"Scii" kaj "koni" en aliaj lingvoj
ca, kivuye
Ubutumwa 39
ururimi: Esperanto
antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 30 Mukakaro 2011 21:16:21
Solulo:Mi scias Esperanton, mi scipovas, mi konas Esperanton. (???)Scipovas?? Kio signifas "scipovi"? Ĉu "povi scii"?
Mi kapablas kompreni la signifon de "scivoli", sed "scipovi"?? Kiu elpensis aŭ kunmetis tiun vortaĉon?
En la Reta Vortaro, la vorto "scipovi" estas tradukita al kelkaj lingvoj kun la signifo de "scii", ne kun alia. Do, kial ne uzi, anstataŭe, vortojn kiel "mastri", "regi" aŭ tute simple "bonkoni", "bonscii"? Ekzemple:
-Mi bonkonas/bonscias Esperanton.
Tiun verbon, "scipovi", mi fine forĵetis el mia verb-listo.
Amike.
februaro (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2011 10:45:03
Solulo:Scipovas?? Kio signifas "scipovi"? Ĉu "povi scii"?Laŭ mia lingvosento, ĝi signifas 'scii kiel kaj povi ion'. Do, 'scipovi' estas 'mastri kaj teorie kaj praktike'.
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2011 11:52:48
Koracio:En la hungara la verbo ''tud'' signifikas ambaŭ scii kaj koni. Sed eksistas ankaŭ la verbo ''képes'', kiu signifikas nur koni (é estas longa, s estas ŝ). Ne konfuzu ĝin kun la adjektivo ''képes'', kiu signifikas bilda.Ne estas vera.
scii = tudni
koni = ismerni
scipovi = képes lenni, tudni
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2011 11:58:10
scii, koni = знать
scipovi = уметь
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2011 12:04:49
davzog:En la itala "scii" estas "sapere", kaj "koni" estas "conoscere". Mi pensas ke la latina lingvoj (itala, hispana, franca, portugala...) havas tiajn du vortojn, el la latinaj verboj "scire" (="scii") kaj "cognoscere" (="koni").Koncize
scii, scipovi = sapere
koni = conoscere
Solulo (Kwerekana umwidondoro) 31 Mukakaro 2011 20:48:34
antoniomoya: Kiu elpensis aŭ kunmetis tiun vortaĉon?Mi ankaŭ ne ŝatas ĉi tiun vortaĉon sed mi vidis ĝin kelkfoje uzitan en esperantaj tekstoj. Eĉ en la angla- esperanto vortaro de J.C. Well estas "scipovi" = to know (a language etc) do mi obeas la autoritaton.
Roman_Mutin (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2011 12:19:06
MikeDee (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2011 14:07:52
mi scii - ich weiß
vi scii - du weißt
li/ŝi/ĝi scii - er/sie/es weiß
ni scii - wir wissen
vi scii (pluraj) - ihr wisst
ili scii - sie wissen
mi koni - ich kenne
vi koni - du kennst
li/ŝi/ĝi koni - er/sie/es kennt
ni koni - wir kennen
vi koni (pluraj) - ihr kennt
ili koni - sie kennen
Belega Lingvo esperanto
robinast (Kwerekana umwidondoro) 1 Nyandagaro 2011 20:55:10
scii: 'teadma/teada' (ma tean, sa tead, ta teab; me teame, te teate, nad teavad)
scipovi: 'oskama/osata' (ma oskan, sa oskad, ta oskab; me oskame, te oskate, nad oskavad)
koni: 'tundma/tunda' (ma tunnen, sa tunned, ta tunneb; me tunneme, te tunnete, nad tunnevad)
/'tundma-tunda' ankaŭ signifas 'senti'/
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Nyandagaro 2011 07:53:57
robinast:En la estona (ni havas du infinitivojn):En la hungara tudni. Iom simile. La hungara kaj la estona estas parencaj lingvoj kaj mi scias ankaŭ pri aliaj similecoj. Sed dum pli ol mil jaroj de separeco ili evoliuĝis tiom, ke la hungaroj kaj estonoj tute ne komprenas unu alian.
scii: 'teadma/teada'