Tartalom

Ĝi

cellus-tól, 2011. augusztus 20.

Hozzászólások: 51

Nyelv: Esperanto

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 17. 17:37:57

darkweasel:
Ĉu via denaska lingvo havas tion, kion vi deziras tie ĉi por Esperanto?
Certe,ne. Ĉiuj denaskaj lingvoj estas malperfektaj. Mi esperis, ke Esperanto estas perfekta lingvo.

darkweasel (Profil megtekintése) 2012. január 17. 17:56:50

bildo: Mi esperis, ke Esperanto estas perfekta lingvo.
Ĝi ne estas - kaj neniu iam asertis tion.

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 17. 18:00:23

darkweasel:
bildo: Mi esperis, ke Esperanto estas perfekta lingvo.
Ĝi ne estas - kaj neniu iam asertis tion.
Tamen, ĝi estas tre bona, bonega. Mi ŝatas ĝin. rideto.gif

Chainy (Profil megtekintése) 2012. január 17. 19:15:15

Kiel jam dirite, oni proponis 'ri', sed neniu ekinteresiĝis pri tio. Ĉiuokaze, ĝi, laŭ mi, iel sonas stranga...

Kion oni povus proponi anstataŭ tio? - kaj la pronomo devas fini je '-i' por ke ĝi sekvu la ŝablonon de la aliaj pronomoj.

Krom 'ri' ŝajne eblus nur jenaj variantoj:

gi
hi
ji
ĵi
zi

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 18. 4:41:26

Chainy:Kiel jam dirite, oni proponis 'ri', sed neniu ekinteresiĝis pri tio. Ĉiuokaze, ĝi, laŭ mi, iel sonas stranga...
Jes, "ĝi" estas iel stranga ankaŭ por infanoj, mi pensas. Ja infanoj estas homoj. Mi preferus havi "hi" por homoj (se ni ne scias hia sekso), kaj "gi" por vivaĵoj (se ni ne scias gia sekso). Mi preferus uzi "ĝi" nur por nevivaĵoj.

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 18. 7:07:23

Mi preferas havi ankaŭ la pronomon "zi" por ununombro "vi", por solvi fine la problemon kun "ci". "ci" povas esti familiara pronomo, sed "zi" - formala. Tiel neniu ofendiĝos.

mihxil (Profil megtekintése) 2012. január 18. 7:21:10

Chainy:Kiel jam dirite, oni proponis 'ri', sed neniu ekinteresiĝis pri tio.
Laŭ mi ja iuj ekinteresiĝis pri tio, kaj ĝi eĉ en kelkaj rondoj estis uzataj (se mi bone rememoras almenaŭ en la Kembriĝa rondo kiu proponis riismon antaŭ 20 jaroj aŭ simile)

Chainy:Ĉiuokaze, ĝi, laŭ mi, iel sonas stranga...
Tio kompreneble tute estas afero de gusto. Unu el la argumentoj por 'ri' estas ĝia similo al 'li' (kiun oni en vera riismo tute ne plu uzu), kaj ankaŭ al mi ili sonas sufiĉe simile. Kiel unu sonus 'stranga' dum la alia estas normala?

bildo:Mi preferas havi ankaŭ la pronomon "zi" por ununombro "vi", por solvi fine la problemon kun "ci". "ci" povas esti familiara pronomo, sed "zi" - formala. Tiel neniu ofendiĝos.
Probable nur bone solvus, se oni enkondukus 2 novajn pronomojn. Ankaŭ unu novan por la pluralo. Ĉar alikaze povas resti konfuzo pri tio kion fakte oni celas per 'vi'. Sed kiel mi jam antaŭe diris, laŭ mi nenio estas por solvi; 'vi' por ĉiuj nombroj praktike bone funkcias.

Cetere mi opinias ke uzi 'ĝi' por persono en kazo ke la sekso estas nesciata aŭ nemenciinda, preskaŭ ĉiam gvidas al konfuzo. Mi foje provis kaj nur renkontis miskomprenon.

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 18. 10:57:28

darkweasel:
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.
Ĉu eblas uzi ankaŭ ŝi en okazoj, kiam ne konatas la sekso? Por seksa egaleco... okulumo.gif

darkweasel (Profil megtekintése) 2012. január 18. 12:37:19

bildo:
darkweasel:
Vi pravas, tamen estas multaj, kiuj tion ne ŝatas - kaj ja eblas uzi ankaŭ li en okazoj, kiam ne konatas la sekso.
Ĉu eblas uzi ankaŭ ŝi en okazoj, kiam ne konatas la sekso? Por seksa egaleco... okulumo.gif
Ne, tio ne eblas.
Vidu: PMEG: Li kaj ŝi

bildo (Profil megtekintése) 2012. január 18. 12:55:44

darkweasel:
Ne, tio ne eblas.
Vidu: PMEG: Li kaj ŝi
Seksismo, tamen. malgajo.gif Ĉu eble uzi la vorton "ino" anstataŭ "virino"? (PMEG: Li kaj lia estas uzataj, kiam oni parolas pri unu vira persono. Ŝi kaj ŝia estas uzataj pri unu ina persono). vira persono - viro, ina persono - ino. Ĉu ne?

Vissza a tetejére