Al la enhavo

Kion signifas "ĝishore"

de 黄鸡蛋, 2011-aŭgusto-10

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 10:51:16

Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.
Kion povas signifi la vorto "ĝishore" ĉi tie?

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 10:59:34

黄鸡蛋:
Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.
Kion povas signifi la vorto "ĝishore" ĉi tie?
Ĝis tiu ĉi horo, ĝis nun, ĝis tiu ĉi momento, ktp.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 11:23:41

Dankegon rideto.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-10 19:46:15

Kie troviĝas ĉi tiu vorto? Ĉu lernolibro aŭ Esperanta klasikaĵo?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 06:37:32

Miland:Kie troviĝas ĉi tiu vorto? Ĉu lernolibro aŭ Esperanta klasikaĵo?
En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen Zweig

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 16:31:45

黄鸡蛋:En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen Zweig
Tradukaĵo, do. Kiu estis la tradukisto?

geo63 (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 16:44:28

Miland:
黄鸡蛋:En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen Zweig
Tradukaĵo, do. Kiu estis la tradukisto?
Stefan Zweig
BRULANTA SEKRETO
Tradukis el la germana
Kathe R. kaj Paul E. Schwerin
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin

La naiva infano, feliĉa ke li fine povus esti utila al sia amiko,
fiera pro sia digno kiel sendito, tuj forsaltis kaj rapidegis
tiel freneze laû la vojo, ke la homoj mire postrigardis lin. Sed
gravis al li pruvi kiel rapida li estas, se oni alfidas al li sciigojn.
Oni diris al li, ke la grafo ankoraû ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne
estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.
Sed en la halo la barono ne plu estis trovebla. Do li frapis je
lia ĉambropordo — vane! Maltrankvile li trakuris ĉiujn ejojn,
la muziksalonon kaj la kafejon, rapidegis ekscitite al sia patrino,
por informiĝi: ankaû ŝi estis for. La pordisto, al kiu li
fine turnis sin tute malespere, diris je lia konsterno, ke ili ambaû
foriris kune antaû kelkaj minutoj.

Miland (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-11 19:42:59

Dankon pro la kunteksto. Ŝajne interesa libro. Eble mi legos la anglan tradukon iutage!

Reen al la supro