Till sidans innehåll

"Scii" kaj "koni" en aliaj lingvoj

av etala, 29 juli 2011

Meddelanden: 39

Språk: Esperanto

antoniomoya (Visa profilen) 30 juli 2011 21:16:21

Solulo:Mi scias Esperanton, mi scipovas, mi konas Esperanton. (???)
Scipovas?? Kio signifas "scipovi"? Ĉu "povi scii"?

Mi kapablas kompreni la signifon de "scivoli", sed "scipovi"?? Kiu elpensis aŭ kunmetis tiun vortaĉon?

En la Reta Vortaro, la vorto "scipovi" estas tradukita al kelkaj lingvoj kun la signifo de "scii", ne kun alia. Do, kial ne uzi, anstataŭe, vortojn kiel "mastri", "regi" aŭ tute simple "bonkoni", "bonscii"? Ekzemple:

-Mi bonkonas/bonscias Esperanton.

Tiun verbon, "scipovi", mi fine forĵetis el mia verb-listo.

Amike.

februaro (Visa profilen) 31 juli 2011 10:45:03

Solulo:Scipovas?? Kio signifas "scipovi"? Ĉu "povi scii"?
Laŭ mia lingvosento, ĝi signifas 'scii kiel kaj povi ion'. Do, 'scipovi' estas 'mastri kaj teorie kaj praktike'.

maratonisto (Visa profilen) 31 juli 2011 11:52:48

Koracio:En la hungara la verbo ''tud'' signifikas ambaŭ scii kaj koni. Sed eksistas ankaŭ la verbo ''képes'', kiu signifikas nur koni (é estas longa, s estas ŝ). Ne konfuzu ĝin kun la adjektivo ''képes'', kiu signifikas bilda.
Ne estas vera.

scii = tudni
koni = ismerni
scipovi = képes lenni, tudni

maratonisto (Visa profilen) 31 juli 2011 11:58:10

En la rusa:
scii, koni = знать
scipovi = уметь

maratonisto (Visa profilen) 31 juli 2011 12:04:49

davzog:En la itala "scii" estas "sapere", kaj "koni" estas "conoscere". Mi pensas ke la latina lingvoj (itala, hispana, franca, portugala...) havas tiajn du vortojn, el la latinaj verboj "scire" (="scii") kaj "cognoscere" (="koni").
Koncize
scii, scipovi = sapere
koni = conoscere

Solulo (Visa profilen) 31 juli 2011 20:48:34

antoniomoya: Kiu elpensis aŭ kunmetis tiun vortaĉon?
Mi ankaŭ ne ŝatas ĉi tiun vortaĉon sed mi vidis ĝin kelkfoje uzitan en esperantaj tekstoj. Eĉ en la angla- esperanto vortaro de J.C. Well estas "scipovi" = to know (a language etc) do mi obeas la autoritaton.

Roman_Mutin (Visa profilen) 1 augusti 2011 12:19:06

En rusa estas unu vorto: Знать(Znat`)

MikeDee (Visa profilen) 1 augusti 2011 14:07:52

Kun Pronomo en germana rideto.gif
mi scii - ich weiß
vi scii - du weißt
li/ŝi/ĝi scii - er/sie/es weiß
ni scii - wir wissen
vi scii (pluraj) - ihr wisst
ili scii - sie wissen

mi koni - ich kenne
vi koni - du kennst
li/ŝi/ĝi koni - er/sie/es kennt
ni koni - wir kennen
vi koni (pluraj) - ihr kennt
ili koni - sie kennen

Belega Lingvo esperanto

robinast (Visa profilen) 1 augusti 2011 20:55:10

En la estona (ni havas du infinitivojn):

scii: 'teadma/teada' (ma tean, sa tead, ta teab; me teame, te teate, nad teavad)

scipovi: 'oskama/osata' (ma oskan, sa oskad, ta oskab; me oskame, te oskate, nad oskavad)

koni: 'tundma/tunda' (ma tunnen, sa tunned, ta tunneb; me tunneme, te tunnete, nad tunnevad)

/'tundma-tunda' ankaŭ signifas 'senti'/

maratonisto (Visa profilen) 2 augusti 2011 07:53:57

robinast:En la estona (ni havas du infinitivojn):

scii: 'teadma/teada'
En la hungara tudni. Iom simile. La hungara kaj la estona estas parencaj lingvoj kaj mi scias ankaŭ pri aliaj similecoj. Sed dum pli ol mil jaroj de separeco ili evoliuĝis tiom, ke la hungaroj kaj estonoj tute ne komprenas unu alian.

Tillbaka till toppen