Til indholdet

Pri aliaj nacioj en via lingvo

af utku, 23. aug. 2011

Meddelelser: 24

Sprog: Esperanto

Nikolaj73 (Vise profilen) 25. nov. 2011 22.13.20

Por homo tro trankvila kaj sindetena, ofte neemocia kaj malrapida, rusoj diras- arda estona junulo.
Rasisma esprimo- turko! diras rusa patrino kiam la infano ŝin ne komprenas kaj ne obeas.
Regiona esprimo en suda Rusio (rostovo)- iraĉas kiel greko al akvoturo, signifas ke iu iras/kuras aŭ ion faras tute ne rimarkante la aliajn, impertinente.
Atendi ĝis ĉina pasko- atendi vane, sen rezulte kaj trooooo longe

Sxak (Vise profilen) 28. nov. 2011 05.14.14

Nikolaj73:Por homo tro trankvila kaj sindetena, ofte neemocia kaj malrapida, rusoj diras- arda estona junulo.
FINNA! Mi neniam aŭdis "estona"!

utku (Vise profilen) 10. maj 2013 13.35.58

Hodiaŭ mi aŭdis la vorton "irlandano" kaj rememoras alian vaste uzatan vortgrupon: "içimizdeki irlandalılar = irlandanoj, kiuj estas inter ni".

En la turka lingvo "irlandano, kiu estas inter ni" estas malamiko aŭ rivalo, kiu vivas ene de komunumo.

Ĉar en historio inter turkoj kaj irlandanoj neniam okazis milito, aŭ ne eĉ problemo, ĝis hodiaŭ mi ĉiam supozis ke tiu esprimo venis al la turka per tradukoj el la angla, kaj do ĝi estas ĉie-konata esprimo. Sed post eta esploro, mi lernis ke ĝi estas relative-nove proverbiĝita esprimo. Estante iom strange, vidi kiel ekvivas esprimoj, mi rakontas ĝin:

En 1999, okazis kvalifika fazo por Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000, kaj Turkio devis ludi finala (play-off) maĉo kontraŭ Respubliko de Irlando. Tiam, la plej polemika ĵurnalisto de la lando, Hıncal Uluç, kritikaĉadis la teamon, de la ludformiĝo de manaĝero Mustafa Denizli, ĝis la lipharstilo de masaĝisto.

La unua maĉo finiĝis 1-1 en Dublino. Antaŭ la dua maĉo, Hıncal diraĉis multon pri Denizli en televida programo. Ĉiu atendis respondon de Denizli, sed li ne respondis. Post la maĉo Turkio kvalifikis per 0-0. Tiam Denizli unue uzis la proverbiĝotan esprimon, por Hıncal "Post nun, UEFA donu po 6 poentoj al Turkio por maĉo, kiun ni gajnas, 3 por interna Irlando, 3 por ekstera Irlando. Nun, ĉi-semajne, mi vidu la internajn irlandanojn (irlandanojn inter ni), ili aperu, mi parolos al ili!". (Jene)

Ugrande (Vise profilen) 1. jan. 2014 20.09.00

Multe da proverbojn estas amuzajn bedaŭrinde kelkajn estas antaŭjuĝojn pro historiajn motivojn.

En Portugalio, ni havas "De Hispanio, ni ne havas nek bonan venton nek bonan edzecon".
Motivojn:
1) La ventojn de kontinento (do de Hispanio) alkonduki ŝtormo!
2) Dum kaj post kelkajn edzecojn, la dua regnojn estis en milito.

Hodiaŭ, ni havas aliajn silentojn konfliktojn sed pli volonte de interkompreniĝo.

Tilbage til start