前往目錄

La konkurso pri 100.000 uzantoj estas finita

貼文者: Jev, 2011年8月7日

訊息: 24

語言: Esperanto

Jev (顯示個人資料) 2011年8月7日下午2:21:48

La 31an de julio finiĝis akcepto de novaj kontribuoj por la [url=/mia_lernu/konkursoj/centmil]konkurso okaze de 100 000 uzantoj ĉe lernu! [/url]. Ni finfine sukcesis ordigi ĉiujn kontribuaĵojn kaj listigis ilin en nia paĝaro. La tuta listo videblas en [url=/mia_lernu/konkursoj/centmil/rezulto.php]en tiu ĉi paĝo[/url]. Ni petas ĉiujn uzantojn, precipe tiujn, kiuj partoprenis la konkurson, zorge kontroli, ĉu ĉio bone funkcias kaj ĉu ĉiuj kontribuaĵoj estas bone videblaj. Se vi sendis iun kontribuaĵon kaj ĝi mankas en la listo, bv. rapide atentigi nin pri tio, por ke ni povu aldoni ĝin. Post kiam ni kontrolos la liston, ni aldonos la eblon voĉdoni.

novatago (顯示個人資料) 2011年8月8日下午11:23:27

Iu metis sian verkon en fejsbuko kaj ĝi ne estas videbla de ĉiuj.

Ĝis, Novatago.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月9日上午8:19:21

novatago:Iu metis sian verkon en fejsbuk kaj ĝi ne estas videbla de ĉiuj.

Ĝis, Novatago.
Pri kiu laboro temas?

novatago (顯示個人資料) 2011年8月9日上午9:04:17

Jev:Pri kiu laboro temas?
ĉi tiu kaj ĉi tiu.

Ĝis, Novatago.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月9日上午9:35:32

novatago:
Jev:Pri kiu laboro temas?
ĉi tiu kaj ĉi tiu.

Ĝis, Novatago.
Dankegon. Nun ili devus esti videblaj.

Gilberto_ (顯示個人資料) 2011年8月26日上午7:10:36

Kaj kio okazis? kiuj estisla "gevenkistuloj"? o:

Jev (顯示個人資料) 2011年8月26日上午9:14:25

Gilberto_:Kaj kio okazis? kiuj estisla "gevenkistuloj"? o:
La voĉdonado ankoraŭ ne okazis, la paĝoj daŭre estas preparataj. Mi pensas, ke ĝis fino de somero ni lanĉos la voĉdonadon.

Jev (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:05:26

La sistemo por voĉdonoj jam estas kreita kaj necesas traduki nur kelkajn frazojn al diversaj lingvoj, por ke ni povu lanĉi la voĉdonadon por la konkurso. Do mi petas ĉiujn tradukantojn traduki lastan novaĵon, kiu estis aldonita kaj kelkajn novajn frazojn en la tradukejo, kiuj devas aperi sub "Mia lernu!" - "Konkursoj". Grandan dankon.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:09:21

Jev:La sistemo por voĉdonoj jam estas kreita kaj necesas traduki nur kelkajn frazojn al diversaj lingvoj, por ke ni povu lanĉi la voĉdonadon por la konkurso. Do mi petas ĉiujn tradukantojn traduki lastan novaĵon, kiu estis aldonita kaj kelkajn novajn frazojn en la tradukejo, kiuj devas aperi sub "Mia lernu!" - "Konkursoj". Grandan dankon.
Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis. rideto.gif

Jev (顯示個人資料) 2011年8月29日下午4:10:02

darkweasel:Al la angla kaj la germana mi jam fintradukis. rideto.gif
Ho.. vi estas ege rapida. Grandan dankon.

回到上端