Aportes: 8
Idioma: Esperanto
黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2011 10:51:16
Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.Kion povas signifi la vorto "ĝishore" ĉi tie?
geo63 (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2011 10:59:34
黄鸡蛋:Ĝis tiu ĉi horo, ĝis nun, ĝis tiu ĉi momento, ktp.Oni diris al li, ke la grafo ankoraŭ ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.Kion povas signifi la vorto "ĝishore" ĉi tie?
黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2011 11:23:41
Miland (Mostrar perfil) 10 de agosto de 2011 19:46:15
黄鸡蛋 (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2011 06:37:32
Miland:Kie troviĝas ĉi tiu vorto? Ĉu lernolibro aŭ Esperanta klasikaĵo?En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen Zweig
Miland (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2011 16:31:45
黄鸡蛋:En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen ZweigTradukaĵo, do. Kiu estis la tradukisto?
geo63 (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2011 16:44:28
Miland:Stefan Zweig黄鸡蛋:En "Antaŭbataleto" de "Brulanta Sekreto", de Stefen ZweigTradukaĵo, do. Kiu estis la tradukisto?
BRULANTA SEKRETO
Tradukis el la germana
Kathe R. kaj Paul E. Schwerin
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
La naiva infano, feliĉa ke li fine povus esti utila al sia amiko,
fiera pro sia digno kiel sendito, tuj forsaltis kaj rapidegis
tiel freneze laû la vojo, ke la homoj mire postrigardis lin. Sed
gravis al li pruvi kiel rapida li estas, se oni alfidas al li sciigojn.
Oni diris al li, ke la grafo ankoraû ne alvenis, ja ĝishore eĉ ne
estis anoncita. Tiun sciigon li reportis en denova rapidego.
Sed en la halo la barono ne plu estis trovebla. Do li frapis je
lia ĉambropordo — vane! Maltrankvile li trakuris ĉiujn ejojn,
la muziksalonon kaj la kafejon, rapidegis ekscitite al sia patrino,
por informiĝi: ankaû ŝi estis for. La pordisto, al kiu li
fine turnis sin tute malespere, diris je lia konsterno, ke ili ambaû
foriris kune antaû kelkaj minutoj.
Miland (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2011 19:42:59