メッセージ: 27
言語: Esperanto
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年9月14日 6:42:51
flipe:en la germana oni samcele uzas la ĉinan lingvon.
"Ĉu mi estas parolanta greka?"/"Vi estas parolanta greka!" por diri ke dirinta afero ne estas komprenebla.
germanlingvaj aŭtantoj plendantaj pri aŭto parkumita aĉe kaj spacdisipe diras, ke ĝi staras (= estas parkumita) ruse.
vidas vandenis (プロフィールを表示) 2011年9月17日 9:12:25
mi parolas germane". Tiel diris iu imperiestro.
malpisano (プロフィールを表示) 2011年9月30日 14:03:07
- Francujo-eleganteco (pl. Francja-elegancja, dirata francmaniere) - tro multe da eleganteco;
- Kial vi min ne komprenas? Mi ne parolas al vi en la ĉina!
- Stulta, dika, usona bovino - por dika virino
Mi ne povas nun rememori, ĉu estas pli multe da diroj.
Solulo (プロフィールを表示) 2011年10月1日 16:07:58
malpisano:Tureckie kazanie = turka prediko.
Mi ne povas nun rememori, ĉu estas pli multe da diroj.
io tute nekomprenebla, ĉefe ĉe universitataj prelegoj. "Mi nenion komprenis. tio estis turka prediko por mi."
życie jak w Madrycie = la vivo kiel en Madrido.
- bona facila vivo.
Kanada (Kanado) - bona riĉa vivo.
To była dla nas Kanada- tio estis por ni Kanado = ni vivis feliĉe, en bonaj kondiĉoj.
francuska miłość = franca amo. (sen komentoj)
AlexN (プロフィールを表示) 2011年10月2日 5:52:42
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
"Ĉina scribado" - io tute nekomprenebla
Leporino (プロフィールを表示) 2011年10月16日 14:55:48
Er war voll wie tausend Russen. (Li estis plena kiel mil Rusoj.) = Li estis tre ebria.
Du stinkst wie ein Berber. (Vi malbonodoras kiel Berbero.)
Alter Schwede! (Maljuna Svedo!) = Oni diras tion, kiam oni estas imponita.
Das kommt mir spanisch vor. (Tio ŝajnas hispana por mi.) = Io estas stranga.
Hyperboreus (プロフィールを表示) 2011年10月21日 14:42:20
Sxak (プロフィールを表示) 2011年10月22日 4:08:43
AlexN:En la rusa:Tio ne estas tute vera.
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.
UUano (プロフィールを表示) 2011年10月22日 17:06:09
Ŝak:Jes, Usonanoj ofte diras "pardon my French" [pardonu mian francan] kiam ni diras fivortojn antaŭ homoj antaŭ kiuj oni ne ordinare dirus tiaj aferoj, aŭ pro sarkasmo.AlexN:En la rusa:Tio ne estas tute vera.
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.
Ankaŭ diras ni "it's Greek to me" [estas la greka laŭ mi] kiam estas io nekomprenebla.
Kiam grupo de konatoj manĝas kune ĉe restoracio, se ĉiu pagas sian propran fakturon oni diras "we're going Dutch" [ni iras/pagas nederlande].
Kiam oni ludas ludon kun balo, se oni igas la bal-vojeton kurbi, oni diras ke oni "put some English on it" [metis ia angla tien? mi tute ne komprenas tiun ĉi lokucion!]
Mi donos aliajn ekzemplojn pli malfrue!
AlexN (プロフィールを表示) 2011年10月25日 11:44:24
Ŝak:Eble. Sed mi jam aŭdis gin "en vivo".AlexN:En la rusa:Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Rigardu (Angla kaj Rusa)