Pesan: 27
Bahasa: Esperanto
Sxak (Tunjukkan profil) 26 Oktober 2011 02.12.49
AlexN:Sed tiu ligilo ja konfirmas min
Eble. Sed mi jam aŭdis gin "en vivo".
Rigardu (Angla kaj Rusa)
1. Ĝia jaro estas 2010
2. La aŭtoro mencias, ke ĝi aperis antaŭ nelonge
3. La aŭtoro diras, ke ĝia originalo estas angla
Fakte oni ne povas diri pri tiu rusa esprimo, ĉar ĝi fariĝis moda antaŭ nelonge kaj nun jam iom post iom maloftiĝas. Facile povos okazi, ke post jaro aŭ 2 ĝi plene malaperos el la rusa, ĉu tiuokaze oni povas diri pri tiu rusa esprimo, se ĝi ekzistis nur dum malmultaj jaroj?
dzheyru (Tunjukkan profil) 30 Oktober 2011 18.59.03
Al ni,al tataroj,avanci estas kuri,regresi estas kuri.=Al mi tute egale kion fari.
Kaj:
Ekskrapu ruson,ekvidos tataron.(sen komentoj)
Nikolaj73 (Tunjukkan profil) 25 November 2011 22.13.20
Rasisma esprimo- turko! diras rusa patrino kiam la infano ŝin ne komprenas kaj ne obeas.
Regiona esprimo en suda Rusio (rostovo)- iraĉas kiel greko al akvoturo, signifas ke iu iras/kuras aŭ ion faras tute ne rimarkante la aliajn, impertinente.
Atendi ĝis ĉina pasko- atendi vane, sen rezulte kaj trooooo longe
Sxak (Tunjukkan profil) 28 November 2011 05.14.14
Nikolaj73:Por homo tro trankvila kaj sindetena, ofte neemocia kaj malrapida, rusoj diras- arda estona junulo.FINNA! Mi neniam aŭdis "estona"!
utku (Tunjukkan profil) 10 Mei 2013 13.35.58
En la turka lingvo "irlandano, kiu estas inter ni" estas malamiko aŭ rivalo, kiu vivas ene de komunumo.
Ĉar en historio inter turkoj kaj irlandanoj neniam okazis milito, aŭ ne eĉ problemo, ĝis hodiaŭ mi ĉiam supozis ke tiu esprimo venis al la turka per tradukoj el la angla, kaj do ĝi estas ĉie-konata esprimo. Sed post eta esploro, mi lernis ke ĝi estas relative-nove proverbiĝita esprimo. Estante iom strange, vidi kiel ekvivas esprimoj, mi rakontas ĝin:
En 1999, okazis kvalifika fazo por Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000, kaj Turkio devis ludi finala (play-off) maĉo kontraŭ Respubliko de Irlando. Tiam, la plej polemika ĵurnalisto de la lando, Hıncal Uluç, kritikaĉadis la teamon, de la ludformiĝo de manaĝero Mustafa Denizli, ĝis la lipharstilo de masaĝisto.
La unua maĉo finiĝis 1-1 en Dublino. Antaŭ la dua maĉo, Hıncal diraĉis multon pri Denizli en televida programo. Ĉiu atendis respondon de Denizli, sed li ne respondis. Post la maĉo Turkio kvalifikis per 0-0. Tiam Denizli unue uzis la proverbiĝotan esprimon, por Hıncal "Post nun, UEFA donu po 6 poentoj al Turkio por maĉo, kiun ni gajnas, 3 por interna Irlando, 3 por ekstera Irlando. Nun, ĉi-semajne, mi vidu la internajn irlandanojn (irlandanojn inter ni), ili aperu, mi parolos al ili!". (Jene)
ElenaSánchezFer (Tunjukkan profil) 1 Januari 2014 18.31.13
"Hacerse el sueco" - "Konduti kiel Svediano"- Konduti same oni kondutus se oni ne konscias pri io.
"Suena a chino" - "Tio sonas (kiel) ĉine" - Kiam oni ne komprenas ion, kion iu diras.
"Despedirse a la francesa" - "Audiaŭi france" - Ne audiaŭi kiam oni foriras.
Ugrande (Tunjukkan profil) 1 Januari 2014 20.09.00
En Portugalio, ni havas "De Hispanio, ni ne havas nek bonan venton nek bonan edzecon".
Motivojn:
1) La ventojn de kontinento (do de Hispanio) alkonduki ŝtormo!
2) Dum kaj post kelkajn edzecojn, la dua regnojn estis en milito.
Hodiaŭ, ni havas aliajn silentojn konfliktojn sed pli volonte de interkompreniĝo.