Mi ja demandadas :-)
Jorn644-tól, 2011. július 27.
Hozzászólások: 25
Nyelv: Esperanto
Jorn644 (Profil megtekintése) 2011. július 27. 18:12:31
Mi metas vian fraton sub vian zorgon.Ĉi tie la -n ĉe vian zorgon montras direkton. Li metas la fraton "en la direkto" de "sub via zorgo".
Ĉu mi pravas?
Derompinte mallongan branĉeton, li forte disigis ĝin en kelkajn pecojn.Mi ne komprenas kial estas uzita -n ĉe "kelkajn pecojn"...
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 27. 18:18:17
Jorn644:Jes.Mi metas vian fraton sub vian zorgon.Ĉi tie la -n ĉe vian zorgon montras direkton. Li metas la fraton "en la direkto" de "sub via zorgo".
Ĉu mi pravas?
Jorn644:Ankaŭ transiro al nova stato estas speco de (figura) direkta movado. Simile oni diras traduki en alian lingvon.Derompinte mallongan branĉeton, li forte disigis ĝin en kelkajn pecojn.Mi ne komprenas kial estas uzita -n ĉe "kelkajn pecojn"...
Jorn644 (Profil megtekintése) 2011. július 27. 18:29:57
Jorn644 (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:03:52
Li turnis sin dekstren en la koridoron.
Li turnis sin dekstren al la koridoro.
Li turnis sin dekstren koridoren.Ĉu ili signifas la samon?
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:08:06
Jorn644:La lastaj du jes. Ili signifas, ke li poste rigardas al la koridoro. La unua implicas, ke li poste estas en la koridoro (sed antaŭe ne), kio estus iom stranga situacio post nura turniĝo.Li turnis sin dekstren en la koridoron.Li turnis sin dekstren al la koridoro.Li turnis sin dekstren koridoren.Ĉu ili signifas la samon?
Miland (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:09:45
Jorn644:Preskaŭ. La unua implicas ke li efektive atingis la koridoron, la aliaj ne necese (se io malhelpis lin, antaŭ ol li estis en ĝi).Li turnis sin dekstren en la koridoron.Li turnis sin dekstren al la koridoro.Li turnis sin dekstren koridoren.Ĉu ili signifas la samon?
Jorn644 (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:17:54
"al" kaj "-en" ĉiam signifas la samon.
"Mi iras aŭte urben." signifas la samon kiel "Mi iras aŭte al la urbo."
"Mi veturas aŭte en la urbon." signifas "Per aŭto mi veturas kaj mi (jam) troviĝas en la urbo.
Tamen kio estas la diferenco inter:
"Mi veturas aŭte en la urbon."
kaj
"Mi veturas aŭte en la urbo."
darkweasel (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:20:10
"al" kaj "-en" ĉiam signifas la samon.Jes. Nu - direkta al, ĉar al havas ja ankaŭ aliajn signifojn.
"Mi iras aŭte urben." signifas la samon kiel "Mi iras aŭte al la urbo."
"Mi veturas aŭte en la urbon." signifas "Per aŭto mi veturas kaj mi (jam) troviĝas en la urbo.Ne. Tio estas mi veturas aŭte en la urbo.
Ne estas grandega diferenco inter en la urbon kaj al la urbo, tamen vi povas veturi al la urbo eĉ se vi ne fakte atingas ĝin.
Jorn644 (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:33:45
"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
"Mi veturas en la urbo" signifas:
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".
--/ Ĉu prave?
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?
Chainy (Profil megtekintése) 2011. július 27. 19:43:06
darkweasel:Mi pensas, ke la du lastaj formoj ne nepre samsignifas. Do, mi eble konsentus kun la klarigo de Miland.Jorn644:La lastaj du jes. Ili signifas, ke li poste rigardas al la koridoro. La unua implicas, ke li poste estas en la koridoro (sed antaŭe ne), kio estus iom stranga situacio post nura turniĝo.Li turnis sin dekstren en la koridoron.Li turnis sin dekstren al la koridoro.Li turnis sin dekstren koridoren.Ĉu ili signifas la samon?
korideN = 'en la koridoron' aŭ 'al la koridoro'.
Do se oni diras 'koridoren', ne estas tute klare, ĉu la persono atingis la koridoron aŭ ne. Nu, almenaŭ laŭ mia interpreto. Nur la kunteksto povas montri tion.
Se oni volas diri tion pli specife, tiam oni uzu 'al la koridoro' aŭ 'en la koridoron'.