Al la enhavo

Mi ja demandadas :-)

de Jorn644, 2011-julio-27

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 19:51:39

"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
demando.gif
"Mi veturas en la urbo" signifas:
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
Jes.
"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".
--/ Ĉu prave?
Ne vere. Veturi ne povas havi objekton. Tiu frazo estas do interpretebla nur same kiel mi veturas al la urbo.
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?
Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-27 20:13:51

darkweasel:
"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
demando.gif
Ĉu mi diris sensencaĵon?

darkweasel:
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?
Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.
Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-27 20:17:43

Jorn644:"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
Ne necesas ĉi tie uzi formojn kiel 'estas veturanta' ktp. Se oni volas emfazi, ke ĝuste nun tio okazas, do oni ja povas diri 'nun': "Mi nun veturas al la urbo". Ĉi tie 'al la urbo' aŭ 'urben' havas la saman signifon. Kaj jes, oni ankoraŭ ne atingis la urbon!

Via dua varianto havas tute alian signifon: "estOs veturanta" temas pri la estonteco

Jorn644:"Mi veturas en la urbo" signifas:
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
Jes. Sed mi dirus '...kaj tie mi veturas'.

Jorn644:"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".
--/ Ĉu prave?
Mi ne vere komprenas vian interpreton!

Teorie 'urboN' estas verŝajne uzebla, sed laŭ PMEG oni kutime nur aldonas 'n' al 'o-vortoj' nur se ili estas nomoj de lokoj (ekzemple "Mi veturas Parizon = Mi veturas al Parizo). Vidu ĉi tie

Jorn644:"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?
Mi pensas, ke tio estas akceptebla frazo. "Mi veturas en la urbon". Laŭ mi, ĝi povas emfazi la intencon de la persono pri la celo. Mi pensas, ke ĝi ankaŭ povus havi signifon similan al 'mi nun eniras en la urbon'.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-julio-27 20:21:13

Jorn644:
darkweasel:
"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
demando.gif
Ĉu mi diris sensencaĵon?
Eble, almenaŭ mi ne komprenas, kial vi nun parolas pri -os.

Jorn644:
darkweasel:
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.
--/ Ĉu prave?
Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.
Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?
Se vi ankoraŭ veturas tien, verŝajne ankoraŭ ne.

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-27 20:29:14

Jorn644:Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?
Se oni jam atingis la urbon oni ja dirus 'Mi nun ESTAS en la urbo'.

Se oni volas diri, ke oni jam atingis la urbon kaj nun veturas en ĝi, ne veturante al ekster ĝi (= ekster ĝiN), tiam oni dirus: "Mi veturas en la urbo' (= mi ĉiam estas en la urbo dum la veturado).

Ĉi tiu paĝo el PMEG klarigas ĉion tre detale: N por direkto

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-28 05:53:25

Dankon por la supraj respondoj, mi studis ilin.

Jorn644:"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
Mi volis diri:
- mi estas veturanta al la urbo
--/ Mi ĉi tiu momento sidas en mia aŭto kaj mi nun veturas urben
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ"
--/ Ĝi povus signifi "Mi veturas urben hodiaŭ, sed mi ne ankoraŭ scias se mi iros tuj aŭ post du horoj."

Ĉu prave?

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-28 06:49:07

Jorn644:--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ..Ĉu prave?
Miaopinie, se vi ankoraŭ ne scias ĉu vi iros tuj aŭ post du horoj, prefere diru "Mi veturos urben hodiaŭ."

Chainy (Montri la profilon) 2011-julio-28 10:28:24

Jorn644:
Mi volis diri:
- mi estas veturanta al la urbo
--/ Mi ĉi tiu momento sidas en mia aŭto kaj mi nun veturas urben
[/quote]Mi estas veturanta al la urbo = Mi nun veturas al la urbo.

Do, jes ĉi-momente vi sidas en via aŭto dum la veturado. Kiel vi vidas, ne necesas diri 'estas veturanta' - sonas multe pli bone se oni simple diras 'mi nun veturas'.

Jorn644:- mi estos veturanta al la urbo
--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ"
--/ Ĝi povus signifi "Mi veturas urben hodiaŭ, sed mi ne ankoraŭ scias se mi iros tuj aŭ post du horoj."

Ĉu prave?
Multaj lingvoj ja uzas la nunan tempon por paroli pri la estonteco, se temas pri iu jam-decidita aŭ eble konkreta plano. Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.

Eble oni dirus 'Mi estos veturanta' anstataŭ 'mi veturos', se oni volas paroli ankaŭ pri io alia kio okazos dum tiu estonta veturado. Ekzemple,

"Mi jam estos veturanta urben, kiam mia edzino revenos hejmen."

horsto (Montri la profilon) 2011-julio-29 22:42:37

Chainy: Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.
Oni ĉiam uzus la estontan formon, se?
Pardonu, sed mi vere malamas tiajn anglismojn. Bonvolu tuj raporti al mi se mi simile misuzas Esperanton per germanismoj.

Jorn644 (Montri la profilon) 2011-julio-30 07:43:12

horsto:
Chainy: Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.
Oni ĉiam uzus la estontan formon, se?
Pardonu, sed mi vere malamas tiajn anglismojn. Bonvolu tuj raporti al mi se mi simile misuzas Esperanton per germanismoj.
Kiel vi dirus tiun frazon?

Reen al la supro