Mi ja demandadas :-)
od Jorn644, 27. srpnja 2011.
Poruke: 25
Jezik: Esperanto
darkweasel (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 19:51:39
"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
"Mi veturas en la urbo" signifas:Jes.
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".Ne vere. Veturi ne povas havi objekton. Tiu frazo estas do interpretebla nur same kiel mi veturas al la urbo.
--/ Ĉu prave?
"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.
--/ Ĉu prave?
Jorn644 (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 20:13:51
darkweasel:Ĉu mi diris sensencaĵon?"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
darkweasel:Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.
--/ Ĉu prave?
Chainy (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 20:17:43
Jorn644:"Mi veturas urben" povas signifi:Ne necesas ĉi tie uzi formojn kiel 'estas veturanta' ktp. Se oni volas emfazi, ke ĝuste nun tio okazas, do oni ja povas diri 'nun': "Mi nun veturas al la urbo". Ĉi tie 'al la urbo' aŭ 'urben' havas la saman signifon. Kaj jes, oni ankoraŭ ne atingis la urbon!
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
Via dua varianto havas tute alian signifon: "estOs veturanta" temas pri la estonteco
Jorn644:"Mi veturas en la urbo" signifas:Jes. Sed mi dirus '...kaj tie mi veturas'.
--/ Mi jam estas en la urbo, kaj tie mi estas veturanta.
Jorn644:"Mi veturas (la) urbon" signifas "Kvazaŭ mi metis la urbon en mia aŭto kaj kun la urbo en mia aŭto mi veturas".Mi ne vere komprenas vian interpreton!
--/ Ĉu prave?
Teorie 'urboN' estas verŝajne uzebla, sed laŭ PMEG oni kutime nur aldonas 'n' al 'o-vortoj' nur se ili estas nomoj de lokoj (ekzemple "Mi veturas Parizon = Mi veturas al Parizo). Vidu ĉi tie
Jorn644:"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.Mi pensas, ke tio estas akceptebla frazo. "Mi veturas en la urbon". Laŭ mi, ĝi povas emfazi la intencon de la persono pri la celo. Mi pensas, ke ĝi ankaŭ povus havi signifon similan al 'mi nun eniras en la urbon'.
--/ Ĉu prave?
darkweasel (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 20:21:13
Jorn644:Eble, almenaŭ mi ne komprenas, kial vi nun parolas pri -os.darkweasel:Ĉu mi diris sensencaĵon?"Mi veturas urben" povas signifi:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
Jorn644:Se vi ankoraŭ veturas tien, verŝajne ankoraŭ ne.darkweasel:Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?"Mi veturas en (la) urbon" estas sensencaĵo.Ne. Tio havas tre bonan sencon! Ĝi signifas, ke antaŭe mi ne estis en la urbo, sed mi nun veturas celante poste esti tie.
--/ Ĉu prave?
Chainy (Prikaz profila) 27. srpnja 2011. 20:29:14
Jorn644:Do signifas ke mi ankoraŭ ne atingis la urbon?Se oni jam atingis la urbon oni ja dirus 'Mi nun ESTAS en la urbo'.
Se oni volas diri, ke oni jam atingis la urbon kaj nun veturas en ĝi, ne veturante al ekster ĝi (= ekster ĝiN), tiam oni dirus: "Mi veturas en la urbo' (= mi ĉiam estas en la urbo dum la veturado).
Ĉi tiu paĝo el PMEG klarigas ĉion tre detale: N por direkto
Jorn644 (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 05:53:25
Jorn644:"Mi veturas urben" povas signifi:Mi volis diri:
- mi estas veturanta al la urbo
- mi estos veturanta al la urbo
--/ Tamen mi ne ankoraŭ atingis la urbon.
- mi estas veturanta al la urbo--/ Mi ĉi tiu momento sidas en mia aŭto kaj mi nun veturas urben
- mi estos veturanta al la urbo--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ"
--/ Ĝi povus signifi "Mi veturas urben hodiaŭ, sed mi ne ankoraŭ scias se mi iros tuj aŭ post du horoj."
Ĉu prave?
Miland (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 06:49:07
Jorn644:--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ..Ĉu prave?Miaopinie, se vi ankoraŭ ne scias ĉu vi iros tuj aŭ post du horoj, prefere diru "Mi veturos urben hodiaŭ."
Chainy (Prikaz profila) 28. srpnja 2011. 10:28:24
Jorn644:[/quote]Mi estas veturanta al la urbo = Mi nun veturas al la urbo.
Mi volis diri:- mi estas veturanta al la urbo--/ Mi ĉi tiu momento sidas en mia aŭto kaj mi nun veturas urben
Do, jes ĉi-momente vi sidas en via aŭto dum la veturado. Kiel vi vidas, ne necesas diri 'estas veturanta' - sonas multe pli bone se oni simple diras 'mi nun veturas'.
Jorn644:- mi estos veturanta al la urboMultaj lingvoj ja uzas la nunan tempon por paroli pri la estonteco, se temas pri iu jam-decidita aŭ eble konkreta plano. Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.
--/ Mi dirus ekzemple: "Mi veturas urben hodiaŭ"
--/ Ĝi povus signifi "Mi veturas urben hodiaŭ, sed mi ne ankoraŭ scias se mi iros tuj aŭ post du horoj."
Ĉu prave?
Eble oni dirus 'Mi estos veturanta' anstataŭ 'mi veturos', se oni volas paroli ankaŭ pri io alia kio okazos dum tiu estonta veturado. Ekzemple,
"Mi jam estos veturanta urben, kiam mia edzino revenos hejmen."
horsto (Prikaz profila) 29. srpnja 2011. 22:42:37
Chainy: Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.Oni ĉiam uzus la estontan formon, se?
Pardonu, sed mi vere malamas tiajn anglismojn. Bonvolu tuj raporti al mi se mi simile misuzas Esperanton per germanismoj.
Jorn644 (Prikaz profila) 30. srpnja 2011. 07:43:12
horsto:Kiel vi dirus tiun frazon?Chainy: Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.Oni ĉiam uzus la estontan formon, se?
Pardonu, sed mi vere malamas tiajn anglismojn. Bonvolu tuj raporti al mi se mi simile misuzas Esperanton per germanismoj.