До змісту

Kiel estas mia gramatiko?

від Jorn644, 24 липня 2011 р.

Повідомлення: 29

Мова: Esperanto

darkweasel (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 05:25:25

Chainy:
Kateno:La titolo de la fadeno devus esti "Kia estas mia gramatiko?", ne "Kiel estas mia gramatiko?"
Estas tute normale uzi 'kiel' en tia frazo, verŝajne eĉ preferinde. La senco similas al 'kiel bona'.
Ne.

Jorn644 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 06:05:56

Unue, dankegon por ĉiuj respondoj. Ili helpis min multe pli bone kompreni la gramatikon.
@chainy:
Mi ofte skribis -ad- ĉar mi provis kopii Zamenhofan stilon. Rimarkis mi ke Zamenhof ofte uzas -ad-.

Skolti tradukas kiel "promene esplori ejon". Troveblas ĝi ja en la nederlanda vortaro, tamen rimarkis mi ke ĝi netroviĝis je www.reta-vorta.de

Angle ĝi tradukas kiel "to scout"
@mateno:
Vi skribis jenan frazon kun -n, kaj aliaj sen -n:

"Antaŭ liajn okulojn alŝvebis la vizaĝoj zorgplenaj de liaj edzino kaj filino."

Ĉu estas -n ĉe liajn okulojn ĝuste aŭ ne ĝuste? Mi pensas ke ĝi ja estas ĝuste kun -n, ĉar liaj okuloj estas direkto kien iras la vizaĝoj.

Tamen la ligilo al PMEG kiun donis Chainy ja klarigas jene:

"Ĉe antaŭ oni tamen ofte forlasas direktan N-finaĵon."
@Kateno:
Ĉu ne eblas ambaŭ formoj. Kaj "kia" kaj "kiel"?

Kiel estas mia gramatiko -- Ekzemple: bona, malbona
(same kiel "Kiel vi fartas?")

Kia estas mia gramatiko -- Ekzemple: bona, malbona

mateno (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 06:46:54

Mi ankaŭ volas atentigi pri "konkordo de verbaj tempoj".
Tamen la dua aĵo kiu alvenis en lian menson tuj poste estis ke li ne volis volas informi sian edzinon pri la fakto ke li ne jam trovis laboron.
En Esperanto, la tempo de la subfrazo estas relativa al la tempo de la ĉefa frazo.

Ekzemplo:

Li diris ke li estis malsata. = Li parolis je la 14 horo. Tagmanĝo estis je la 13a horo. Li estis malsata je la 12a horo.

Li diris ke li estas malsata. = Li parolis je la 14a horo. Tagmanĝo ne estis. Li estis daŭre malsata je la 14a horo.

En lia kapo aperis penso ke li ne volis informi sian edzinon pri tio ke li ne jam trovis laboron. = Li promenis je la 20a horo, kaj tiam aperis en lia kapo pensoj. Li telefonis al sia edzino je la 18a horo. Li dum la promeno, je la 20a horo, pensis pri tio, ke li ne volis dum la telefonado je la 18a horo informi sian edzinon pri la fakto ke li ankoraŭ (dum la pasintaj tagoj) ne trovis laboron.

En lia kapo aperis penso ke li ne volas informi sian edzinon pri tio ke li ne jam trovis laboron. = Li skribis leteron je la 20a horo. En lia kapo aperis penso pri la nevolo informi. Dum skribado de la letero je la 20a horo li ne volis informi sian edzinon pri la fakto ke (dum la pasintaj tagoj) li ne trovis laboron.

Simile ankaŭ estu:
...montriĝis ke necesas lia reeklaboro...

黄鸡蛋 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 06:48:23

Jorn644:
@Kateno:
Ĉu ne eblas ambaŭ formoj. Kaj "kia" kaj "kiel"?

Kiel estas mia gramatiko -- Ekzemple: bona, malbona
(same kiel "Kiel vi fartas?")

Kia estas mia gramatiko -- Ekzemple: bona, malbona
Rimarku ke oni respondas "Bone" anstataŭ "Bona" al "Kiel vi fartas".

Chainy (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 07:13:23

darkweasel:
Chainy:
Kateno:La titolo de la fadeno devus esti "Kia estas mia gramatiko?", ne "Kiel estas mia gramatiko?"
Estas tute normale uzi 'kiel' en tia frazo, verŝajne eĉ preferinde. La senco similas al 'kiel bona'.
Ne.
Tio estas tre rekta kaj mallonga respondo, sed almenaŭ ne pedanta.

Vi pravas, ke ĉi tie oni diru 'kia'. Mi nun ne certas, kial 'kiel' unue ŝajnis al mi korekta. Strange... demando.gif

Kirilo81 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 07:37:37

mateno:
En Esperanto, la tempo de la subfrazo estas relativa al la tempo de la ĉefa frazo.
Fakte, tio validas nur por kelkaj subpropozicioj (vd. PAG §270), aliaj havas absolutan tenson (PAG §271; se ne, oni apenaŭ bezonus kunmetitajn tensojn!), kaj al ambaŭ ekzistas esceptoj!

Facila klarigo estas sistemo, laŭ kiu ĉie ja oni uzas absolutan tenson (do rilatigas al la paroltempo), sed post la oftaj verboj de dirado, pensado, sci(vol)ado k.s. oni uzas la nerektan parolon, kiu ja aspektas kiel relativa tenso.

Jorn644 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 07:37:42

Chainy:
darkweasel:
Chainy:
Kateno:La titolo de la fadeno devus esti "Kia estas mia gramatiko?", ne "Kiel estas mia gramatiko?"
Estas tute normale uzi 'kiel' en tia frazo, verŝajne eĉ preferinde. La senco similas al 'kiel bona'.
Ne.
Tio estas tre rekta kaj mallonga respondo, sed almenaŭ ne pedanta.

Vi pravas, ke ĉi tie oni diru 'kia'. Mi nun ne certas, kial 'kiel' unue ŝajnis al mi korekta. Strange... demando.gif
Ĉu vi povas klarigi al mi kial "kiel" estas malbona tiusence?

Jorn644 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 07:46:30

Kirilo81:
mateno:
En Esperanto, la tempo de la subfrazo estas relativa al la tempo de la ĉefa frazo.
Fakte, tio validas nur por kelkaj subpropozicioj (vd. PAG §270), aliaj havas absolutan tenson (PAG §271; se ne, oni apenaŭ bezonus kunmetitajn tensojn!), kaj al ambaŭ ekzistas esceptoj!

Facila klarigo estas sistemo, laŭ kiu ĉie ja oni uzas absolutan tenson (do rilatigas al la paroltempo), sed post la oftaj verboj de dirado, pensado, sci(vol)ado k.s. oni uzas la nerektan parolon, kiu ja aspektas kiel relativa tenso.
Nun mi iome konfuziĝis. Ĉu la suba jena frazo estas ĝusta?:

Li pensis matenon ke li ne volas kuri hodiaŭ.

darkweasel (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 08:17:43

Jorn644:
Chainy:
darkweasel:
Chainy:
Kateno:La titolo de la fadeno devus esti "Kia estas mia gramatiko?", ne "Kiel estas mia gramatiko?"
Estas tute normale uzi 'kiel' en tia frazo, verŝajne eĉ preferinde. La senco similas al 'kiel bona'.
Ne.
Tio estas tre rekta kaj mallonga respondo, sed almenaŭ ne pedanta.

Vi pravas, ke ĉi tie oni diru 'kia'. Mi nun ne certas, kial 'kiel' unue ŝajnis al mi korekta. Strange... demando.gif
Ĉu vi povas klarigi al mi kial "kiel" estas malbona tiusence?
jes mi povas.

al "kiel" oni respondas per e-vorto aŭ e-vorteca vorteto. ekzemple: kiel vi fartas? mi fartas bonE. kiel bona estas mia gramatiko? via gramatiko estas sufiĉE bona.

al "kia" oni respondas per a-vorto: kia estas mia gramatiko? via gramatiko estas bonA. kian hundon vi havas? mi havas grandAn hundon.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 25 липня 2011 р. 08:30:46

Jorn644:
Nun mi iome konfuziĝis. Ĉu la suba jena frazo estas ĝusta?:

Li pensis matenon ke li ne volas kuri hodiaŭ.
Pardonu, tion mi ne celis. Fakte estas pli facile, ol ŝajnas el la priskribo.

Li pensis matene, ke li ne volas kuri hodiaŭ. estas tute en ordo, ĝi estas kvazaŭ nerekta parolo de Li pensis matene: "Mi ne volas kuri hodiaŭ."

Назад до початку