Se vi volas diri pri amo...
Roman_Mutin,2011年8月19日の
メッセージ: 13
言語: Esperanto
Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年8月19日 7:43:10
Nota bene: Temas pri diversaj sentoj, ne pri ŝanĝitaj frazoj.
Estas interese kiel precize kaj kiom de sentoj povas esprimi lingvo "elpensita de homo en siaj kvar muroj" kompare de lingvo de popolo, kiu estas ne-scias-kiom-da-aĝa.
Do:
Mi ŝatas vin
Mi amas vin
Mi amoras vin
kaj mi pensas, ke eblas
Min plaĉas vi.
Sed kia diverso? Se mi bone komprenas oni eblas AMI kaj kaj geanikojn, kaj gepatrojn, kaj tiun unikan. Sed AMORI oni povas nur unikan kontraŭ-seksulon (ĉu bona vorto?). Kompreneble, plejofte estas uzata "Mi amas vin" ankaŭ al sia pasio, sed mi pensas ke ebleas diri "Mi jam ne AMAS vin, sed AMORAS"
Do, mi pensas devas esti diverso inter "Mi ŝatas vin" kaj "Min plaĉas vi"
Kiel necerta propono "Mi amikas vin", ĉu?
PS Mi ie legis je en Graka lingvo estas 7 vortoj por amo
PPS Mi neniam ĝis nun uzis vorton "Nota bene"
novatago (プロフィールを表示) 2011年8月19日 8:57:41
Roman_Mutin:...Laŭ la ReVo, amori estas sekskuniĝo. Oni supozas ke ĝi estas ago pro amo; tamen, la vorto ankaŭ estas uzebla por ne diri pli "malbelajn" evidentajn vortojn. Do, amori ne ĉiam temos pri seksumi pro amo sed, nur seksumi pro seksumemo.
Mi amoras vin
...
Sed AMORI oni povas nur unikan kontraŭ-seksulon (ĉu bona vorto?). Kompreneble, plejofte estas uzata "Mi amas vin" ankaŭ al sia pasio, sed mi pensas ke ebleas diri "Mi jam ne AMAS vin, sed AMORAS"
Do, mi pensas devas esti diverso inter "Mi ŝatas vin" kaj "Min plaĉas vi"
Aliflanke, mi pensas ke vi forgesis la vorton "simpatii".
Ĝis, Novatago.
Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月19日 14:28:25
Do:
Mi ŝatas vin
Mi amas vin/quote]/
Estas (granda) diferenco inter
Mi ŝatas vin
Mi amas vin
Komparu kun la angla I like you kaj I love you. Same en pola lingvo; lubię cię, kocham cię.
Roman_Mutin (プロフィールを表示) 2011年8月19日 17:14:52
Estas (granda) diferenco interKompreneblas diverso inter Ami kaj Ŝati.
Mi ŝatas vin
Mi amas vin
Komparu kun la angla I like you kaj I love you. Same en pola lingvo; lubię cię, kocham cię.
Sed kia diverso inter
Mi ŝatas vin, kaj
Min plaĉzas vi, kaj eblas aldoni
Mi simpatias vin
Kaj kion vi pensas pri
Mi amikas vin?
Solulo (プロフィールを表示) 2011年8月19日 21:11:21
Roman_Mutin:Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.
Sed kia diverso inter
Mi ŝatas vin, kaj
Min plaĉzas vi, kaj eblas aldoni
Mi simpatias vin
Due; estas iu knabino kiu estas malbela. Ŝi ne plaĉas al mi sed mi ŝatas ŝin.
Same, mi ŝatas mian hundon, kvankam ĝi ne plaĉas al mi.
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年8月20日 10:06:21
Solulo:mi dubas tion. mi kredas ke ni jam diskutis tion iam antaŭ longe.
Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.
Sxak (プロフィールを表示) 2011年8月20日 10:23:44
Roman_Mutin:Se vi volas diri pri amo - diru tion en ItalianaĈu vi certas, ke tio estas proverbo kaj ke ĝi estas rusa? Ĝi similas al nesaĝa modifo de la aforismo de Karlo la 5a.
Se vi volas insulti - en Rusa
rusa proverbo
novatago (プロフィールを表示) 2011年8月20日 10:28:54
Solulo:Unue "Min plaĉas vi" ne estas korekta. Influo/kalko el rusa lingvo. Devus esti: Vi plaĉas al mi.Mmmm verŝajne estas io, kion mi ne komprenas pri la vortoj "ŝati" kaj "plaĉi". Tamen mi dirus ke tiuj ekzemploj ne estas tro bonaj.
Due; estas iu knabino kiu estas malbela. Ŝi ne plaĉas al mi sed mi ŝatas ŝin.
Same, mi ŝatas mian hundon, kvankam ĝi ne plaĉas al mi.
Laŭ mi komprenas tiujn vortojn, se vi ŝatas iun, tiu, almenaŭ iusence, plaĉas al vi. Kaj mi ne komprenas kiel eblas ke vi ŝatu iun kaj tiu ne plaĉu al vi.
Por mi estas io malfacila kompreni la frazon "mi ŝatas vin" (kaj la anglan I like you) ĉar hispano povas diri "mi ŝatas tiun" eĉ se oni ne konas tiun kaj ni neniam diras tion al amiko (almenaŭ ne, se ni ne intencas ŝanĝi la amikan rilaton al ama rilato) sed "vi plaĉas al mi" aŭ "mi simpatias vin" oni diras tute senprobleme al amikoj kaj gekonatuloj.
Ĝis, Novatago.
Papi (プロフィールを表示) 2011年8月20日 11:10:08
Mi volas vin.