Al la enhavo

Relativeco de la moralo.

de Solulo, 2011-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 133

Lingvo: Esperanto

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 15:46:15

.... aŭ relativeco de la peko (por kredantoj)

Jen unu eta historio:

John edziniĝis kun Mary kiam ili ambaŭ havis 25 jarojn. Ili ege amis unu la alian, havis unu infanon kaj vivis feliĉe dum 2 jaroj kiam io terura okazis. Mary havis seriozan aŭtan akcidenton kaj unumomente ŝi perdis ĉion; ŝian belecon kaj sanon. Ŝi estis paralizita kaj eĉ psike senkonscia je ŝia malfeliĉo. John flegis sian edzinon, lavis ŝin kaj nutris.
Post du jaroj Jonn renkontis sian amikinojn de lernejaj jaroj (Betty) kiu volonte oferis ŝian helpon. Ŝi helpis al Jonn je la flegado de la malsana edzino. John estis ege dankema kaj li ekkomprenis ke lia dankemo estas io pli grava. John eksentis ian " dolĉan varmeton" en la koro kaj li komprenis ke li amas Betty'n. Ŝi eksentis la samon kaj... komencis regula seksa kunvivado. John estis feliĉega ĉar tio iam helpis lin en lia malfeliĉo kaj aldonis al li novan forton por flegi pri sia edzino. La edzino sciis nenion, do nenio malbona okazis. Kaj kion li povus fari? Vivi en seksabstino? Li havis nur 30 jaroj kaj la mondo ĉirkaŭ li estis plena je belaj kaj junaj virinoj.

Laŭ la kristiana vidpunkto John pekas kontrau la Dekalogo; ne adultu! Li ja promesis al sia edzino fidelecon ĝis la morto.

De la ateista (scienca!!!) vidpunkto...?

Kian konsilon vi donus al John? Kion li faru?

Mi invitas vin al la diskuto.

szalZITA (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 16:16:09

Oh, oni povas tre bone kompreni la agadon de John. Sendube li profunde amis sian edzinon Mary, ja li flegis ŝin dum longaj jaroj. Tio estis agado de vera amo. Rekompencon li povis ricevi el dankemo de Mary, ŝiaj vortoj, rigardoj ktp. kaj el espero, ke Dio lin rekompencos per sia beno nun kaj post morto. Sed oni povas kompreni ankaŭ lian agadon post ekkono kaj kunlaborado kun kara Betty. Ŝi ankaŭ agis el amo flegante Maryn kaj helpante Johnon kaj ne estas mirinda, ke John enamiĝis (preskaŭ certe tio okazus al ĉiu viro en sama situacio) Sed, kion li perdis seksvivante kun Betty? Do, puran konciencon. Kaj malpura konscienco estas la plej granda ŝarĝo...pli granda ol seksabstino, soleco, malsano, malsato. Kial? Ĉar ĝi kaŭzas verŝajne perdon de Dia beno. Homo mem turniĝas de Dio, anstataŭante Lin per io alia. Tio okazis al John. Mi ne envias lin...mi ne volus esti "en lia haŭto." Sed sincere, mi konsilus al li, eĉ se tio estas korŝira, adiaŭi kun Betty kaj daŭre retrovante sian puran ampovon flegi pri Mary.
Solulo:.... aŭ relativeco de la peko (por kredantoj)

Jen unu eta historio:

John edziniĝis kun Mary kiam ili ambaŭ havis 25 jarojn. Ili ege amis unu la alian, havis unu infanon kaj vivis feliĉe dum 2 jaroj kiam io terura okazis. Mary havis seriozan aŭtan akcidenton kaj unumomente ŝi perdis ĉion; ŝian belecon kaj sanon. Ŝi estis paralizita kaj eĉ psike senkonscia je ŝia malfeliĉo. John flegis sian edzinon, lavis ŝin kaj nutris.
Post du jaroj Jonn renkontis sian amikinojn de lernejaj jaroj (Betty) kiu volonte oferis ŝian helpon. Ŝi helpis al Jonn je la flegado de la malsana edzino. John estis ege dankema kaj li ekkomprenis ke lia dankemo estas io pli grava. John eksentis ian " dolĉan varmeton" en la koro kaj li komprenis ke li amas Betty'n. Ŝi eksentis la samon kaj... komencis regula seksa kunvivado. John estis feliĉega ĉar tio iam helpis lin en lia malfeliĉo kaj aldonis al li novan forton por flegi pri sia edzino. La edzino sciis nenion, do nenio malbona okazis. Kaj kion li povus fari? Vivi en seksabstino? Li havis nur 30 jaroj kaj la mondo ĉirkaŭ li estis plena je belaj kaj junaj virinoj.

Laŭ la kristiana vidpunkto John pekas kontrau la Dekalogo; ne adultu! Li ja promesis al sia edzino fidelecon ĝis la morto.

De la ateista (scienca!!!) vidpunkto...?

Kian konsilon vi donus al John? Kion li faru?

Mi invitas vin al la diskuto.

manu_fr (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 16:30:55

Solulo:....
Kian konsilon vi donus al John? Kion li faru?

Mi invitas vin al la diskuto.
Ĉu, laŭ kristana vidpunkto, li ne povus eksedziĝi ? Tio permesus vivi samtempe kun Betty, kaj kontinui flegi Mary.
Dio ĉiam pardonas erarojn.

Solulo (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 17:18:00

szalZITA: Sed, kion li perdis seksvivante kun Betty? Do, puran konciencon. Kaj malpura konscienco estas la plej granda ŝarĝo...pli granda ol seksabstino, soleco, malsano, malsato. Kial? Ĉar ĝi kaŭzas verŝajne perdon de Dia beno. Homo mem turniĝas de Dio, anstataŭante Lin per io alia. Tio okazis al John. Mi ne envias lin...mi ne volus esti "en lia haŭto." Sed sincere, mi konsilus al li, eĉ se tio estas korŝira, adiaŭi kun Betty kaj daŭre retrovante sian puran ampovon flegi pri Mary
Ege pripensindaj kaj maturaj vortoj (kvankam la konsilo estas iomete "kruela") Dankon.

Lasu nin atendi la sciencan vidpunkton de ĉi tieaj "scienculoj" por kiuj Dio estas mensogo. (Kaj la vidpunkton de aliaj religiuloj.)

dobri (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 17:26:34

Solulo:
Kian konsilon vi donus al John? Kion li faru?
Estas facile. Daŭrigu!

mihxil (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 20:32:13

Solulo: De la ateista (scienca!!!) vidpunkto...?
Mi ne povas paroli kompreneble pri ĉiuj ateistoj, sed mia respondo estus io jena.

Ĉar Mary estas senkonscia, John faris nenion malbonan al ŝi. Supozante almenaŭ ke estas certe ke ŝi neniam plu vekiĝos. Se tio lasta ne certas (kaj fakte eble ankaŭ iom se tio ja certas) tiam dependas de Mary. Eble ŝi estas komprenema virino, kiu komprenas ke io tia estas natura, kaj ne mem malgajiĝus. Eble eĉ male, eble ŝi gajus pri la plifeliĉiĝo de sia edzo. Tio lasta certe signifus ke ŝi estas pli simpatia, sed nu, eble ne estas tiel, do John konsideru tion. John do bezonas plejeble bone taksi la opinion de sia edzino, ĉar bedaŭrinde ŝi ne plu enketeblas. Li ankaŭ havas la rajton esti egoisma. Tio ne estus tre simpatia, sed nek krima.

Estas eĉ eble ke dum plena saneco du homoj sufiĉe fidas unu la alian por permesi unu al ambaŭ alia amon je aliaj. Tio por mi ne estas en si mem fia. Gravas nur ke oni konsideru la sentojn de aliaj. Se tiuj ne vundiĝas, tiam ne estas problemo.

Flanka temo estas ke mi eĉ opinias ke John konsideru finan helpon al sia plantiĝinta edzino, kaj pripensu eŭtenazion. Tio tamen postulas ke li tre bone konis ŝin, kaj sciu ĉu ŝi ankoraŭ pensus ĉi tian vivon valora kaj vivinda. Tio estas granda respondeco, kaj estus kompreneble ke li ne pretus preni ĝin, sed eble li estas kuraĝa.

flipe (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-27 21:25:25

Solulo:De la ateista (scienca!!!) vidpunkto...?
Ĉu li amas vere sian edzinon? Ĉu li volas sekskuniĝas? Do mi diras ke se ambaŭ respondoj estas jes, li devas postresti amanta ŝin kaj fleginta de sia edzino, kaj sekskuniĝas kun sia amikino, mi ne vidas tion kiel erara afero, li necesas vivi kaj se li pensas ke necesas sekskuniĝi, li devas fari, sed li ĵuris flegi sian edzinon, do, mi pensas ke li devas faradi tion, amante.

februaro (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 08:56:27

Li turnu sin al Islamo, kiu permesas havi duan edzinon. rideto.gif

Laŭ mi, ne eblas doni konsilon al persono, kies dezirojn oni ne scias. Do, la tuta diskuto ne havas sencon.

cellus (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 10:00:40

La individuo devas mem respondi la demandon: Ĉu vi volas ke via kunulo estu ligita al vi, eĉ se vi estas senkonscia aŭ nepova?

Mia impreso kiel nereligiulo estas ke la religioj ĉiam diras kion faru aliaj.

Traktu ĉiujn kiel vi volas ke ili traktu vin! estas bona regulo.

Kaj ke dio ne ekzistas estas tiel evidenta, ke ne indas multe paroli pri tio.

milek (Montri la profilon) 2011-aŭgusto-28 13:09:11

februaro:Li turnu sin al Islamo, kiu permesas havi duan edzinon. rideto.gif

Laŭ mi, ne eblas doni konsilon al persono, kies dezirojn oni ne scias. Do, la tuta diskuto ne havas sencon.
Mi tamen ne ŝercus, sed mi konsentas ke peto por konsilon sur forumo estas sencela. Plimulto ne havas sperto en tiel aferoj. Ekster tio, kial aŭtoro diserigis nin pro nia kredo aŭ religio?

Reen al la supro