Ir ao conteúdo

Mi ja demandadas :-)

de Jorn644, 27 de julho de 2011

Mensagens: 25

Idioma: Esperanto

sudanglo (Mostrar o perfil) 30 de julho de 2011 10:13:10

Pardonu, sed kial tiun uzun de la kondicionalo oni taksus anglismo?

La penso pli eksplicite formulita estas - se oni parolus pri tia afero tiam oni uzus ...

Tio ŝajnas al mi tute legitima koncepto de la ideo.

horsto (Mostrar o perfil) 30 de julho de 2011 12:14:04

sudanglo:
La penso pli eksplicite formulita estas - se oni parolus pri tia afero tiam oni uzus ...
Ne, temas pri tio kiel oni esprimas ion en Esperanto:
Chainy:
Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.
Li pensas ke en Esperanto oni ĉiam uzas ...
Chainy skribis mi pensas, do li ne estis certa, kaj tion li volis esprimi per kondicionalo. Sed tio ne estas ĝusta.
La kondicionalo ĉi tie estas nur uzebla se ekzistas kondiĉo por la uzado:
... oni ĉiam uzus la estontan formon, se ...
Kompreneble tiu kondiĉo eble ne aperas en la frazo, tamen tiu kondiĉo devas esti konata.

marcuscf (Mostrar o perfil) 3 de agosto de 2011 20:54:51

Resumo:

|→ al la urbo = cela direkto, eble kun atingo, eble sen;

|→ ĝis la urbo = direkto plus atingo, tamen plejofte sen eniro;

|→ en la urbon = direkto plus atingo plus eniro;

|→ sub/sur la tablon = direkto plus atingo plus sub-iro/sur-iro;

|→ al en la urbo = mi jam vidis tiun esprimon uzatan por klarigi la signifon de «en la urbon», sed praktike «al en» ne estas multe uzata;

|→ en la urbo = loko kie ago okazas, sen direkto;

|→ urben = mi jam renkontis homojn kiuj interpretas tion kiel samsignifan al «al la urbo» kaj al «en la urbon» (por pensi: se «urbe» estas «en la urbo», ĉu «urben» tenas la signifon de «interno» plus direkto, aŭ la fina signifo estas nur direkto?);

|→ urbon = laŭ PMEG, nur akuzativo de direkto sen «en» aŭ alia prepozicio ne estas multe uzata, sed kiam ĝi estas uzata ĝia ĉefa signifo estas sama kiel «en la urbon»; tamen PMEG ankaŭ estas iomete mallogika kaj donas ekzemplon «Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.» (do ĉiuj egalas...?);

|→ el la urbo = movo el la interno de la urbo;

|→ de la urbo = origino de movo, probable ne el la interno (oni povas diri «mi venis de la muro», sed ne «mi venis el la muro», krom se vi estas ŝraŭbo aŭ najlo);

|→ el sub la tablo = origino de movo plus eliro (tio estas la malo de «sub la tablon»);

Tiu estas la plej bona resumo kiun mi povas fari. Kelkaj esprimoj estas tre precizaj kaj firme difinitaj («en la urbon» kompare kun «en la urbo»), sed ŝajnas al mi ke ekzistas malgranda neklareco pri urben/urbon. Ŝajnas al mi plej logike konsideri ke «urbon» estas nur direkto, kiun oni povas kombini kun eniro kaj la rezulto estas «en la urbon»«urben».

PMEG (direkto)

ReVo (al)

Chainy (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2011 15:32:33

horsto:
Chainy: Sed en Esperanto, mi pensas, ke oni ĉiam uzus la estontan formon de la verbo 'mi veturOs urben hodiaŭ'.
Oni ĉiam uzus la estontan formon, se?
Pardonu, sed mi vere malamas tiajn anglismojn. Bonvolu tuj raporti al mi se mi simile misuzas Esperanton per germanismoj.
Mi ĵus rimarkis vian komenton. Ŝajne vi vere volis trovi ian eĉ etan eraron en mia teksto! Vi certe troigas, kiam vi diras ke vi 'malamas' tiajn aferojn!! Ho ve...

Fakte, mi ne tute certas, ĉu tio entute estis eraro! Oni ja povas pravigi la uzon de la us-finaĵo en tiu kunteksto. Mi parolis pri tio, ke se oni bezonus priskribi tian situacion, oni uzus certan formon de la verbo 'veturi'... Mi volis esprimi, ke mi ne povas imagi, ke en tia eventuala situacio oni dirus tion alimaniere. Do certagrade mi pensis pri hipotezaj situacioj, kaj tial mi uzis la -us formon.

Dependas de tio, kiel oni rigardas la aferon... Certe ne indas malami! rideto.gif

darkweasel (Mostrar o perfil) 5 de agosto de 2011 15:59:20

koncerne la us-formon mi konsentas kun chainy kaj sudanglo kaj fakte demandas min kiel tio povas esti anglismo - ĉu en la angla oni tie uzus ion similan al -us? demando.gif

De volta à parte superior