Ĉu Esperanto estas bela lingvo...
貼文者: Solulo, 2011年8月6日
訊息: 31
語言: Esperanto
Roman_Mutin (顯示個人資料) 2011年8月7日下午1:20:52
Estinte en Kremla muzeo mi aŭskultis paroladon de Japananoj (sed mi ne povas diri ekzakte, kiu ili estis) kaj ilia lingvo sonis al mi tre ne kutime kaj eĉ ne agrabla.
Sed Japana lingvo en desegno-filmoj min plaĉas. Iomete strange.
Kiam mi ekvidis ke en mia korto parolas alialandane, mi en una momento pensis ke ili estas Germanoj, sed poste, nur pro vorto "C'mon" mi komprenis ke ili estas Usonanoj
Solulo (顯示個人資料) 2011年8月7日下午2:33:52
do la ĉeka lingvo sonas al poloj ridinde, kaj eble inverse, sed rusa sonas normale, eĉ amable. Iu germano diris iam al mi ke la nederlanda sonas al li ridinde.
Mi demandas do kiel sonas EO al hispanoj kaj italoj. Kiel sonas portugala al hispanoj? La sveda al norvegoj?
Tion kion mi ne ""ŝatas"" pri EO estas la: ĉio, tio, io, kio,io, io = kanto de birdoj en ĝangalo.

nikko (顯示個人資料) 2011年8月7日下午2:39:52
Solulo:Kiel Slovio al slavoj.
Mi demandas do kiel sonas EO al hispanoj kaj italoj. Kiel sonas portugala al hispanoj?

zaratustro (顯示個人資料) 2011年8月7日下午11:06:16
Estas eble ke por aliuloj Esperanto ne estas bela, sed la beleco estas en la okuloj de kiuj vidas ĝin.

zan (顯示個人資料) 2011年8月7日下午11:43:19
Solulo:Komprenite. Mi nur volis demandi, kial vi malŝatas "egzotikajn" lingvojn. Ne indis demandi. Mi ŝatas la sonojn de "egzotikaj" lingvoj precipe en kantoj. Tamen kiel laŭ vi, se mi aŭdus vian paroladon, mi eble ekmalŝatus vian lingvon.zan:Mi skribis ke mi malŝatas nur en la senco ke ili ne tro plaĉas al mi..Bonvolu legi kun kompreno. Mi nur trovas ilin strangan, nekutimaj, "egzotikajn". Tio ne estas ofendaĵo,sed nur mia subjektiva sento kaj percepto. La samon egzemple japanoj puvus diri pri mia naskiĝlingvo. Tute mormala afero.Solulo:mi malŝatas, eble pli bone, mi trovas strangan ĉiuj "egzotikaj" ne indo-europeajn lingvoj...Ĉu vere? Ĉiuj por vi "egzotikaj" lingvoj havas malsamajn trajtojn. Kiajn trajtojn vi malŝatas? Bonvolu klarigi.
japanuloj, perdonu ...

robinast (顯示個人資料) 2011年8月8日上午10:06:17

Tamen mi pensas ke ju pli bone vi scias lingvon, des pli bele ĝi sonas por vi. Nu, ĝi ŝajnas ne esti tre severa regulo...
Mi ŝatas Esperanton, la rusan, la hispanan (vere, laŭ mi ĝi estas belega lingvo!), la francan... Mi perceptas ĉiujn lingvojn kiel interesajn, ankaŭ tiuokaze kiam mi ne ŝategas sonadon de la lingvo (de la sveda por ekzemplo aŭ de la islanda; mi ankaŭ ne treŝatas la anglan).
Solulo:similaj, najbaraj lingvoj el la sama familio sonas "ridinde".Vi pravas! La ukraina vere sonas sufiĉe ridinde por mi (ruse mi parolas flue) - sed malgraŭ tio, mi ŝatas ĝin.

dbiswinner (顯示個人資料) 2011年8月9日上午4:02:40
La plej bela lingvo(j) al mi estas unu kiu mi ne parolas, la gaelaj (ĉefe la irlanda).
darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月11日下午6:38:21
el germanlingva vidpunkto (pardonu ke mi parolas tiel ĝenerale) la itala kaj hispana estas lingvoj de belaj varmaj landoj kien oni somere vojaĝas por naĝi kaj ripozi.
aliflanke la slavaj lingvoj estas la pasintecaj lingvoj de la malamiko dum la malvarma milito.
kaj la angla estas la lingvo de moderneco, de progreso.
bv ne ofendiĝi pro miaj vortoj, karaj slavlingvanoj, sed tiel ja bedaŭrinde estas!
Solulo (顯示個人資料) 2011年8月11日下午7:06:12
darkweasel:Mi bone komprenas vin kaj ne estas kialoj por ofendiĝi. Tio estas la afero de puraj, simplaj asociigoj. Mi apartenas al la generacio kiu kaŭze de la lastmilitaj travivaĵoj de niaj gepatroj asociigis germanan lingvon nur kun; raus, schneller, tempo, hande hoch, wohin, du verfluchte schweine ktp.
aliflanke la slavaj lingvoj estas la pasintecaj lingvoj de la malamiko dum la malvarma milito.
bv ne ofendiĝi pro miaj vortoj, karaj slavlingvanoj, sed tiel ja bedaŭrinde estas!
geo63 (顯示個人資料) 2011年8月11日下午7:14:38
Solulo:... Hände hoch, wohin, du verfluchtes Schwein (ihr verfluchte Schweine) ktp.pole "butem w mordę" (per boto al buŝaĉo) sonas kiel germane "guten Morgen". Do, se vi estas germano, lernu ĉi tiun polan frazon. Kelkaj poloj ŝatas tiel saluti al la germanoj.