본문으로

Kio da tioj estas ĝusta?

글쓴이: Vorĉjo, 2011년 7월 29일

글: 4

언어: Esperanto

Vorĉjo (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오전 3:43:51

"Mi havas sperton pri lingvoj"
"Mi havas sperton en lingvoj"
"Mi havas sperton kun lingvoj"
"Mi estas sperta pri lingvoj"
"Mi estas sperta en lingvoj"
"Mi estas sperta kun lingvoj"

La PIV uzas "sperta en" kaj "sperto kun," sed devus esti "sperta pri" kaj "sperto pri," ĉu ne?

Miland (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오전 9:46:57

La prepozicio pri certe estas pli ofte uzata antaŭ sperto, tamen miaopinie aliaj, ekz. enkun eblas.

darkweasel (프로필 보기) 2011년 7월 29일 오전 10:32:26

Laŭ mi ĉiuj eblas.

RiotNrrd (프로필 보기) 2011년 8월 6일 오전 4:41:58

Ĉar la prepozicioj en tiuj frazoj negravas (aŭ neklaras), la ĝusta prepozicio estas "je" (kvankam la aliaj prepozicioj ne tute malĝustas).

Kaj la substantivaj kaj adjektivaj metodoj ("havas sperton" / "estas sperta") taŭgas.

Ankaŭ, "spertas" funkcias. "Mi spertas je lingvoj" egalas la aliajn.

Aŭ, oni povas uzi adverbon anstataŭ la prepozicio: "Mi spertas lingve" ankaŭ samas.

다시 위로