去目錄頁

Ĉu ekzistas simila al lernu! paĝaro pri angla lingvo?

kat_art_sys, 2011年8月18日

讯息: 18

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2011年9月20日上午10:28:00

Interesa flank-aspekto de la diferenco inter la rego de la denaska lingvo kaj iu poste lernita lingvo estas realigita en la pozicio de tradukistoj.

Tiuj, kiuj tradukas inter naciaj lingvoj, tradukas en la lingvon kiun ili plej bone regas (kutime la denaskan), ĉar la 'konsumonto' estas denaskulo.

Tamen, tradukojn en Esperanton estiĝas per traduko el la denaska lingvo de la tradukanto, kaj do spegulas maksimuman sentemon rilate la subtilaĵojn de la fontlingvo.

Jev (显示个人资料) 2011年9月20日下午8:03:48

kat_art_sys:Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)
La slovaka ŝajne bone funkcias. Nun ni planas okupiĝi pri kreado de simila paĝaro por la germana, nuntempe okazas preparlaboroj por tio. Teorie eblus pripensi krei ion similan ankaŭ pri la angla, se estos sufiĉe da dezirantoj kunlabori, helpi kaj uzi la paĝaron.

darkweasel (显示个人资料) 2011年9月20日下午8:10:14

Jev:Nun ni planas okupiĝi pri kreado de simila paĝaro por la germana, nuntempe okazas preparlaboroj por tio.
Ho, bonega afero! rideto.gif

Jev (显示个人资料) 2011年9月20日下午8:19:03

darkweasel:
Jev:Nun ni planas okupiĝi pri kreado de simila paĝaro por la germana, nuntempe okazas preparlaboroj por tio.
Ho, bonega afero! rideto.gif
Oficiale laboroj devos komenciĝi ekde novembro. Mi baldaŭ aldonos oficialan novaĵon pri tio ĉe la forumoj.

sudanglo (显示个人资料) 2011年9月21日上午10:22:38

Mi facile povas imagi ke estus granda intereso pri la lernado de la angla per Esperanto.

Sed ĉar tiel abundas bazaj lernolibroj pri la angla en diversaj lingvoj eble plej valore estus prezenti nur tiujn karakterizaĵon de la angla kiuj estas aparte stumbligaj por fremdaj lernantoj.

Analizo de la angla gramatiko per Esperanto povus prezenti tre freŝan kaj inspiran priskribon. Tamen estus multe da laboro en tio.

mkj1887 (显示个人资料) 2015年1月28日下午5:15:57

kat_art_sys:Saluton!
Mi volas demandi - ĉu ekzistas lerna paĝaro pri angla lingvo, simila al lernu.net? Aŭ eble estas paĝaroj pri aliaj lingvoj? Mi nun konas slovaklingvan tian paĝaron. Ĉu iu povas helpi?)
Pri la angla, jes, rimedo rilata al tiu celo ja ekzistas, nome, la retejo
Enciklopedia Vortaro de la Merk-Angla”. Esperanto estas la interfaca lingvo por ĝi.

mkj1887 (显示个人资料) 2015年1月28日下午5:19:29

sudanglo:Mi facile povas imagi ke estus granda intereso pri la lernado de la angla per Esperanto.

Sed ĉar tiel abundas bazaj lernolibroj pri la angla en diversaj lingvoj eble plej valore estus prezenti nur tiujn karakterizaĵon de la angla kiuj estas aparte stumbligaj por fremdaj lernantoj.

Analizo de la angla gramatiko per Esperanto povus prezenti tre freŝan kaj inspiran priskribon. Tamen estus multe da laboro en tio.
Io tia jam estas survoje, nome, la retejo
Enciklopedia Vortaro de la Merk-Angla”.

mkj1887 (显示个人资料) 2015年1月28日下午5:24:16

kat_art_sys:
sudanglo:Provu ĉi tion de la British Council - senpaga.
Dankon. Sed tie estas nur angla kaj araba lingvo; kaj mi nenion povis kompreni malgajo.gif Mi komprenas rusan, ukrainan lingvon kaj esperanton.
Ja ekzistas rimedo por studi la anglan per Esperanto,
nome, la retejo “Enciklopedia Vortaro de la Merk-Angla”.

回到上端