Al la enhavo

Mi ja demandadas :-)

de Jorn644, 2011-julio-27

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 18:12:31

Mi metas vian fraton sub vian zorgon.
Ĉi tie la -n ĉe vian zorgon montras direkton. Li metas la fraton "en la direkto" de "sub via zorgo".
Ĉu mi pravas?
Derompinte mallongan branĉeton, li forte disigis ĝin en kelkajn pecojn.
Mi ne komprenas kial estas uzita -n ĉe "kelkajn pecojn"...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 18:18:17

Jorn644:
Mi metas vian fraton sub vian zorgon.
Ĉi tie la -n ĉe vian zorgon montras direkton. Li metas la fraton "en la direkto" de "sub via zorgo".
Ĉu mi pravas?
Jes.

Jorn644:
Derompinte mallongan branĉeton, li forte disigis ĝin en kelkajn pecojn.
Mi ne komprenas kial estas uzita -n ĉe "kelkajn pecojn"...
Ankaŭ transiro al nova stato estas speco de (figura) direkta movado. Simile oni diras traduki en alian lingvon.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 18:29:57

@Darkweasel: Dankegon por via (kutima) rapidega respondo.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:03:52

Li turnis sin dekstren en la koridoron.
Li turnis sin dekstren al la koridoro.
Li turnis sin dekstren koridoren.
Ĉu ili signifas la samon?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:08:06

Jorn644:
Li turnis sin dekstren en la koridoron.
Li turnis sin dekstren al la koridoro.
Li turnis sin dekstren koridoren.
Ĉu ili signifas la samon?
La lastaj du jes. Ili signifas, ke li poste rigardas al la koridoro. La unua implicas, ke li poste estas en la koridoro (sed antaŭe ne), kio estus iom stranga situacio post nura turniĝo.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:09:45

Jorn644:
Li turnis sin dekstren en la koridoron.
Li turnis sin dekstren al la koridoro.
Li turnis sin dekstren koridoren.
Ĉu ili signifas la samon?
Preskaŭ. La unua implicas ke li efektive atingis la koridoron, la aliaj ne necese (se io malhelpis lin, antaŭ ol li estis en ĝi).

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:17:54

Do, laŭ mia kompreno:
"al" kaj "-en" ĉiam signifas la samon.

"Mi iras aŭte urben." signifas la samon kiel "Mi iras aŭte al la urbo."
"Mi veturas aŭte en la urbon." signifas "Per aŭto mi veturas kaj mi (jam) troviĝas en la urbo.

Tamen kio estas la diferenco inter:
"Mi veturas aŭte en la urbon."
kaj
"Mi veturas aŭte en la urbo."

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:20:10

"al" kaj "-en" ĉiam signifas la samon.

"Mi iras aŭte urben." signifas la samon kiel "Mi iras aŭte al la urbo."
Jes. Nu - direkta al, ĉar al havas ja ankaŭ aliajn signifojn.
"Mi veturas aŭte en la urbon." signifas "Per aŭto mi veturas kaj mi (jam) troviĝas en la urbo.
Ne. Tio estas mi veturas aŭte en la urbo.
Ne estas grandega diferenco inter en la urbon kaj al la urbo, tamen vi povas veturi al la urbo eĉ se vi ne fakte atingas ĝin.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:33:45

"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
"Mi veturas en la urbo" signifas:
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".
--/ Ĉu prave?
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:43:06

darkweasel:
Jorn644:
Li turnis sin dekstren en la koridoron.
Li turnis sin dekstren al la koridoro.
Li turnis sin dekstren koridoren.
Ĉu ili signifas la samon?
La lastaj du jes. Ili signifas, ke li poste rigardas al la koridoro. La unua implicas, ke li poste estas en la koridoro (sed antaŭe ne), kio estus iom stranga situacio post nura turniĝo.
Mi pensas, ke la du lastaj formoj ne nepre samsignifas. Do, mi eble konsentus kun la klarigo de Miland.

korideN = 'en la koridoron' 'al la koridoro'.

Do se oni diras 'koridoren', ne estas tute klare, ĉu la persono atingis la koridoron aŭ ne. Nu, almenaŭ laŭ mia interpreto. Nur la kunteksto povas montri tion.

Se oni volas diri tion pli specife, tiam oni uzu 'al la koridoro' aŭ 'en la koridoron'.

Reen al la supro