ไปยังสารบัญ

Mi scias e-on, ĉu ne?

จาก Ryuuichi, 25 กรกฎาคม 2011

ข้อความ 16

ภาษา: Esperanto

manu_fr (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 12:55:59

Mi mencias ĝin kelkfoje en paragrafo "hobioj", ĉar estas nur tio por mi : hobio. Neniakaze estas lingvo utila por laboro, male al bona kono de l'anglo.
Kaj ofte nur estas kialo de mokioj aŭ skeptikismo , kiujn mi verdire komprenas, ĉar esperanto neniam suksecis.
senkulpa.gif

Ryuuichi (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 13:28:04

henma:Mi mencias la anglan kaj Esperanton en la parto de 'lingvoj' kiun havas mia 'sinprezento' (kiel oni tradukas 'curriculum vitae'?)
Jes, mi parolis pri la Curriculum Vitae.

Parenteze, mi ĉiam metos Esperanton apud la lingvoj, kiuj mi ja bone scias. Por mi, paroli esperanto kaj esti esperantisto ne estas honto. Mi estas fiera de sciparoli esperanton, kaj mi neniam kaŝos mia koneco pri la internacia lingvo.

Amike.

Solulo (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 15:05:58

Mi neniam metis Esperanton en la listo de lingvoj kiujn mi konas ĉar profesie mi estas lingvisto kaj mi pensas, ke almenaŭ la teoria kono de E-o por ĉiu kiu okupiĝas pri lingvistiko devus esti devo. Bedaurinde...

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 15:08:57

Solulo:Mi neniam metis Esperanton en la listo de lingvoj kiujn mi konas ĉar profesie mi estas lingvisto kaj mi pensas, ke almenaŭ la teoria kono de E-o por ĉiu kiu okupiĝas pri lingvistiko devus esti devo. Bedaurinde...
kial ĉiu lingvisto sciu precize ESPERANTON?

Solulo (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 17:56:59

darkweasel:
kial ĉiu lingvisto sciu precize ESPERANTON?
Mi ne diris, ke ĉiu lingvisto sciu.
Mi diris, ke li/ŝi devus havi almenaŭ teorian konon, tio estas; legi mallongan skizon de la gramatiko, kelkaj specimenoj de tekstoj ktp. Ĉi tio postulas unu horon de legado kaj pripensado. Farebla afero.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 26 กรกฎาคม 2011, 18:01:58

Solulo:
darkweasel:
kial ĉiu lingvisto sciu precize ESPERANTON?
Mi ne diris, ke ĉiu lingvisto sciu.
Mi diris, ke li/ŝi devus havi almenaŭ teorian konon, tio estas; legi mallongan skizon de la gramatiko, kelkaj specimenoj de tekstoj ktp. Ĉi tio postulas unu horon de legado kaj pripensado. Farebla afero.
Ha, bone. Mi miskomprenis.

กลับไปด้านบน