke li ne volis informi sian edzinon
Laŭ mia sento:
Ne estas bezono montri en la ke-subfrazo, ke la afero okazis en tiu momento, ĉar tio jam estas klara. Tial oni uzu la paroltempon.

yugary (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-08 04:21:19

" . . . pri la fakto ke . . . " ne estas eraro, sed ŝajnas esti rekta traduko el iu alia lingvo. Estus pli Esperantece diri " . . . pri tio ke . . ." (Multaj Esperantistoj eŭropaj emas ĉiam uzi komon antaŭ "ke", skribante "pri tio, ke", sed tio kontribuas nenion al la signifo de la frazeto. Tia komo do estas tute superflua--almenaŭ miaopinie.)

Reen al la supro