Al la enhavo

La konkurso pri 100.000 uzantoj estas finita

de Jev, 2011-aŭgusto-07

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-septembro-10 21:03:11

Jev:
Chainy:Kaj mi pensas, ke estus pli bone, se oni ne montrus la nombron da voĉoj, ĉar tio povas influi la elekton.
Ni planas malvidebligi la voĉojn unu semajnon antaŭ la fino.
Ĉu tio ne estos tro malfrua? Je tiu tempo jam estos tute klare, kiu plej verŝajne venkos - kaj ĉiuj scios tion per la montro de la voĉ-nombroj.

Do mi pensas, ke estus pli juste ne montri la voĉ-nombrojn eĉ nun. Aliokaze, tiuj bildoj/filmetoj kiuj nun havas malpli da voĉoj certe ne havos ŝancon.

Kiam la voĉnombroj videblas, mi pensas ke homoj aŭtomate voĉdonas por tiuj, kiuj videble havas ŝancon venki, t.e. tiuj kiuj jam havas multe da voĉoj. Tio signifas, ke onia opinio estas klare influita de tio, kaj tiam ne temas pri vere libera elekto laŭ sia propra opinio.

erinja (Montri la profilon) 2011-septembro-10 22:13:01

Memoru ke ĉiu persono havas tri voĉojn. Eĉ se ili donas unu voĉon al konkursaĵo kiu havas bonan ŝancon gajni la konkurson, ili havas du aliajn voĉojn por uzi por simple elekti la plej ŝatatan.

Chainy (Montri la profilon) 2011-septembro-10 23:10:38

erinja:Memoru ke ĉiu persono havas tri voĉojn. Eĉ se ili donas unu voĉon al konkursaĵo kiu havas bonan ŝancon gajni la konkurson, ili havas du aliajn voĉojn por uzi por simple elekti la plej ŝatatan.
Tio ne vere respondas al mia komento pri la malbona influo kaŭzita de la montrado de la voĉnombroj dum la kolektado de voĉoj.

Jev (Montri la profilon) 2011-oktobro-10 14:34:52

Finfine estis elektitaj ĉiuj gajnintoj de la konkurso. La rezultoj videblas en [url=/mia_lernu/konkursoj/centmil/index.php]tiu ĉi paĝo[/url]. Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis aŭ helpis aranĝi la konkurson.

Reen al la supro