Přejít k obsahu

Se vi volas diri pri amo...

od uživatele Roman_Mutin ze dne 19. srpna 2011

Příspěvky: 13

Jazyk: Esperanto

Roman_Mutin (Ukázat profil) 19. srpna 2011 7:43:10

Hieraŭ mi kalkulis, per kiom da manieoj eblas diri "Mi amas vin" en Esperanto.

Nota bene: Temas pri diversaj sentoj, ne pri ŝanĝitaj frazoj.

Estas interese kiel precize kaj kiom de sentoj povas esprimi lingvo "elpensita de homo en siaj kvar muroj" kompare de lingvo de popolo, kiu estas ne-scias-kiom-da-aĝa.

Do:
Mi ŝatas vin
Mi amas vin
Mi amoras vin
kaj mi pensas, ke eblas
Min plaĉas vi.

Sed kia diverso? Se mi bone komprenas oni eblas AMI kaj kaj geanikojn, kaj gepatrojn, kaj tiun unikan. Sed AMORI oni povas nur unikan kontraŭ-seksulon (ĉu bona vorto?). Kompreneble, plejofte estas uzata "Mi amas vin" ankaŭ al sia pasio, sed mi pensas ke ebleas diri "Mi jam ne AMAS vin, sed AMORAS"
Do, mi pensas devas esti diverso inter "Mi ŝatas vin" kaj "Min plaĉas vi"

Kiel necerta propono "Mi amikas vin", ĉu?

PS Mi ie legis je en Graka lingvo estas 7 vortoj por amo
PPS Mi neniam ĝis nun uzis vorton "Nota bene"

novatago (Ukázat profil) 19. srpna 2011 8:57:41

Roman_Mutin:...
Mi amoras vin
...
Sed AMORI oni povas nur unikan kontraŭ-seksulon (ĉu bona vorto?). Kompreneble, plejofte estas uzata "Mi amas vin" ankaŭ al sia pasio, sed mi pensas ke ebleas diri "Mi jam ne AMAS vin, sed AMORAS"
Do, mi pensas devas esti diverso inter "Mi ŝatas vin" kaj "Min plaĉas vi"
Laŭ la ReVo, amori estas sekskuniĝo. Oni supozas ke ĝi estas ago pro amo; tamen, la vorto ankaŭ estas uzebla por ne diri pli "malbelajn" evidentajn vortojn. Do, amori ne ĉiam temos pri seksumi pro amo sed, nur seksumi pro seksumemo.

Aliflanke, mi pensas ke vi forgesis la vorton "simpatii".

Ĝis, Novatago.

Solulo (Ukázat profil) 19. srpna 2011 14:28:25

[quote=Roman_Mutin

Do:
Mi ŝatas vin
Mi amas vin/quote]/
Estas (granda) diferenco inter

Mi ŝatas vin
Mi amas vin

Komparu kun la angla I like you kaj I love you. Same en pola lingvo; lubię cię, kocham cię.

Roman_Mutin (Ukázat profil) 19. srpna 2011 17:14:52

Estas (granda) diferenco inter

Mi ŝatas vin
Mi amas vin

Komparu kun la angla I like you kaj I love you. Same en pola lingvo; lubię cię, kocham cię.
Kompreneblas diverso inter Ami kaj Ŝati.

Sed kia diverso inter
Mi ŝatas vin, kaj
Min plaĉzas vi, kaj eblas aldoni
Mi simpatias vin

Kaj kion vi pensas pri
Mi amikas vin?

Solulo (Ukázat profil) 19. srpna 2011 21:11:21

Roman_Mutin:

Sed kia diverso inter
Mi ŝatas vin, kaj
Min plaĉzas vi, kaj eblas aldoni
Mi simpatias vin
Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.
Due; estas iu knabino kiu estas malbela. Ŝi ne plaĉas al mi sed mi ŝatas ŝin.
Same, mi ŝatas mian hundon, kvankam ĝi ne plaĉas al mi.

darkweasel (Ukázat profil) 20. srpna 2011 10:06:21

Solulo:
Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.
mi dubas tion. mi kredas ke ni jam diskutis tion iam antaŭ longe.

Sxak (Ukázat profil) 20. srpna 2011 10:23:44

Roman_Mutin:Se vi volas diri pri amo - diru tion en Italiana
Se vi volas insulti - en Rusa
rusa proverbo
Ĉu vi certas, ke tio estas proverbo kaj ke ĝi estas rusa? Ĝi similas al nesaĝa modifo de la aforismo de Karlo la 5a.

novatago (Ukázat profil) 20. srpna 2011 10:28:54

Solulo:Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.
Due; estas iu knabino kiu estas malbela. Ŝi ne plaĉas al mi sed mi ŝatas ŝin.
Same, mi ŝatas mian hundon, kvankam ĝi ne plaĉas al mi.
Mmmm verŝajne estas io, kion mi ne komprenas pri la vortoj "ŝati" kaj "plaĉi". Tamen mi dirus ke tiuj ekzemploj ne estas tro bonaj.

Laŭ mi komprenas tiujn vortojn, se vi ŝatas iun, tiu, almenaŭ iusence, plaĉas al vi. Kaj mi ne komprenas kiel eblas ke vi ŝatu iun kaj tiu ne plaĉu al vi.

Por mi estas io malfacila kompreni la frazon "mi ŝatas vin" (kaj la anglan I like you) ĉar hispano povas diri "mi ŝatas tiun" eĉ se oni ne konas tiun kaj ni neniam diras tion al amiko (almenaŭ ne, se ni ne intencas ŝanĝi la amikan rilaton al ama rilato) sed "vi plaĉas al mi" aŭ "mi simpatias vin" oni diras tute senprobleme al amikoj kaj gekonatuloj.

Ĝis, Novatago.

Papi (Ukázat profil) 20. srpna 2011 11:10:08

Kaj en hispanujo oni diras kutime "te quiero" tio estas:

Mi volas vin.

novatago (Ukázat profil) 20. srpna 2011 12:33:05

Papi:Kaj en hispanujo oni diras kutime "te quiero" tio estas:

Mi volas vin.
Sed tio estas nur laŭvorte, querer kaj amar havas la saman signifon kiam oni parolas pri sentoj.

Ĝis, Novatago.

Zpět na začátek