Kwa maudhui

Pri aliaj nacioj en via lingvo

ya utku, 23 Agosti 2011

Ujumbe: 27

Lugha: Esperanto

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2011 6:42:51 asubuhi

flipe:
"Ĉu mi estas parolanta greka?"/"Vi estas parolanta greka!" por diri ke dirinta afero ne estas komprenebla.
en la germana oni samcele uzas la ĉinan lingvon.

germanlingvaj aŭtantoj plendantaj pri aŭto parkumita aĉe kaj spacdisipe diras, ke ĝi staras (= estas parkumita) ruse.

vidas vandenis (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2011 9:12:25 asubuhi

"Kun Dio mi parolas hispane, kun virinoj- itale, kun viroj- france, kaj kun mia ĉevalo
mi parolas germane". Tiel diris iu imperiestro.

malpisano (Wasifu wa mtumiaji) 30 Septemba 2011 2:03:07 alasiri

En la pola estas diro, ke "se ekzistas infero, oni parolas la germanan tie". Ankaŭ:
- Francujo-eleganteco (pl. Francja-elegancja, dirata francmaniere) - tro multe da eleganteco;
- Kial vi min ne komprenas? Mi ne parolas al vi en la ĉina!
- Stulta, dika, usona bovino - por dika virino
Mi ne povas nun rememori, ĉu estas pli multe da diroj.

Solulo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Oktoba 2011 4:07:58 alasiri

malpisano:
Mi ne povas nun rememori, ĉu estas pli multe da diroj.
Tureckie kazanie = turka prediko.
io tute nekomprenebla, ĉefe ĉe universitataj prelegoj. "Mi nenion komprenis. tio estis turka prediko por mi."

życie jak w Madrycie = la vivo kiel en Madrido.

- bona facila vivo.

Kanada (Kanado) - bona riĉa vivo.

To była dla nas Kanada- tio estis por ni Kanado = ni vivis feliĉe, en bonaj kondiĉoj.

francuska miłość = franca amo. (sen komentoj)

AlexN (Wasifu wa mtumiaji) 2 Oktoba 2011 5:52:42 asubuhi

En la rusa:
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
"Ĉina scribado" - io tute nekomprenebla

Leporino (Wasifu wa mtumiaji) 16 Oktoba 2011 2:55:48 alasiri

En la Germana:
Er war voll wie tausend Russen. (Li estis plena kiel mil Rusoj.) = Li estis tre ebria.

Du stinkst wie ein Berber. (Vi malbonodoras kiel Berbero.)

Alter Schwede! (Maljuna Svedo!) = Oni diras tion, kiam oni estas imponita.

Das kommt mir spanisch vor. (Tio ŝajnas hispana por mi.) = Io estas stranga.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 21 Oktoba 2011 2:42:20 alasiri

Forigite

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 22 Oktoba 2011 4:08:43 asubuhi

AlexN:En la rusa:
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Tio ne estas tute vera.
Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.

UUano (Wasifu wa mtumiaji) 22 Oktoba 2011 5:06:09 alasiri

Ŝak:
AlexN:En la rusa:
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Tio ne estas tute vera.
Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.
Jes, Usonanoj ofte diras "pardon my French" [pardonu mian francan] kiam ni diras fivortojn antaŭ homoj antaŭ kiuj oni ne ordinare dirus tiaj aferoj, aŭ pro sarkasmo.

Ankaŭ diras ni "it's Greek to me" [estas la greka laŭ mi] kiam estas io nekomprenebla.

Kiam grupo de konatoj manĝas kune ĉe restoracio, se ĉiu pagas sian propran fakturon oni diras "we're going Dutch" [ni iras/pagas nederlande].

Kiam oni ludas ludon kun balo, se oni igas la bal-vojeton kurbi, oni diras ke oni "put some English on it" [metis ia angla tien? mi tute ne komprenas tiun ĉi lokucion!]

Mi donos aliajn ekzemplojn pli malfrue!

AlexN (Wasifu wa mtumiaji) 25 Oktoba 2011 11:44:24 asubuhi

Ŝak:
AlexN:En la rusa:
"Pardonu min mia franca lingvo" - post iuj fivortoj
Tiu esprimo aperis nur antaŭ ĉ 5-10 jaroj kaj aperis kiel prunto el la angla. Sekve do tio estas angla esprimo nur antaŭ nelonge aperinta en la rusa.
Eble. Sed mi jam aŭdis gin "en vivo".
Rigardu (Angla kaj Rusa)

Kurudi juu